Benedikto de Nursio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Benedikto de Nursia)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Benedikto de Nursio
katolika sanktulo
Sanktulo, fondinto de ordeno, abato
Frari (Venice) - Sacristy - triptych by Giovanni Bellini - Saint Benedict of Nursia and Saint Mark.jpg
Persona informo
Naskiĝo 2-a de marto 480
en Norcia
Morto 21-a de marto 547
en Montokasino
Tombo Abatejo Fleury [#]
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco nekonata valoro [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Profesio
Okupo Christian monk [#]
Sanktul(in)o
Kanonizo 1220 de Honorio la 3-a
Ĉefsanktejo Abatejo Montokasino,
Abatejo Fleury
Festotago 11-a de julio (katolika eklezio)
14-a de marto (ortodoksa kristana eklezio)
Atributoj kapuĉmantelo, libro de la benediktana regulo,
episkopa bastono
Patroneco Eŭropo, benediktanoj, terkultivistoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Benedikto de NursioSankta Benedikto (latine: Benedictus de Nursia; naskiĝis ĉirkaŭ 480 en Nursio (la nuna Norcia) en Umbrio, Italujo; mortis la 21-an de marto 547 sur la Monto Kasino dum preĝado, antaŭ la altaro), estis katolika monaĥo kaj iel la fondinto de katolika monaĥeco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Benedikto, filo de riĉa bienulo, ekstudis en Romo kaj renkontis komunumon de asketoj, kies vivmaniero tiom imponis lin, ke li retiriĝis el la monduma vivo.

Li kolektis ĉirkaŭ si aliajn asketojn kaj starigis por si kaj ili jenajn viv-regulojn:

  1. fraŭlan vivon,
  2. simplajn manĝojn, rezigno je viando de kvarpieduloj, nur unu varma manĝo ĉiutage, limigo de vinkonsumo
  3. fiksaj tempoj por preĝado (7-foje), studo, laboro kaj dormo.

La modelo por monaĥeja vivo estis laŭ Benedikto la familio, kun la monaĥestro kiel patro kaj la monaĥoj kiel fratoj.

Kvankam jam fruaj raportoj ekzistas pri miraklaj agadoj dum lia vivo, la plej grava afero en lia vivo estis verŝajne, ke kiel ano de socie alta tavolo, li dediĉiĝis al korpa laboro kaj transdonis tion al siaj posteuloj. La frapfrazo "ora et labora 'et lege)" (preĝu kaj laboru (kaj legu)) tamen ne estas de li, sed estiĝis nur je la fino de la 19-a jarcento.

Benedikto en sia regularo, ligas laboron al legado (RB 48) kaj donas fiksan strukturon al la tago. Tio validas ĝis hodiaŭ.

Krome Benedikto estis ĉiam konsiderata pacemulo. Multaj el la reguloj celas pacon inter la estro kaj la monaĥoj kaj inter la generacioj. Tial la dua frapvorto de la benediktanoj estas nuntempe paxpacis (paco).

En 529 Benedikto fondis monaĥan komunumon sur la Monto Kasino. Tiun daton oni foje konsideras kiel la finon de la antikva epoko kaj komenco de la mezepoko.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Daŭre ekzistas monaĥaj ordenoj, por viroj kaj virinoj, bazitaj je la reguloj de Benedikto. Oni nomas iliajn anojn benediktanoj aŭ benediktaninoj.

Benedikto estas honorata kiel sanktulo en la katolika eklezio. Lia memortago estis ekde la 11-a jarcento la 21-a de marto, ekde 1970 la 11-a de julio.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Papo Gregorio la 1-a verkis biografion pri Benedikto, kiu estas la precipa, preskaŭ la nura historia fonto pri li. En la germana: Der Heilige Benedikt, Buch II der Dialoge. EOS Verlag, St. Ottilien 1995. ISBN 3-88096-730-X
  • Benedikto de Nursio: Die Regel des heiligen Benedikt (La regulo de sankta Benedikto). Beuroner Kunstverlag, Beuron 1990. ISBN 3-87071-060-8
  • Bohnes kaj aliaj: In guten Händen, Lehrbuch der Altenpflege (En bonaj manoj, lernilo pri maljunulflegado), volumo 2, Cornelsen Verlag, Berlin, 2007. ISBN 978-3-464-45212-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]