Saltu al enhavo

Bohemiaj lumoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohemiaj lumoj
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ramón del Valle-Inclán
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1920
Ĝenro Esperpento
Loko de rakonto Madrido
vdr

Bohemiaj lumoj (hispane Luces de bohemia) estas teatraĵo de Ramón María del Valle-Inclán. Ĝi publikiĝis en unua versio laŭ ĉiusemajnaj partoj inter la 31a de julio kaj la 23a de oktobro 1920 en el ĉiusemajna gazeto España, kaj en 1924 oni eldonis la definitivan, reviziitan kaj reeldonitan version kun tri pluaj scenoj.[1]​ Ĝi ne premieris en Hispanio ĝis 1970.[2]

Konsiderata Luces de bohemia unu de liaj plej gravaj verkoj,[3]​ per ĝi Valle-Inclán inaŭguris novan teatran ĝenron, nome «esperpento», kaj ĝi estus la unua de kvar tekstoj kiujn la aŭtoro mem konsideris ene de tiu ĝenro.[4] En la dekdua sceno de la verko, la propra protagonisto teoriumas pri «esperpento» kiel mondorigardo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La verko rakontas la lastajn horojn de la vivo de Max Estrella, maljuna, mizera kaj blinda, iam agnoskita verkisto. En lia pilgrimado tra malhela, tumulta, marĝena kaj povra Madrido, akompanas lin don Latino de Hispalis kaj aliaj roluloj de la tiama madrida bohemio, kiel Dorio de Gádex. En iliaj dialogoj miksiĝas kritikoj al la oficiala kulturo kaj al la socipolitika situacio de Hispanio kiu ne rekonas siajn gravulojn. Max estas arestita, liberigita post diversaj demarŝoj kaj ebriiĝas. Post diversaj hazardoj, la verko finiĝas je la morto de Max Estrella kaj lia funebra vigilo. La dramo fermiĝas per krio de ebriulo: "¡Cráneo previlegiado!" ("previlegia" kranio), fuŝa esprimo ripetita laŭlonge de la historio kaj kiu resumas la per "esperpento" mondorigardon de la verko.[5]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rilato kun verkisto Alejandro Sawa

[redakti | redakti fonton]
Ŝajne Alejandro Sawa inspiris la rolulon Max.

Estas granda paraleleco inter Max Estrella kaj lia historio unuflanke, kaj tiu de la bohemieca verkisto Alejandro Sawa, amiko de Valle-Inclán. Alonso Zamora Vicente jam sugestis, ke la morto de Sawa dek unu jarojn antaŭ la publikigo de Luces de bohemia eble influis al Valle-Inclán.[6]​ Valle mem rakontis la kondiĉojn de lia morto en letero al Rubén Darío, nome sekvo al maldungigo perletere antaŭ lia morto, same kiel je la starto de la verko.[7]

Krom la evidenta paraleleco inter la letero menciita de Valle-Inclán kaj tiu ricevita de Max el Buey Apis, kaj lia reago kontraŭ la malriĉego, ankaŭ Sawa mortis blinda, kaj ankaŭ la familio de la rolulo estas simila al tiu de la reala poeto, ambaŭ edzoj de francinoj havantaj unu filinon. Menciita novelo estus Iluminaciones en la sombra, kiu publikiĝis unu jaron post la morto de Sawa kun prologo de Rubén Darío. Kvankam Rubén Darío ne ĉeestis en la entombigo de Sawa, li ludis gravan rolon en tiu momento en Luces de bohemia, akompanata de la Markizo Bradomín, fikcia rolulo de antaŭaj verkoj de la aŭtoro, lia plej fama «alter ego».[8]

En postaj publikaĵoj pri la afero, multaj identigis rekte la historion de Luces de bohemia kiel fikcia kroniko de la lastaj tagoj de Alejandro Sawa.[9][10]

Lingvaĵo

[redakti | redakti fonton]

La roluloj kiuj aperas en la verko estas tipaj lokanoj kiuj enmetas en siaj dialogoj aludojn al la popolaj sciaro kaj parolmaniero, politiko, klera kulturo ktp. Kiel ekzemplo, nur en unuaj scenoj aperas tiuj:

  • Mal Polonia recibe a un extranjero (Malbona Pollando ricevas eksterlandanon) estas parodio de frazo de Vivo estas sonĝo de Pedro Calderón de la Barca, fakte Mal, Polonia, recibes a un extranjero.[11]
  • Palmerín de Constantinopla estas fikcia libro, kvankam "Palmerines" estas reala historia serio de kavaliraj libroj.[12]
  • Lenino estas komparata al Jesukristo.
  • Granda Teozofia Sekto estas menciita de Don Latino, reference al Teozofio kaj al la Teozofia societo.[13]
  • Rute estas brando mendita de Enriqueta la Pisa Bien, popole konata kiel produktita en Rute, en la provinco Kordovo.
  • Don Jaime estas menciita de La Pisa Bien demandante ĉu la ebriulo estas Jaime de Borbón, pretendanto karlista al la hispana trono.[14]
  • Acción Ciudadana, ekstremdekstra asocio kunlabora kun la registaro en la publika ordo.[15]
Costanilla de los Desamparados kie eble estis la domo de Max.

Estas multaj roluloj en la verkoj: inter plej elstaraj menciindas jenaj:[5]

  • Max Estrella. La protagonisto, Max Estrella, estas bohemia verkisto kiu blindiĝis kaj malriĉiĝis. En sia lasta nokto li trairas Madridon kun sia amiko kaj reprezentanto Don Latino de Híspalis. Li estas kompleksa personeco kun amara konscio pri sia mezvaloreco. Lia parolmaniero estas akra kaj profundsenca. Li koleras kontraŭ la socio, sed sentas sin frata al subpremitoj (ekzemple la prostitutino).
  • Madame Collet, lia edzino estas franca, kiel la edzino de Alejandro Sawa.
  • Claudinita estas la filino de ambaŭ, al kiu tute ne plaĉas don Latino.
  • Don Latino de Hispalis estas maljuna ebriulo kiu surstrate vendas malbonkvalitan literaturon kaj fripone apudas al la bohemia heroo (Max) por eltiri profiton.
  • Rubén Darío estas la nura reala rolulo; aliajn verajn personojn oni nur mencias.
  • Markizo de Bradomín. Estas la protagonisto de la verkoj Sonatas de Ramón María del Valle-Inclán, en kiu oni rakontas lian biografion. Li estas iel alter ego de la aŭtoro.
  • Pica Lagartos. Drinkejestro kiu iel reprezentas la reakcian sintenon de malgrandaj posedantoj.
  • La Pisa Bien. Enriqueta "La Pisa Bien" estas prostitutino, kolego de don Latino, kiu representas la plej malaltajn klasojn, kaj socie kaj kulture.
  • La ministro. Estis iama amiko de Max, kaj eĉ iam pretendanto de lia fratino, kaj aspiranto al literaturo. Nun li intervenas por malliberigi Max , tiel reprezentanto de la koruptado de regantoj kaj funkciuloj. Max malaprobas tion, sed finfine li akceptas monon el mnistro, kio paradikze akcelas lian morton, ĉar li pere de tiu mono ebriiĝas ĝismorte. Tiu rolulo eble estis inspirita en la figuro de Raúl Méndez-Villamil, tiama politikisto.
  • Zaratustra. Estas vendisto de uzitaj libroj, kiu fraŭdas la blindan Max komplice kun don Latino. En la verko li estas unu de la roluloj plej animaligitaj. Ŝajne Valle inspiriĝis en reala librovendisto, nome Gregorio Pueyo, eldonisto de modernismo.[16]
  • Don Gay Peregrino estas rolulo kiu ĵus alvenis el Britio, kio utilas por starigi debaton pri la angla kaj hispana socioj en la vendejo de Zaratustra.
  • Dorio de Gádex, Rafael de los Vélez, Lucio Vero, Mínguez, Gálvez, Clarinito kaj Pérez estas modernistaj verkistoj, aŭ aspirantoj al tio.
  • La anarkiista malliberulo kiu koincidas kun Max en prizono. Li interparolas kun Max pri la politika situacio. Li scias, ke li estas murdota; kio fakte okazas em alia sceno. Li estas unu el la roluloj malplej aĵigitaj, pli humanaj, kaj ironie oni ne diras lian nomon.

Aliaj malplej gravaj roluloj en tre loĝanta verko estas jenaj: drinkejanoj, kvartalanoj, prostitutestro kromnomita la Reĝo de Portugalio; ebriuloj; junaj modernistoj; Pitito, polickapitano; Serafín el Bonito, policestro; Don Filiberto, redakciestro de gazeto; Dieguito, sekretario de la ministro; du prostitutinoj (unu maljuna kaj alia adoleskulino, nome La Lunares); la patrino de la mortinta infano; Basilio Soulinake (identigita de fakuloj kun reala ruso Ernesto Bark);[17] du sepultistoj (memore al Shakespeare); kaj tre diversaj personoj kaj eĉ animaloj.

Strukturo

[redakti | redakti fonton]
Statuo en Vilanova de Arousa: mortonta Max Estrella kaj Don Latino.
  • Unua sceno: prezento de la familio: Claudinita, Max kaj lia edzino. Max estis maldungita. Aperas Don Latino. Max halucinas kaj memoras la estontan bohemian vivon.[18]
  • Dua sceno: en la librovendejo. Diskuto de Max kaj Zaratustra pro la mono malbone pagita el uzitaj libroj de Max. Okazas deformado pere de animaligo. Aperas Gay Peregrino kiu laŭdas ĉion de Anglio kaj kritikas Hispanion kun Max. Temas ĉefe pri la religia sento.
  • Tria sceno: en la drinkejaĉo de Pica Lagartos. Max lombardas sian mantelon. Surstrate okazas proletara tumulto.
  • Kvara sceno: surstrate. Max aĉetas loteribileton al La Pisa Bien kaj renkontiĝas kun Dorio de Gádex. Sekvas la tumultoj kaj okaza diskuto kun la modernistoj. La polico arestas Max, kiu mokis ilin.
  • Kvina sceno: en la ministerio kaj Max estas metita en la karcerĉelo kaj Max kaj Don Latino apartiĝas por la unua fojo. La sekvaj scenoj okazas paralele.
  • Sesa sceno: Parolas Max kaj la kataluna anarkiisto pri la malbona situacio de la laboristo, pri kapitalismo. La solvo estas la revolucio.
  • Sepa sceno: Don Latino iras al la redakciejo de la gazeto por protesti pri la aresto de Max. Oni kritikas funkciulojn.
  • Oka sceno: Max parolas kun la ministro (ŝajne inspirita en Julio Burell y Cuéllar aŭ en José María Beránger). Li memoras pri sia propra bohemia vivo. Montriĝas ekonomia fraŭdo kaj manko de profesieco de la ministro. Okazas ankaŭ la animaligo de Don Latino.
  • Naŭa sceno: en el kafejo Colón de burĝa etoso. Renkonto kun Rubén Darío, kiu memoras la bohemian vivon en Parizo, kaj ankaŭ Max halucinas pri Parizo. Tiu sceno kontrastas kun la drinkejaĉo de Pica Lagartos..
  • Deka sceno: nokta promenado ĝardene, kaj rilatas kun prostitutinoj Max kaj Don Latino.
  • Dekunua sceno: en kiu montriĝas la konsekvencoj de la proletara striko kaj la polica subpremado: la doloro de patrino kies bebo estis mortigita de perdita kuglo, kaj la anarkiisto estas mortpafita.
  • Dekdua sceno: Max revenas hejmen, sed li ne alvenas ĉu malsana ĉu ebria. Max mortonta difinas la teorion de esperpento, kaj kritikas Hispanion. Don Latino abandonas lin ĉe lia pordo, kaj kunportas la monujon de la blinda Max, kiu havis la monon ricevitan de la ministro. Matene la pordistino trovas lin mortinta.
  • Dektria sceno: Funebra vigilo de Max liahejme. Claudinita kverelas kun Don Latino, kiun ŝi kulpas pri la diboĉado de Max. Afekta Basilio Soulinake kiu asertas, ke Max ne estas mortinta sed katalepsia.
  • Dekkvara sceno: en la tombejo, kie estis okazinta la entombigo de Max. Aperas Rubén Darío kaj la Markizo Bradomín, kiuj dialogas pri la morto.
  • Dekkvina sceno: en la drinkejaĉo de Pica Lagartos. Don Latino drinkegas ĉar venkis en loterio, fakte el la biledo antaŭ stelita el Max. Oni scias pri la memmortigo de la edzino kaj la filino de Max, kiu restis en malriĉego; tiu situacio antaŭvideblis en la unua sceno.[5]

La tempo de la verko okazas en apenaŭ 23 horoj kaj duono. La dek du unuaj scenoj enhavas la tagmezon, la vesper-nokton, ĝis la morto de Max frumatene, kaj la scenoj 13a, 14a, kaj 15a enhavas la vigilon kaj entombigon, kiuj daŭras pluajn 12 horojn.[5]

La agado okazas en Madrido en la 1920-aj jaroj, kiel montro de esperpento kaj de la urbo kiel aperas en la verkoj de Benito Pérez Galdós.[19] La itinero trairas tipajn madridajn lokojn, inter kiuj menciindas jenaj:[20]

Tabulo de Pretil de los Consejos, erare markita kiel ‘calle’ (strato). Tie estis la Kaverno de Zaratustra, vendejo de uzitaj libroj, en la dua sceno.
  1. Domo de Max Estrella — strato Bastardillos, fikcia, aperas en la 1a, 12a kaj 13a scenoj.)
  2. Kaverno de Zaratustra, vendejo de uzitaj libroj — deklivo Pretil de los Consejos. (dua sceno.)
  3. Taberna de Pica Lagartos — strato Montera, proksima al la Sunpordo, en la 3a kaj 15a scenoj.)
  4. Buñolería Modernista — Benjetejo San Ginés (reala) (Pasadizo de San Ginés), proksima al la Sunpordo kie estis la Ministerio kaj de la arestejo (4a sceno.)
  5. MinisterioSunpordo nº 7. (5a, 6a kaj 8a scenoj.)
  6. Redakciejo de la gazeto «El Popular» — sen indikoj en la teksto. (7a sceno.)
  7. Kafejo Colón — necerta loko (9a sceno.)
  8. Ĝardena promenejo — necerta loko. Eble Avenuo RekoletoAvenuo Prado. (10a sceno.)
  9. Strato de Madrido de la 17-a jarcento — necerta loko, eble ĉe strato Mayor pli larĝa taŭga por manifestacioj. (11a sceno.)
  10. Costanilla — eble Costanilla de los Desamparados, deklivo kie estas la domo de Max Estrella. (1a, 12a kaj 13a scenoj.)
  11. Orienta tombejo — Aktuala Tombejo Almudena. (14a sceno.)

Sur scenejo

[redakti | redakti fonton]
Agustín González foje ludis la rolon de don Latino teatre kaj filme.

La teatraĵo, ĉe titolo Lumières de bohème, premieris en la Palaco Chaillot de Parizo la 21an de marto 1963, kun reĝisorado de George Wilson kaj ludado de Bruno Balp. En Hispanio dume, Valle estis unu el multaj verkistoj ne akcepteblaj de la diktatura reĝimo, ĉar kvankam li estis karlisto en junaĝo, li alproksimiĝis al anarkiistoj en la 1920-aj jaroj kaj al komunistoj en la 1930-aj jaroj.[21]

En Hispanio, reĝisorita de José Tamayo, la verko premieris en la Teatro Principal de Valencio la 1an de oktobro 1970, jam en la lastaj jaroj de frankismo, kun José María Rodero (Max Estrella), Agustín González, María Luisa Ponte, Manuel Gallardo, María Jesús Lara kaj Margarita Calahorra. Por premiero en Madrido, en la Teatro Bellas Artes, post uni jaro, Carlos Lemos anstataŭis Rodero en la ĉefrolo.

La Grupo Tiempo, kunlabore kun Teatro Estudio de Sevilo (TES), ludis la verkon en la Teatro Nacional "Lope de Vega" (Sevilo) en oktobro 1981, kun Carlos Álvarez-Nóvoa kiel Max Estrella, Juan Furest kiel ministro, Vicente Palacios kiel Dieguito kaj Ramón Resino kiel reĝisoro kaj kiel don Latino de Hispalis. Poste la teatraĵon oni ludis en Kordovo, Algeciras, Sanlúcar de Barrameda, prizonoj de Sevilo ktp.

Ĝi estis remuntita en 1984, reĝisorita de Lluís Pasqual, kun José María Rodero kiel Max, kun Nuria Gallardo, Montserrat Carulla, Carlos Lucena, Helio Pedregal, Félix Rotaeta, Manuel Alexandre, Vicky Lagos, Carlos Mendy, Ana María Ventura, Rosario García Ortega, José Segura, Francisco Merino kaj Juan José Otegui inter aliaj. La kompanio Ur Teatro prezentis version de la verko en 2002 reĝisoritan de Helena Pimenta kun Ramón Barea kiel Max Estrella. En 2012 la Centro Dramático Nacional repremieris la verkon, reĝisorita de Lluís Homar kun Gonzalo de Castro kiel Max Estrella, akompanata de Isabel Ordaz, Miguel Rellán, José Ángel Egido, Fernando Albizu, inter aliaj. En 2018 oni ludis la verkon denove en Madrido en la Teatro María Guerrero, kun reĝisorado de Alfredo Sanzol kaj ludita de Chema Adeva, Jorge Bedoya, Josean Bengoetxea, Juan Codina, Paloma Córdoba, Lourdes García, Paula Iwasaki, Jorge Kent, Ascen López, Jesús Noguero, Paco Ochoa, Natalie Pinot, Gon Ramos, Kevin de la Rosa, Ángel Ruiz kaj Guillermo Serrano.

Luces de bohemia estis adaptita al kino per samnoma filmo fare de Miguel Ángel Díez en 1985 kun scenaro adaptita de Mario Camus.[22]

La callejón del Gato, kie estis la konkavaj speguloj menciitaj de Max.
  • Luces de bohemia startigis en la verkaro de Ramón María del Valle-Inclán la periodon nomitan de esperpento. Ĝi estis rezulto de laŭgrada ŝanĝiĝo el dekomenca stilisma modernismo ĝis tiu misformigo kaj troiga distordo kun kritika intenco kaj kontraŭ la socio kaj kontraŭ la tiama Madrido. Max proponas metaforon por tiu misformigo, nome la konkavaj kaj konveksaj speguloj kiuj reale ornamis muron de la strateto "Callejón del Gato" (fakte nuna Calle de Álvarez Gato ĉe la Placo Sankta Ana apud teatro), kie homoj povis vidi sin misformite.[23] Nun ne ekzistas la tiamaj speguloj, sed en tiea moderna vendejo de frititaj terpomoj oni instalis malgrandajn tiajn spegulojn.
  • En 1998 oni kreis eventon nomita La nokto de Max Estrella, nome itinero tra la realaj lokoj kiuj inspiris la scenojn de la teatraĵo. Ĝi okazas ĉiujare, dekomence en la 23-a de aprilo, kaj ekde 2007, en la 26-a de marto, antaŭvespero de la Monda Tago pri Teatro, koincide kun la programaro de La nokto de Teatroj. Foje partoprenis esperantistoj, kiuj ankaŭ foje organizis aparte similan itineron.[20]
Bohemiaj lumoj, 2015.
  • En Vigo, Galegio (devenregiono de Valle) estas kafejo kun la nomo Luces de Bohemia, kiu estas plenplena de speguloj.
  • Dum la funebra vigilio de Max Estrella, strangulo Basilio Soulinake asertas, ke tiu ne mortis kaj nur suferas pro katalepsio. Tiu okazaĵo simile aperas en la romano de Pío Baroja nome La arbo de la sciado (tradukita al Esperanto), en kiu la rolulo de Rafael Villasús, malriĉega verkisto, mortas kaj suferas samajn agojn kiel Max kiam oni volas pruvi, ke la mortinto nur suferas pro katalepsio.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Spite la malfacilaĵon traduki la lingvaĵon de Valle-Inclán, plenplena je kulturaj aludoj, slangaĵoj, regionismoj, ĵargono, misprononcoj ktp., Miguel Fernández entreprenis la laborigan taskon traduki, enkuntekstigi la historion, klarigi pernote la necesajn informojn por kompreni la verkon ktp. Publikigita ĉe Madrida Esperanto-Liceo sub la titolo Bohemiaj lumoj, ĝi aperis en 2015.[5] Krom la riĉaj enkonduko kaj notoj, tiun eldonon fermas Apendico kiu klarigas pri La Nokto de Makso Stelo, kaj la itinero farita de esperantistoj.[24]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Zamora Vicente, Alonso (1967) "Asedio a «Luces de bohemia» primer esperpento de Ramón del Valle Inclán" «Discurso del Excelentísimo Señor Don Alonso Zamora Vicente» Fundación Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 14an de aprilo 2013.
  2. En la Teatro Principal de Valencio fare de la kompanio Lope de Vega reĝisorita de José Tamayo Rivas. Oni premieris antaŭe en Parizo. Pedraza kaj Rodríguez 2001, p. 719.
  3. «Luces de Bohemia es quizá el texto más importante de Valle-Inclán y, sin duda, uno de los textos claves de nuestra literatura». Por José Tamayo: «El texto más hermoso de cuantos he tratado en mis 25 años de director», kiel citas Moisés Pérez Coterillo en «José Tamayo y Luces de bohemia», Primer Acto, nº 139, 1971.
  4. «La teoría y la práctica del esperpento» Fundación Biblioteca Virtual Miguel de Cervantes. Konsultita la 14an de aprilo 2013.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Ramón del Valle-Inclán, Bohemiaj lumoj, Madrida Esperanto-Liceo, Madrido, 2015, ISBN = 978-84-608-4500-3 Traduko de Miguel Fernández
  6. Zamora Vicente, Alonso (1974). La realidad esperpéntica (Aproximaciones a Luces de bohemia). Gredos. ISBN 84-249-0579-2.
  7. Reproduktita en la p. 88 de Cano, José Luis (1992). Historia y poesía. Anthropos Editorial. ISBN 84-7658-358-3. (Google Books)
  8. Alberca 2002, p. 94.
  9. P. 43 de Gabriele, John P. (1992). Suma valleinclaniana. Anthropos Editorial. ISBN 84-7658-371-0. (Google Books)
  10. En la eldono de M.H. pp. 24-26.
  11. Aĉe Polland' fremdulon enakceptas! en la traduko de M.H. p. 50.
  12. En la traduko de M.H. p. 51.
  13. En la traduko de M.H. p. 54.
  14. En la traduko de M.H. p. 63.
  15. En la traduko de M.H. p. 64.
  16. "La cueva de Zaratustra". Arkivigite je 2014-08-10 per la retarkivo Wayback Machine Biografio de Miguel Ángel Buil Pueyo kaj José Antonio Durán. (el Retarkivo 20140810155704) Konsultita en julio 2014
  17. González Martel, Juan M. (2003). «Ernst von Bark Schultz, un publicista radical "rusohispano", ante el "Basilio Soulinake" de "Luces de bohemia" de Ramón de Valle Inclán». Actas del Congreso Internacional "La Lengua, la Academia, lo Popular, los Clásicos, los Contemporáneos (Alicante: Universidad de Alicante) II: 694.
  18. En la eldono de M.H. p. 26 kaj por sekvaj scenoj sekvaj paĝoj.
  19. Letero de Valle Inclán al Benito Pérez Galdós, Madrido, 5a de Septembro, 1898. Konsultita en aŭgusto 2014
  20. 20,0 20,1 En la eldono de M.H. pp. 156-173.
  21. En la eldono de M.H. p. 33. Por tiu informo kaj por la cetero de la ĉapitro.
  22. En la eldono de M.H. p. 33.
  23. En la eldono de M.H. pp. 11-12.
  24. o. cit, pp. 156-173.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luces de bohemia en la hispana Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.