Mont-la-Ville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chaume)
Mont-la-Ville
Blazono de Mont-la-Ville
Blazono de Mont-la-Ville
Blazono de Mont-la-Ville
Preĝejo de Mont-la-Ville
Preĝejo de Mont-la-Ville
Preĝejo de Mont-la-Ville
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 38′ 45″ N 6° 24′ 34″ O / 46.64583 °N, 6.40944 °O / 46.64583; 6.40944 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 45″ N 6° 24′ 34″ O / 46.64583 °N, 6.40944 °O / 46.64583; 6.40944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 349
Areo 19,75 km²
Alteco 835 m super marnivelo
Poŝtkodo 1328
Komunumkodo 5491
Mapo de Mont-la-Ville
Mapo de Mont-la-Ville
Situa mapo de Mont-la-Ville
vdr

Mont-la-Ville estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mont-la-Ville situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro, proksimume 20 kilometrojn nordnordokicdente de la distriktĉefurbo Morges kaj 30 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mont-la-Ville kaj la setlejo Chaume, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,75 km², de kiuj 48,7% estas kovritaj de arbaro, 48,0% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mont-la-Ville limas en nordo al Vaulion, en nordnordoriento al Juriens, en nordoriento al La Praz, en oriento al Moiry, en sudoiriento al Cuarnens, en sudo al L'Isle, kaj en okcidento al L'Abbaye.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Mont-la-Ville pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cossonay trans la Mollendruz-Pasejo al Le Pont. Flankaj vojoj kondukas al Moiry la La Praz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mont-la-Ville datiĝas el la jaro 1140 kiel Monte Villa. Dum la paleolitiko kaj la mezolitiko de la 10-a ĝis la 5-a jarmilo a.K. kaj ankaŭ dum la neolitiko kaj la bronzepoko setlis homoj sub la roktegmento Abri Freymond en Mont-la-Ville. Dum mezepoko Mont-la-Ville apartenis al la Senjorujo Les clées. Sub la berna regado al la Subvoktejo Les-Clées sub la regado de la Voktejo Yverdon kiel enklavo en la Voktejo Romainmôtier. Ĝin administris komunuma asembleo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Cossonay, ĝis ĝi kun efiko de 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estist atribuita al la Distrikto Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Mont

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]