D. B. Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
D. B. Cooper
Artefarita portreto fare de FBI en 1972
Artefarita portreto fare de FBI en 1972
Personaj informoj
Naskiĝo 1-an de januaro 2000 (2000-01-01) (19-jara)
Profesio krimulo
v  d  r
Information icon.svg

D. B. COOPER (ankaŭ konata kiel Dan COOPER) estis la pseŭdonimo de aerpirato, kiu la 24-an de novembro 1971 ricevis elaĉetmonon de 200 000 dolaroj[1] kaj sekve saltis paraŝute el la malantaŭa holdo de Boeing 727, dum la aeroplano estis fluganta super la nordpacifika marbordo de Usono, verŝajne super Woodland en Vaŝingtonio[2]. Spite al la arestado kaj pridemandado de centoj da suspektuloj dum multaj jaroj, troveblis neniu konvinka pruvo pri la identeco aŭ situo de Cooper. La agentejo FBI emas kredi, ke li simple mortis pro la salto[3]. Ekzistas tamen pluraj aliaj teorioj pri tio, kio okazis al Cooper post lia fama salto.

La spektindeco de lia fuĝo kaj la necerteco pri lia destino scivoligis homojn ĝis hodiaŭ. La Cooper-afero (kodnomita "Norjak" de FBI)[4] restas nesolvita mistero. Kvankam la enketo famiĝis pro sia longdaŭra manko de spuraro, oni finfine retrovis kelkajn gravajn indicojn. Fine de 1978, nur kelkajn kilometrojn norde de la verŝajna surteriĝa areo de Cooper, oni malkovris afiŝon, kiu entenis instrukciojn por mallevi la malantaŭan aerkluzon de la aviadilo : ĝi devenis de la malantaŭa ŝtuparo de la piratita 727. En februaro 1980, la okjara Brian Ingram malkovris grandan kvanton da putriĝantaj 20-dolaraj biletoj, entute 5 800 $, ĉe la bordoj de la rivero Kolumbio[5].

En oktobro 2007 anoncis FBI, ke ĝi sukcese akiris fragmentan DNA-identecon de Cooper danke al analizo de la kravato, kiun li lasis en la aviadilo[6]. La 31-an de decembro 2007, FBI decidis revigligi la kazon, per la interreta publikigo de antaŭe neeldonitaj analizoj, skizoj kaj faktoj pri Cooper, tiel esperante refreŝigi la memoron de iu vidinto. Okaze de gazetkonferenco reasertis FBI, ke Cooper plej verŝajne mortis pro la salto, sed ke la agentejo malgraŭe deziris determini lian identecon[6][7]. En marto 2008 cetere anoncis FBI, ke alia ebla indico estis prienketata, post la elterigo de ŝirita, tordita paraŝuto proksime al la urbeto Amboy[8]. La agentejo tamen konkludis la 1-an de aprilo 2008, ke tiu ne estis la paraŝuto de Cooper, kiu estis farita el nilono, dum la malkovrita teksaĵo estis silko kaj datiĝis de la 1940-aj jaroj[9].

Piratado de la aviadilo[redakti | redakti fonton]

"Vi estas kaperataj."[redakti | redakti fonton]

Merkrede la 24-an de novembro 1971, do unu tagon antaŭ la festo Danktago en Usono, homo vojaĝanta sub la nomo "Dan Cooper" enveturiliĝis en Boeing 727-100 de la flugkompanio Northwest Orient (poste: Northwest Airlines), registrita de la Federala Aviada Administracio kiel "N467US". La Flugo 305 devis ekiri el la Internacia Flughaveno Portlando (PDX) en Portlando (Oregono), kaj surteriĝi en Seatlon (Vaŝingtonio)[10]. Cooper estis priskribita de vidintoj kiel viro en la proksimuma aĝo de kvardek kvin jaroj, granda je inter 1,78 kaj 1,83 metroj. Li surhavis nigran pluvmantelon, ledŝuojn, malhelan veston, diligente gladitan blankan kolumĉemizon, nigran kravaton, nigrajn sunokulvitrojn kaj perlamotan kravatpinglon[11]. Cooper sidiĝis en la malantaŭan parton de la aviadilo, sur la seĝon 18C. Post kiam la Boeing 727 deteriĝis el Portlando, li pasigis koverton al juna aerstevardino nomita Florence Schaffner[12], kiu estis sidanta ĉe la malantaŭa aviadilpordo, tuj malantaŭe kaj maldekstre de la seĝo de Cooper. Ŝi unue kredis, ke li volis doni al ŝi sian telefonnnumeron, kaj ŝi tial ŝovis la paperon en sian poŝon sen malfermi ĝin[13]. Cooper kliniĝis pli proksimen, kaj diris : "Fraŭlino, vi preferinde legu tiun noton. Mi havas bombon."[14]. En la koverto estis noto, sur kiu legeblis : "Mi havas bombon en mia valizo. Mi uzos ĝin se necese. Mi volas, ke vi sidiĝu apud mi. Vi estas kaperataj."[15].

La noto plie postulis elaĉetmonon de 200 000$ el nemarkitaj 20-dolaraj biletoj kaj du paraŝut-aparatojn (du ĉefaj dorsparaŝutoj kaj du porkrizaj brustparaŝutoj)[16]. En la noto estis instrukcioj, ke la petitaj aĵoj estu provizotaj ĉe la aviadilon, kiam ĝi surteriĝos en la flughavenon Seattle-Tacoma (SEA). Se la petoj ne estis plenumitaj, li eksplodigus la aviadilon[17]. Kiam la aerstevardino informis la pilotaron pri Cooper kaj la noto, la piloto William Scott kontaktis la regturon de la flughaveno, kiu mem kontaktis la policon kaj la FBI-oficejon de la urbo. FBI tuj informis pri la piratado la prezidanton de flugkompanio Northwest Orient, Donald Nyrop, kiu konsilis al Scott kunlabori kun la pirato[16]. La piloto petis, ke Schaffner revenu kaj sidiĝu ĉe Cooper por kontroli, ke la bombo ja ekzistis. Cooper akceptis nedaŭre malfermi sian valizon, sufiĉe longe por montri ruĝajn cilindrojn, grandan baterion kaj dratojn, tiel konvinkante ŝin pri la aŭtenteco de la bombo[18]. Cooper postulis, ke ŝi diru al la piloto, ke li ne surteriĝu antaŭ ol la petitaj mono kaj paraŝutoj pretos en Seattle-Tacoma. Schaffner revenis al la pilotkupeo por transdoni la instrukciojn de Cooper[16].

Pasaĝera libero kontraŭ mono[redakti | redakti fonton]

FBI-serĉafiŝo de D. B. Cooper.

Konforme al la kondiĉoj de Cooper, la aviadilo komencis rondiron super Puĝeta Fjordo, dum polico provis kolekti la 200 000 dolarojn kaj kvar paraŝutojn postulitajn de la pirato. La FBI-agentoj obeis al la peto de Cooper pri nemarkitaj monbiletoj, sed decidis doni monbiletojn presitajn en 1969 de la Federacia Rezervbanko de San Francisco, pro tio ke iliaj serio-numeroj ĉiuj komenciĝis per la litero "L"[19]. La policistoj cetere fotografis ĉiun el la dek mil monbiletoj, cele al la konservado per mikrofilmo de ĉiuj serio-numeroj[17]. Oni unue intencis akiri militistajn paraŝutojn el la aerbazo McChord, sed Cooper sekve diris, ke li preferis civilajn paraŝutojn pro tio, ke ili havis mane manovreblajn ŝnurojn. La polico de Seattle finfine trovis tiajn paraŝutojn en loka paraŝutakademio[19]. Dume, Cooper sidadis en la aviadilo, trinkante koktelon el burbonviskio kaj sodakvo. Tina Mucklow estis la aerstevardino, kiu plej longe restis ĉe la pirato : ŝi rimarkigis, ke Cooper "ŝajnis sufiĉe afabla" kaj estis tiel taktoplena, ke li petis manĝojn por la aviadilanaro kiam ili surteriĝis en Seattle[19]. La FBI-enketistoj tute kontraŭe asertis, ke la pirato kondutis "obscene" kaj uzadis "krudajn vortojn"[19]. Je 17:24, la flughavena regturo radiomesaĝis al la piloto William Scott, ke la kondiĉoj de Cooper estis nun plenumitaj. La pirato tiam permesis al la piloto surteriĝi en la originan celon de la flugado, tio estas la Internacia Flughaveno Seattle-Tacoma proksime al Seattle (Vaŝingtonio), kie la aviadilo alvenis je 17:39[20]. Cooper tiam ordonis al Scott, ke li konduku la aviadilon ĝis izolita parto de la flughaveno kaj cetere mallumigu la kajuton, pro timo de policaj majstropafistoj. Li sekve petis al la regturo, ke oni sendu al la aviadilo ununuran, neakompanitan personon por transdoni la monon kaj paraŝutojn[20]. La elektita persono, kiu estis dungito de Northwest Orient Airlines, alproksimiĝis al la aviadilo kaj donis ĉion al la aerstevardino Mucklow per la flankŝtuparo. Kelkajn minutojn poste, Cooper liberigis ĉiujn 36 pasaĝerojn, sed ankaŭ la aerstevardinon Schaffner, per la sama ŝtuparo. La nuraj ostaĝoj, kiuj devis resti en la aviadilo, estis la piloto Scott, la aerstevardino Mucklow, la Unua Oficiro Bob Rataczak kaj la fluginĝeniero H. E. Anderson[20].

FBI-agentoj estis senkonsilaj koncerne la planon de Cooper kaj lian peton pri kvar paraŝutoj. Ili supozis, ke Cooper eble havis komplicon en la aviadilo, aŭ ke la paraŝutoj estis destinitaj al la restantaj ostaĝoj[19]. Ĝis tiam, neniu persono provis salti per paraŝuto el piratita komercaviadilo. Dum la aviadilo estis repleniĝanta je keroseno, oficisto de la Federala Aviada Administracio alproksimiĝis kaj petis nedaŭre enaviadiliĝi, por klarigi al Cooper la punajn konsekvencojn de aerpirateco. Cooper tuj reĵetis lian peton[21]. Pro teknika problemo spertita de la kerosenkamiono, la plenigo de la aviadilrezervujo estis iom prokrastita. Cooper iĝis suspektema, kiam la plenigo estis ne finita post 15 minutoj. Li denove minacis eksplodigi la aviadilon, tiel ke la laboristoj provis plirapidiĝi kiel eble plej multe[20].

Denove ĉielen[redakti | redakti fonton]

Post replenigo, post atentema ekzameno de la elaĉetmono kaj paraŝutoj kaj post traktado pri la celo de la aviadilo, Cooper ordonis, ke la piloto reflugigu la aviadilon ĉielen je 19:40. La pirato petis, ke oni flugu direkte al Meksikurbo, je sufiĉe malalta rapideco de 320 km/h kaj je altitudo de aŭ sub 3 000 m (kvankam normala flugaltitudo por tia aeroplano estas inter 7 600 kaj 11 000 m). Li cetere ordonis, ke la alteriĝaj radoj restu mallevitaj, kaj ke la aleronoj kliniĝu je 15 gradoj[22]. La Unua Oficiro Rataczak tamen klarigis al Cooper, ke la Boeing 727 kapablus flugi nur 1 600 km laŭ la rapideco kaj altitudo, kiujn la pirato specifis. Cooper kaj la aviadilanaro diskutis pri aliaj eblaj celoj kaj finfine interkonsentis flugi ĝis Reno (Nevado), kie ili denove replenigus la aviadilon. Ili krome decidis flugi laŭlonge de la federacia flugkoridoro "Victor 23", kiu pasis okcidente de la Kaskada Montaro. Cooper sekve diris al Scott, ke li lasu la kajuton sen plia aerpremo : senprema kajuto je altitudo de 10 000 m malgrandigis la riskon de subita aera elpuŝo, kaze ke Cooper decidus malfermi la prempordon de la aviadilo kaj fuĝi per paraŝuto[20].

Tuj post la elteriĝo petis Cooper al Mucklow, kiu ĝis tiam estis sidanta apud li, ke ŝi revenu al la kajuto kaj restu tie[23]. Antaŭ ol ŝi trapasis la kurtenon, kiu apartigis unuaklasajn kaj duaklasajn seĝojn, ŝi vidis, ke Cooper ligis ion al sia brusto, ŝiadire eble ŝnuron. Iom poste en la kajuto, la aviadilanaro rimarkis lumeton sur la panelo, tiel komprenante ke Cooper provis malfermi pordon. La piloto Scott demandis al Cooper per la interna radio, ĉu li povis fari ion ajn por la pirato, sed Cooper simple respondis "Ne!"[23].

Boeing 727 kun malfermita aerŝtuparo.

La ostaĝoj ekrimarkis, ke la aerpremo en la kajuto estis ŝanĝiĝanta (iliaj oreloj ŝtopiĝis) : Cooper mallevis la malantaŭan aerŝtuparon, saltis el la aviadilo kaj ne plu estis vidita de iu ajn ĝis hodiaŭ[24]. Jen la lasta momento, kiam Cooper estis certe rigardebla kiel vivanta. FBI supozas, ke la descendo okazis je 20:13 super la sudokcidenta parto de la ŝtato Vaŝingtonio, ĉar precize tiam moviĝis la aerŝtuparo, plej verŝajne pro la korpo de Cooper saltinte el la ŝtuparo. Kiam la pirato saltis, la aviadilo estis fluganta tra forta ŝtormo, sen iu lumfonto el la grundo pro dikaj nuboj[6]. Pro la malbonaj veterkondiĉoj, la salto ne estis rimarkita de la ĉasaviadiloj F-106, kiuj eskortis la Boeing[25]. Oni unue kredis, ke Cooper surteriĝis sudoriente de la areo Ariel (Vaŝingtonio), apud la lago Merwin, 48 km norde de Portlando, Oregono (45°57′N 122°39′W  /  45.95°N, 122.65°U / 45.95; -122.65 (D. B. Cooper))[26]. La piloto Scott poste donis pliajn detalojn al FBI pri la flugo, tiel ke oni kapablis difini la surteriĝan areon pli akurate[27], 32 km pli orienten. Sed la preciza areo restas nekonata.

Preskaŭ du horojn kaj duonan post la deteriĝo el Seattle-Tacoma, je proksimume 22:15[23], la Boeing 727 sendanĝere surteriĝis en Reno, trenante sian aerŝtuparon sur la vojo. La flughaveno kaj surteriĝa vojo estis ĉirkaŭitaj de FBI-agentoj kaj de la loka polico. Per diskuto kun la kapitano Scott evidentiĝis, ke Cooper estis for. La FBI-agentoj zorgeme serĉfosis indicojn ene de la aviadilo. Ili ja retrovis kelkajn fingrospurojn (eble tiuj de Cooper aŭ eble ne), kravaton, perlamotan kravatpinglon, kaj du el la paraŝutoj[28]. Oni retrovis nek Cooper, nek lian valizon, la elaĉetmonon aŭ la du lastajn paraŝutojn. La personoj, kiujn Cooper renkontis en la aviadilo aŭ en la flughaveno estis pridemanditaj por krei komunan, skizan portreton. La pridemanditaj personoj ĉiuj donis preskaŭ similajn priskribojn de Cooper, surbaze de kiuj FBI kreis la portreton uzatan ekde tiam por oficialaj afiŝoj[29]. Ĝis hodiaŭ FBI plu asertas, ke tiu skizo fidele bildigas Cooper pro tio, ke multaj personoj pridemanditaj samtempe en pluraj lokoj ĉiuj priskribis lin simile[6].

Malaperinta sen spuro[redakti | redakti fonton]

Spite al aer- kaj grundserĉoj de la supozita surteriĝa areo de la pirato fine de 1971 kaj komence de 1972, oni ne retrovis spuron de Cooper aŭ de ties paraŝuto. Al la unuaj serĉadoj partoprenis grupetoj da FBI-agentoj, asistataj de lokaj policistoj el la kantonoj Clark kaj Cowlitz, per helikopteroj aŭ piedire. Aliaj kondukis patrolŝipon tra la lagoj Merwin kaj Yale[30]. Estis tre malfacile determini precizan surteriĝan lokon pro tio, ke la rapideco de la aviadilo (91 metroj en sekundo), sed ankaŭ la ŝanĝiĝantaj ventoj kaj altitudo kaŭzas grandegajn diferencojn pri la koncernata areo. El tio tamen konkludis FBI, ke Cooper simple ne povis ekzakte scii, kie li surteriĝos : li do verŝajne ne havis komplicon por helpi lin post la surteriĝo[6]. Pluraj monatoj pasis sen interesa indico el ie ajn, kaj la alveno de printempa degelo instigis FBI al pli detalema serĉfosado de la grundo : la serĉado estis plenumita de 400 usonaj soldatoj el la proksima bazo Fort Lewis. Teamoj da agentoj kaj soldatoj serĉadis la areon, laŭvorte unu metron post la alia, dum 18 tagoj en marto kaj denove dum 18 tagoj en aprilo 1972. Malgraŭ sessemajna serĉado de la supozata surteriĝa areo (unu el la plej gravaj homĉasado en la historio de nordokcidenta Usono), oni retrovis neniun indicon pri la aerpirato[31]. Sekve oni ankoraŭ fervore debatas, ĉu Cooper postvivis la salton aŭ ne, kaj ĉu li sekve fuĝis piedire. Iom post la piratado, FBI pridemandadis kaj sekve liberigis viron el Portlando nomitan D. B. Cooper, sed li neniam estis konsiderata kiel kredebla suspektulo. Pro miskompreno kun usonaj amaskomunikiloj, la literoj "D. B." estis tamen firme asociitaj al la pirato, tiel ke la esprimo "D. B. Cooper" postvivis ĝis hodiaŭ[24].

Bildigo de la maniero, kiel la malantaŭa aerŝtuparo de la Boeing 727 estis uzita de Cooper por fuĝi. La aerŝtuparo ne estis planita por dumfluga uzado, kaj simple malfermiĝis per sia propra pezo, tiel ke ĝi poste restis malfermita ĝis la surteriĝo de la aviadilo.

Dume, FBI ankaŭ klopodis por retrovi la elaĉetitajn dek mil 20-dolarajn biletojn, ĉefe per la atentigo de bankoj, firmaoj kaj ŝpar- aŭ pruntagentejoj pri iliaj serio-numeroj. Policaj agentejoj tra la tuta mondo, inkluzive de Scotland Yard, cetere ricevis informojn pri Cooper kaj la serio-numeroj. Dum la monatoj post la piratado, Northwest Airlines proponis rekompencon de 25 000 $, tio estas 15 % el la elaĉetmono, por ĉiu kredebla informanto pri la afero. La flugkompanio finfine nuligis sian proponon pro tio, ke neniu plia pruvo aperis spite al la rekompenco[32]. En novembro 1973, la gazeto The Oregon Journal, kies sidejo situas en Portlando, publikigis kun permeso de FBI kaj por la unua fojo la liston de la biletaj serio-numeroj, kaj ofertis 1 000 $ al la unua persono, kiu retrovus eĉ nur unu el la 20-dolaraj biletoj[32]. Poste, la gazeto Seattle Post-Intelligencer same proponis rekompencon de 5 000 $ por unu el la biletoj[33].

Malgraŭ videbla intereso de la publiko tra Usono por la afero, kaj malgraŭ kelkaj biletoj kun preskaŭ kongruaj numeroj, la gazetoj neniam ricevis atentigon pri la ekzaktaj serio-numeroj. Dum la jardeko antaŭ la piratado fare de Cooper, lokaj policoj kaj FBI solvis almenaŭ du gravajn aferojn — bankoŝtelon kaj monan eltrudon — en nordokcidenta Usono per la postsekvado de biletaj serio-numeroj. Sed ambaŭ kazoj estis solvitaj post kelkaj semajnoj pro tio, ke la krimulo ekis elspezi la ŝtelitan monon nur kelkajn tagojn post la krimo kaj en la sama regiono[34] : tiaj cirkonstancoj ne kongruas kun la Cooper-afero.

Fine de 1978, ĉasisto trovis ŝildon, kiu entenis instrukciojn por mallevi la malantaŭan aerkluzon de Boeing 727, nur kelkajn flugminutojn norde de la supozita surteriĝa areo de Cooper[35]. La 10-an de februaro 1980, Brian Ingram, tiam okjara, estis piknikanta kun sia familio, kiam li malkovris amason da putriĝantaj biletoj, entute 5 800$ kaj 294 biletojn, proksimume 12 metrojn el la bordo en la akvo de la rivero Kolumbio, kaj 8 kilometrojn nordokcidente de Vancouver (Vaŝingtonio)[36]. Per komparo kun la serio-numeroj de la biletoj elaĉetitaj naŭ jarojn antaŭe evidentiĝis, ke la mono malkovrita de Ingram ja estis parto de la elaĉetmono donita al Cooper[35]. Pri la malkovro deklaris FBI-ĉefenketisto Ralph Himmelsbach, ke la mono "verŝajne estis metita tien ene de kelkaj jaroj post la piratado", ĉar "la kaŭĉukaj ligoj ĉirkaŭ la biletoj difektiĝas rapide kaj do ne povus kunligi la biletajn faskojn tre longe"[37].

Pluraj lokaj, asistantaj sciencistoj dungitaj de FBI por la afero tamen emis kredi, ke la mono alvenis sur la riverbordon pro drag-operacio fare de armeaj inĝenieroj en 1974. Plie, kelkaj sciencistoj opiniis, ke la alveno de la mono okazis eĉ pli poste. La geologo Leonard Palmer, el la Portland State University, ekzemple konkludis, ke la drag-operacio de 1974 fakte ne transportis la monon al la rivero Kolumbio, ĉar Ingram trovis la biletojn super argilaj sedimentoj kaŭzitaj de la drago[38]. FBI hodiaŭ konsentas, ke la mono plej verŝajne alvenis sur la riverbordon ne antaŭ 1974. Kelkaj enketistoj kaj hidrologoj sugestis, ke la bilet-faskoj flosis en la riveron Kolumbio el unu el ĝiaj multaj branĉriveroj, ekzemple la rivero Washougal, kiu fluas proksime al la suspektita surteriĝa areo de Cooper. La malkovro fare de Ingram de la 5 800$ plifortigis la FBI-hipotezon, laŭ kiu Cooper verŝajne mortis pro la salto : tia krimulo certe ne akceptus forlasi parton de la rabaĵo, post kiam li riskis sian propran vivon por ĝi. Oni finfine permesis al Ingram konservi 2 860 el la trovitaj 5 800$. En 2007 li anoncis, ke li planis aŭkcii la kelkajn biletojn, kiujn li ankoraŭ ŝparas en banko-kofro[36]. La ceterajn biletojn oni ĝis nun neniam retrovis.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Konsekvencoj sur flugindustrio[redakti | redakti fonton]

La piratado kaŭzis gravajn ŝanĝojn rilate al sekureco dum komercaj flugoj, ĉefe per la aldono de metaldetektiloj en flughavenoj fare de flugkompanioj. La FAA cetere kreis novajn sekurecajn flugregulojn, kaj eĉ la Boeing 727 spertis kelkajn reviziojn. Post tri similaj sed malpli sukcesaj piratadoj en 1972, la Federala Aviada Administracio petis, ke ĉiuj Boeing 727 ricevu teknikaĵon konatan kiel la "Cooper vane", tio estas mekanika aerodinamika kojno, kiu malebligas la mallevadon de la malantaŭa aerŝtuparo de fluganta aviadilo[18].

Suspektuloj[redakti | redakti fonton]

FBI-skizo de Cooper, kun aĝa progreso.

Kvankam la afero restas nesolvita, kelkaj personoj estis plurfoje prezentitaj kiel kredeblaj kandidatoj por esti Cooper. Unu jaron post la alia, la listo de suspektuloj preterpasis mil personojn[39]. FBI unue supozis, ke Cooper devenis de la regiono de Seattle, tiel ke li kapablis rekoni Tacoma el la aviadilo, dum ĝi estis fluganta super Puĝeta Fjordo. Li cetere rimarkigis al la aerstevardino Mucklow, ke la aerbazo McChord situis proksimume 20 minutojn el la flughaveno Seattle-Tacoma. Kvankam FBI origine supozis, ke Cooper eble estis aktiva aŭ emerita membro de la usona aerarmeo (pro sia videbla sciado pri aeronaŭtiko kaj paraŝutoj)[19], la agentejo sekve reviziis tiun hipotezon, ĉar neniu sperta paraŝutisto pretus provi tian danĝeran salton[6].

John List[redakti | redakti fonton]

En 1971, la amasmurdisto John List estis rigardata kiel suspektulo pri la Cooper-piratado, kiu okazis nur dekkvin tagojn, post kiam li murdis sian familion en Westfield (Nov-Ĵerzejo). La aĝo, vizaĝo kaj silueto de List ŝajne kongruis kun tiuj de la mistera pirato[40]. La FBI-agento Ralph Himmelsbach eĉ deklaris, ke List ja estis "kredebla suspektulo" por la afero[35]. Cooper saltis paraŝute el la aviadilo kun 200 000 $, tio estas la sama kvanto da mono, kiun List eltiris el la bank-konto de sia patrino dum la tagoj antaŭ la murdo[41]. Post sia kapto kaj enkarcerigo en 1989, List sencede neis, ke li estis Cooper, kaj FBI ne plu rigardis lin kiel suspektulon[35]. List mortis en karcero la 21-an de marto 2008[42].


Richard McCoy[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Richard McCoy

La 7-an de aprilo 1972, kvar monatojn post la piratado de Cooper, Richard McCoy Jr. (sub la pseŭdonimo "James Johnson") eniris la flugon United Airlines 855 dum halto en Denvero (Koloradio), kaj donis al la aerstevardino koverton titolitan "Pirat-instrukcioj", en kiuj li petis kvar paraŝutojn kaj 500 000 $[35]. Li cetere ordonis al la piloto surteriĝi en San Francisko, kaj mendis kerosenkamionon por la aviadilo[43]. La aviadilo estis Boeing 727 kun aerŝtuparo, kiun McCoy uzis por fuĝi. Li portis falsan grenadon (fakte paperpremilon) kaj malplenan pistolon. McCoy lasis sian manredaktitan mesaĝon en la aviadilo, sed ankaŭ fingrospurojn sur magazino, kiun li legis. FBI poste uzis tiujn spurojn por certe identigi lin.

Artikolo el la gazeto Salt Lake Tribune pri la kaptado de Richard McCoy en 1972.

Polico ekis enketon pri McCoy post informo akirita de la utaha aŭtovoja patrolisto Robert Van Ieperen, kiu estis amiko de McCoy[44]. Post la piratado de Cooper, McCoy ŝajne rimarkigis al la policisto, ke Cooper estus devinta peti 500 000 $ anstataŭ 200 000 $. Van Ieperen opiniis, ke tio ja estis stranga koincido, kaj tial avertis FBI. Edzo kaj patro de du junaj infanoj, McCoy estis mormona instruisto por dimanĉa katekismo, kaj tiam studadis juron en la universitato Brigham Young. Li estis konata kiel veterano de la Vjetnama milito, eksa piloto de helikoptero kaj amatora paraŝutisto[44].

La 9-an de aprilo, post konfirmo per analizo de liaj fingrospuroj kaj skribmaniero, McCoy estis arestita pro la piratado de la flugo 855[43]. Iom koincide, McCoy estis unu el la pilotoj de la helikopteroj, kiuj partoprenis al la serĉado de Cooper en Vaŝingtonio. En lia hejmo, polico malkovris paraŝuton kaj sakon plenan je 499 970 $[44]. McCoy asertis, ke li estas senkulpa, sed estis kondamnita kaj enkarcerigita dum 45 jaroj. En karcero, McCoy profitis el la facila alirebleco al la dentistejo, kaj fabrikis falsan pistolon el denta pasto. Li kaj aliaj malliberuloj tiel sukcese fuĝis en aŭgusto 1974, ŝtelante rubkamionon kaj ĵetante ĝin tra la ĉefportalon de la malliberejo. FBI ne antaŭ tri monatoj retrovis McCoy en Virginio. La fuĝanto pafis kontraŭ la policistoj, kaj la agento Nicholas O'Hara replike devis mortigi lin[43].

En 1991, Bernie Rhodes kaj eksa FBI-agento Russell Calame kunverkis la libron D.B. Cooper: The Real McCoy, en kiu ili asertas, ke Cooper kaj McCoy ja estis la sama persono, citante ekzemple la saman piratmetodon, sed ankaŭ la kravaton kaj la perlamotan kravatpinglon, kiujn Cooper lasis en la aviadilo. Nek Rhodes nek Calame partoprenis al la originala enketo pri Cooper, sed Calame estris la utahan FBI-agentejon, kiu enketis pri McCoy kaj finfine arestis lin. Calame diris, ke McCoy "neniam konsentis, nek negis, ke li estis Cooper"[45]. Kiam oni rekte demandis tion al McCoy, li kutime respondis : "Pri tio mi ne volas paroli al vi."[43]. La agento, kiu mortigis McCoy onidire asertis : "Kiam mi pafmortigis Richard McCoy, mi samtempe pafmortigis D. B. Cooper."[43]. La vidvino de Richard McCoy, Karen Burns McCoy, per proceso akiris 120 000 $ el la kunverkistoj kaj eldonisto de la libro pro tio[43], ke ĝi malĝuste priskribis lian veran rolon en la piratado kaj postaj okazaĵoj surbaze de intervjuoj kun lia advokato en la 1970-aj jaroj[46]. Fine de la 1980-aj jaroj, la usona televidprogramo Unsolved Mysteries proponis epizodon pri la Cooper-piratado. Atestantoj en la aviadiloj, precipe Florence Schaffner, plendis, ke la skizportreto fare de FBI estis malĝusta, kaj ili do refaris la desegnaĵon dum la televidprogramo. Danke al tio implice evidentiĝis, ke laŭ Schaffner Cooper kaj McCoy ne estis la sama persono. Okaze de postaj intervjuoj, ŝi denove faris la saman rimarkon al aliaj enketistoj.

Duane Weber[redakti | redakti fonton]

En julio 2000, la gazeto U.S. News & World Report publikigis artikolon pri vidvino en Pace (Florido), nomita Jo Weber. Ŝi asertis, ke ŝia forpasinta edzo, Duane L. Weber (n. en 1924 en Ohio) diris al ŝi antaŭ sia morto en 1995, ke li "estis Dan Cooper"[39]. Ŝi eksuspektis ion, kaj esploris la estintecon de sia edzo. Weber servis en la usona armeo dum la Dua Mondmilito, kaj poste pasigis iom da tempo en prizono apud la flughaveno de Portlando. Weber memoris, ke ŝia edzo iam spertis premsonĝon, dum kiu li laŭtvoĉe parolis pri salto el aviadilo kaj diris ion pri fingrospuroj sur la aerŝtuparo[47]. Iom antaŭ sia morto, Duane cetere malkaŝis al ŝi, ke lia malnova vundo ĉe unu el liaj genuoj devenis de "salto el aviadilo"[39].

Weber ankaŭ memoris pri vojaĝo, kiun la geedzoj faris en 1979 al Seattle : ĝi estis laŭ Duane "sentimentala ekskurso", kaj inkludis viziton de la rivero Kolumbio. Jo priskribis, kiel Duane sole paŝis ĝis la bordoj de la rivero, nur kvar monatojn antaŭ la malkovro de parto de la biletoj en tiu areo. Weber plie malkaŝis, ke ŝi legis libron de sia loka librejo pri la Cooper-afero, kaj vidis en ĝi manskribitajn notojn, kiuj kongruis kun la skribmaniero de ŝia edzo. Ŝi tial ekis interŝanĝi leterojn kun Himmelsbach, la eksa ĉefenketisto de la afero, kiu konsentis, ke multaj el la cirkonstancaj elementoj pri Duane Weber ja kongruis kun la aerpirato. FBI tamen ĉesis enketi pri Weber en julio 1998, pro manko de konkretaj pruvoj[39].

FBI komparis la fingrospurojn de Weber kun tiuj kolektitaj en la piratita aviadilo, kaj trovis neniun konformecon[47]. En oktobro 2007, FBI sciigis, ke la fragmenta DNA-identeco akirita el la kravato de Cooper ne estis tiu de Weber[6].

Kenneth Christiansen[redakti | redakti fonton]

La 29-an de oktobro 2007, la magazino New York prezentis novan suspektulon, Kenneth P. Christiansen, identigitan de la oficejo Sherlock Investigations. La artikolo emfazis, ke Christiansen estis eksa armea paraŝutisto, eksa dungito de flugkompanio, enloĝiĝis en Vaŝingtonion proksime al la areo de la piratado, bone konis la lokan topografion, aĉetis terenon unu jaron post la piratado, emis fumi kaj trinki burbonviskion (samkiel Cooper dum la flugo), kaj finfine similis al la skizportretoj de Cooper[12]. FBI tamen reĵetis tiun hipotezon, ĉar liaj ĝenerala aspekto, staturo, pezo kaj okulkoloro ne kongruis kun la priskriboj fare de la pasaĝeroj kaj de la aviadilanaro de la flugo 305[48].

Novaj pruvoj, nova enketo[redakti | redakti fonton]

La 1-an de novembro 2007, FBI publikigis akuratajn informojn koncerne kelkajn enketajn elementojn, kiuj ĝis tiam estis neniam malkaŝitaj al la publiko[49]. La policagentejo prezentis la flugbileton de Cooper por vojaĝi el Portlando al Seattle, kiu kostis 18,52 $. Ĝi cetere sciigis, ke la pirato petis kvar paraŝutojn, t.e. du ĉefaj dorsparaŝutoj kaj du prokrizaj brustparaŝutoj. Polico tiam senatente provizis al Cooper senefikan brustparaŝuton, kiun oni malaktivigis por klasdemonstrado. La senefika paraŝuto ne estis lasita en la aviadilo, kaj oni do kelkfoje opinias, ke Cooper eble ne konsciis pri la problemo kaj mortis pro tio[49]. Tiu informo estis malkaŝita en 1979-epizodo de la dokumenta televidserio In Search of.... La alia porkriza paraŝuto, kiu bone funkciis, estis malfermita kaj ĝiaj ŝnuroj estis tranĉitaj kaj verŝajne uzitaj por kunligi la monsakon.

La 31-an de decembro 2007 FBI publikigis gazetdokumentaron interrete, kiu entenis ankoraŭ neeldonitajn fotojn kaj faktojn pri la afero, cele al la vigligo de memoroj pri la identeco de Cooper. En tiuj dokumentoj, FBI reĵetis sian antaŭan teorion, laŭ kiu Cooper verŝajne estis sperta paraŝutisto, aŭ militista aŭ amatora[50]. Kvankam oni unue kredis, ke Cooper certe spertis trejnadon por plenumi tian grandfaron, posta analizo de la sinsekvaj okazaĵoj igis FBI revizii tiun hipotezon. Enketistoj asertis, ke neniu sperta paraŝutisto aŭdacus salti dum ŝtormo, sen lumfonto[50]. Eĉ se Cooper devis urĝe fuĝi, kredas la enketistoj, sperta paraŝutisto unue ekzamenus atenteme siajn paraŝutojn[6], kion Cooper ŝajne ne faris.

La 24-an de marto 2008 FBI anoncis, ke ĝi ĵus akiris paraŝuton malkovritan en kampo, en la norda parto de la kantono Clark (Vaŝingtonio), proksime al la urbeto Amboy. La bienulo estis konstruanta privatan vojon per buldozo, kiam la lameno trafis teksaĵon. Liaj infanoj elŝovis la teksaĵon el la grundo, ĝis kiam la ŝnuroj aperis. Earl Cossey, la homo kiu provizis la kvar paraŝutojn por Cooper, ekzamenis la novtrovitan aĵon. La 1-an de aprilo 2008 li anoncis, ke "nepre certe" ĝi ne estis unu el la kvar paraŝutoj, kiujn li donis en 1971. La paraŝutoj de Cooper estis faritaj el nilono, dum tiu elfosita el la kampo estis el silko, kaj plej verŝajne datiĝis de la jaro 1945[9]. FBI poste oficiale konfirmis la analizon de Cossey, post konsultado de aliaj ekspertoj. Plua serĉfosado de la sama loko neniel evidentigis, ke tio ja estis la surteriĝa areo de Cooper[51].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Konsiderante inflacion, 200 000 tiamaj dolaroj egalas al 1 045 397,53 dolaroj de 2008. Fonto : Consumer Price Index Inflation Calculator. United States Department of Labor Bureau of Labor Statistics.
  2. LaBoe, Barbara. "Search for D.B. Cooper 'reignited'", The Daily News, 2008-01-01.
  3. "FBI makes new bid to find 1971 skyjacker", Associated Press, 2008-01-01.
  4. Himmelsbach, Ralph P.; Thomas K. Worcester (1986). Norjak: The Investigation of D. B. Cooper. West Linn, Oregon: Norjak Project, p. 135. ISBN 0-9617415-0-3.
  5. Cash linked to 'D.B. Cooper' up for auction. MSNBC.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 D.B. Cooper: Help Us Solve the Enduring Mystery. FBI (2007-12-31).
  7. Interview with lead FBI Investigator Larry Carr. Steven Rinehart (2008-02-02).
  8. "Did children find D.B. Cooper’s parachute?", MSNBC, 2008-03-25.
  9. 9,0 9,1 "Parachute 'absolutely' not Cooper's", MSNBC, 2008-04-01.
  10. Olson, James S. (1999). Historical Dictionary of the 1970s. Westport, Connecticut: Greenwood Press, p. 107. ISBN 0-313-30543-9.
  11. Tizon, Tomas A.. "D.B. Cooper – the search for skyjacker missing since 1971", San Francisco Chronicle, 2005-09-04.
  12. 12,0 12,1 Gray, Geoffrey. "Unmasking D.B. Cooper", New York, 2007-10-22.
  13. Bragg, Lynn E. (2005). Myths and Mysteries of Washington. Guilford, Connecticut: Globe Pequot, p. 2. ISBN 0-7627-3427-2.
  14. Steven, Richard. "When D.B. Cooper Dropped From Sky: Where did the daring, mysterious skyjacker go? Twenty-five years later, the search is still on for even a trace.", The Philadelphia Inquirer, 1996-11-24, p. A20.
  15. Burkeman, Oliver. "Heads in the clouds", The Guardian, 2007-12-01.
  16. 16,0 16,1 16,2 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: The Crime. Crime Library.
  17. 17,0 17,1 Bragg, p. 3.
  18. 18,0 18,1 Gilmore, Susan. "D.B. Cooper puzzle: The legend turns 30.", The Seattle Times, 2001-11-22.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 19,5 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: Meeting the Demands. Crime Library.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 20,4 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: 'Everything Is Ready'. Crime Library.
  21. Rothenberg, David; Marta Ulvaeus (1999). The New Earth Reader: The Best of Terra Nova. Cambridge, Massachusetts: MIT Press, p. 4. ISBN 0-262-18195-9.
  22. Rothenberg and Ulvaeus, p. 5.
  23. 23,0 23,1 23,2 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: The Jump. Crime Library.
  24. 24,0 24,1 Bragg, p. 4.
  25. Taylor, Michael. "D.B. Cooper legend still up in air 25 years after leap, hijackers prompts strong feelings", San Francisco Chronicle, 1996-11-24. Retrieved on 2008-01-09.
  26. Skolnik, Sam. "30 years ago, D.B. Cooper's night leap began a legend", Seattle Post-Intelligencer, 2001-11-22.
  27. Seven, Richard. "D.B. Cooper: Perfect Crime or Perfect Folly?", Seattle Times, 1996-11-17.
  28. Cowan, James. "FBI reheats cold case", National Post, 2008-01-03.
  29. FBI FOIA file part 1, el FBI FOIA catalogue on the Dan Cooper case, vidu ankaŭ la FBI-afiŝon.
  30. Himmelsbach and Worcester, p. 67–68.
  31. Himmelsbach and Worcester, p. 87–89.
  32. 32,0 32,1 Crick, Rolla J. (1973-11-22). "1,000 Offered For First $20 Bill" (PDF): p. 25. The Oregon Journal.
  33. Himmelsbach and Worcester, p. 95.
  34. Crick, Rolla J. (1973-02-23). "Winner of D.B. Cooper $20 Bill Hunt Gets $1,000" (PDF): p. 7. The Oregon Journal.
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 35,4 Coreno, Catherine. "D.B. Cooper: A Timeline", New York, 2007-10-22.
  36. 36,0 36,1 D.B. Cooper's loot to be auctioned off. Associated Press (2006-02-13)
  37. "DB Cooper" (PDF), Associated Press, 1980-02-14, p. 15.
  38. "DB Cooper" (PDF), Associated Press, 1980-02-14, p. 19.
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Pasternak, Douglas. "Skyjacker at large", U.S. News & World Report, 2000-07-24.
  40. Benford, James P. Johnson, Timothy B; James P. Johnson (2000). Righteous Carnage: The List Murders in Westfield. Lincoln, Nebraska: iUniverse, pp. 76–77. ISBN 0-595-00720-1.
  41. "Suspect in Family-Slaying May Be Famed D.B. Cooper", Los Angeles Times, 1989-06-30, p. A1.
  42. Stout, David. "John E. List, 82, Killer of 5 Family Members, Dies", The New York Times, 2008-03-25.
  43. 43,0 43,1 43,2 43,3 43,4 43,5 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: The Copycats. Crime Library.
  44. 44,0 44,1 44,2 "Skydiver Held as Hijacker; $500,000 Is Still Missing", Associated Press, 1972-04-10.
  45. Schindler, Harold. "25 Years Later, 'D.B' Remains Tied to Utah; Skyjacker Took Story To His Grave", Salt Lake Tribune, 1996-11-24.
  46. "Widow of Man Linked in Book to Skyjacker D.B. Cooper Sues Authors, Provo Attorney", Associated Press, 1992-01-18, p. B5.
  47. 47,0 47,1 Krajicek, David. The D.B. Cooper Story: "I'm Dan Cooper. So Am I.". Crime Library.
  48. "FBI rejects latest D.B. Cooper suspect", Associated Press, 2007-10-26.
  49. 49,0 49,1 Ingalls, Chris. "Investigators: FBI unveils new evidence in D.B. Cooper case", King 5, 2007-11-01.
  50. 50,0 50,1 Tedford, Deborah. "FBI Seeks Help in Solving Skyjacking Mystery", National Public Radio, 2008-01-02.
  51. Johnson, Gene. "FBI: Parachute Isn't Hijacker Cooper's", Associated Press, 2008-04-02.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Himmelsbach, Ralph P.; Thomas K. Worcester (1986). Norjak: The Investigation of D. B. Cooper. West Linn, Oregon: Norjak Project. ISBN 0-9617415-0-3.
  • Tosaw, Richard T. (1984). D.B. Cooper: Dead or Alive?. Tosaw Publishing. ISBN 0-9609016-1-2. La libro enhavas kompletan liston de la seriaj numeroj de la 20-dolaraj biletoj donitaj al Cooper.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.