Bronzvosta lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bronzvosta lamprotorno
Bronzvosta lamprotorno
Bronzvosta lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. chalcurus'
Lamprotornis chalcurus
(Nordmann, 1835)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bronzvosta lamprotornoBronzvosta brilsturno (Lamprotornis chalcurus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.

Tiu specio estas tre blua kun helbluecaj kaj verdecaj metalecaj briloj en supraj partoj kaj flugiloj (kie videblas meze unu aŭ du linioj de nigraj punktoj) kaj malhelblua vizaĝo el la bekobazo al la orelareo kie kontrastas la ruĝaj irisoj. Estas purpuraj briloj en brusto kaj ĉefe en ventroflankoj, pugo kaj vosto, kio nomigas la specion en Esperanto, kio siavice tradukas la latinan sciencan nomon kie chalcurus estas komponita de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “bronzo” kaj “vosto”, kvankam la vera koloro estas pli purpura ol bronzokolora. La beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Ĝi troviĝas en Benino, suda Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, suda Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, norda Eburbordo, Gambio, Ganao, norda Gvineo, norda Gvineo-Bisaŭa, okcidenta Kenjo, suda Malio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, sudokcidenta Sudano, Togolando kaj Ugando. La populacioj el norda Kameruno orienten al okcidenta Kenjo ofte separatas kiel raso emini (priskribita el Ugando), supozite iom pli violeca en pugo kaj iom pli longvosta ol tiuj de la okcidento de la teritorio; tiu varieco tamen ŝajnas klina kaj postulas pli da studo. Dume ĝi estas traktata kiel monotipa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]