Corral de Calatrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Corral de Calatrava
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13190
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Jesús David Marín Morales
Demografio
Loĝantaro 1 221  (2010)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 52′ N, 4° 5′ U (mapo)38.858611111111-4.0808333333333Koordinatoj: 38° 52′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 660 m [+]
Areo 148,77 km² (14 877 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Corral de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
Corral de Calatrava (Provinco Ciudad Real)
DEC
Corral de Calatrava
Corral de Calatrava
Situo de Corral de Calatrava
Corral de Calatrava (Hispanio)
Corral de Calatrava (Hispanio)
DEC
Corral de Calatrava
Corral de Calatrava
Situo de Corral de Calatrava

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Corral de Calatrava [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Corral de Calatrava (Bovokorto de Kalatrava) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas corraleños. La censita populacio en 2010 estis de 1.221 loĝantoj kaj la denseco estas de 8,21 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Corral de Calatrava estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Puertollano aŭ en la natura komarko de Kamparo de Kalatrava en la centra parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 660 m; je 18 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 148.77 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°51′31″ N 4°04′51″ Ok.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Limas nordokcidente kun Los Pozuelos de Calatrava, norde kun Alcolea de Calatrava, nordoriente kun la provinca ĉefurbo Ciudad Real, oriente kun Cañada de Calatrava, sudoriente kun Caracuel de Calatrava, sude kun Puertollano, Argamasilla de Calatrava, Villamayor de Calatrava kaj Almodóvar del Campo, kaj okcidente kun Cabezarados kaj Abenójar.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Iome da industria produktado de vino kaj oleo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de la vilaĝo ligiĝis al posedo de bovokorto de la Ordeno de Kalatrava, kiu reloĝigis la teritorion post la konkero al la islamanoj. Ambaŭ aferoj aperas en la blazono, nome la kruco de Kalatrava kaj du flavaj bovoj sube. Ŝajne tiam dependis de la vilaĝo kiu poste estos Caracuel de Calatrava, kiu havis kastelon, dum Corral estus pli agrara setlejo. Nur en 1822 tiu ĉi vilaĝo sendependiĝis disde Caracuel. Corral krome ricevis plej grandan parton de la teritorio, plej fruktodonan kaj la kastelon.

Preĝejo de Nuestra Señora de la Anunciación

Dum la dua duono de la 19a jarcento okazis la "desamortización" per kiu riĉaj posedantoj povis aĉeti kaj privatigi antaŭajn pli malpli komunaj terojn. Ekde tiam la diferencoj inter kamparanoj kaj posedantoj pliiĝis.

La plej negativa efiko de la 20a jarcento en Corral de Calatrava estis sendube la rimarkinda perdo de populacio ĉefe pro elmigrado kaj tiele el 1900 ĝis 1999 la vilaĝo perdis 867 loĝantojn, tio estas, 38,86 % de la populacio, kaj aktuale havas nur 1.321 loĝantojn.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Corral de Calatrava inter 1991 kaj 2006

1991 1996 2001 2004 2006

1.348 1.100 1.283 1.262 1.278

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]