Chuck Smith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chuck Smith

Chuck Smith
Persona informo
Naskiĝo 24-a de junio 1979
en Usono
Lingvoj Esperantoanglagermanahispanafrancanederlandapolausona signolingvo
Loĝloko Berlino
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantistokomputosciencisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 2001
vdr

Chuck SMITH [ĉak smit] (naskiĝis la 24-an de junio 1979[1]) estas usondevena Esperantisto.

Vivo kaj esperanta agado

Smith esperantistiĝis en februaro de 2001 kaj fondis la Vikipedion en Esperanto en novembro de 2001. Li estis estrarano de la Usona Esperantista Junularo (USEJ) kaj Esperanto ĉe Interreto (E@I). Li ankaŭ estis reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

De julio 2002 ĝis januaro 2003, li vojaĝis tra 14 landoj (Brazilo, Argentino, Britio, Francio, Germanio, Svedio, Ĉeĥio, Slovenio, Kroatio, Serbio, Turkio, Aŭstrio, Luksemburgo kaj Nederlando) partoprenante en multaj Esperanto-renkontiĝoj survoje. Dum tiu vojaĝo li en Ĉeĥio prelegis pri Vikipedio dum KAEST kaj sekve instigis Miroslav Malovec fondi la ĉeĥlingvan Vikipedion. Ekde januaro 2003 ĝis januaro 2004, li volontulis plentempe en la Centra Oficejo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Roterdamo. De aprilo 2004 ĝis junio 2004, li estis plentempa oficisto de Esperanto Antaŭen en la Kalgaria Esperanto-Centro en Kalgario, Kanado.

Li estis estrarano pri informado de TEJO kaj la reprezentanto de TEJO ĉe UEA. En 2015 li loĝis en Berlino, Germanio[2], kie li laboris kiel iPhone-programisto kaj estas la prezidanto de la Esperanto-Junularo Berlin.

En novembro 2006, li lanĉis Eklaboru, retejon por serĉi laboron aŭ laboranton. En januaro 2007, li lanĉis Amikumu, interkonan retejon por trovi amikojn kaj alŝuti fotojn. Amikumu malaperis senkomente en julio 2008, Eklaboru estis en 2015 plu atingebla.

En 2015 li estris teamon kiu preparadis la angla-Esperantan kurson ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj. En decembro de la sama jaro li estis proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en Interreto, precipe, pro la menciita pretigo kaj lanĉo de la Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe Duolingo.[3][4]

Referencoj

  1. http://www.tejo.org/vikio/Cirk_N12
  2. Korĵenkov, Aleksander. Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015. Libera Folio (2015-12-15). Alirita 2015-12-16. “Chuck Smith, la 36-jara usona komputisto loĝanta en Berlino,...”.
  3. Korĵenkov, Aleksander. Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015. Libera Folio (2015-12-15). Alirita 2015-12-16. “Chuck Smith, ..., estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.”.
  4. Korĵenkov, Aleksander. Chuck Smith - la Esperantisto de la Jaro 2015. La Balta Ondo (2015-12-15). Alirita 2015-12-16. “Chuck Smith, ..., estas proklamita la Esperantisto de la jaro 2015 pro ampleksa diskonigado kaj utiligado de Esperanto en interreto, precipe, pro ĉi-jara pretigo kaj lanĉo de Esperanto-kurso por anglalingvanoj ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie dum kelkaj monatoj Esperanton eklernis pli ol 200 mil personoj.”.

Eksteraj ligiloj