Dafno (luno)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dafno. |
Dafno | |
Natura satelito de Saturno (XXXV) | |
Dafno faras ondojn en la randoj de la malpleno de Keeler
| |
Oficiala nomo | Saturno XXXV[1] |
Historio | |
Malkovrinto | Carolyn Porco[1] |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
6-a de majo 2005[1] Usono[1] |
Unua superflugo | Cassini (13-an de aprilo 2005) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 136 505 km |
Discentreco | 0,0000331 |
Klinangulo | 0,0036° (rilate al la ekvatoro de Saturno) |
Periodo | 0,594 tago |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | ~8 km (ne sfera) |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,4 ± 1,2 × 1013 kg 0,34 × 103 kg/m3 ? ? |
Rotacia periodo | Verŝajne kaptita rotacio |
Aksa kliniteco | ? |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 0 |
Surfaca temperaturo | ~ 78 K |
Albedo | 0,5[2] |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 24 |
Dafno estas, el la nun konataj naturaj satelitoj de Saturno, la tria plej proksima de Saturno post Pajno. Kiel Pajno, ĝi orbitas en la ringo A.
Ĝi orbitas en la malpleno de Keeler kies ĝi estas paŝtist-satelito.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Ĝia ekzisto estis antaŭvidita por kialigi ondojn ĉe la randoj de la malpleno de Keeler. Carolyn Porco kun sia teamo malkovris ĝin la 6-an de majo 2005 sur fotoj faritaj de la kosmosondilo Cassini la 1-an de majo 2005. Oni poste retrovis ĝin sur fotoj de la 13-a de aprilo kaj de la 2-a de majo de tiu-ĉi jaro. [3]
Orbito[redakti | redakti fonton]
Dafno orbitas proksimume en la mezo de la malpleno de Keeler (kies largo estas nur 42 km) kaj estas ĝia paŝtist-satelito, (kiel Pajno estas paŝtist-satelito de la malpleno de Encke) sed la discentreco de ĝia orbito variigas ĝian distancon de Saturno de ĉirkaŭ 9 km, kaj la kliniteco faras ke la luno moviĝas rilate al la ringa ebeno de ĉ. 17 km.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝia maldaŭra nomo estis S/2005 S 1. Paŝtista satelito, ĝi ricevis la nomon de Dafno, paŝtisto kaj amanto de Pajno.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters, Jet Propulsion Laboratory - Solar System Dynamics (angle)
- ↑ IAUC 8524: S/2005 S 1 Anonco de la malkovro(angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- pole Dafno, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
- angle Dafno (angla versio de la sama paĝaro)
- angle Dafno, sub la maldaŭra nomo "S/2005 S1" (el Views of the Solar System)
- angle Dafno, en la malpleno de Keeler, el "The Planetary Society"
- france La saturnaj ringoj en razanta lumo
- france En la malpleno de Keeler (el "Futura Science")
- france Dafno, el la paĝaro de Jean-Michel
- france La malgrandaj Saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie")
- germane Dafno (el "Projekto Luno")
|