Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo aluda al Unuiĝintaj Nacioj fare en 1943 de la registaro de Usono. Estas skribita: "Unuiĝintaj", "Unuiĝintaj Nacioj luktas por demokratio".
Usona afiŝo de 1942, montranta la flagojn de la originaj subskribintaj landoj de la deklaro.

La Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj estis dokumento subskribita dum la Dua Mondmilito la 1an de januaro 1942 en Vaŝingtono, Usono. Ĝi estis origine subskribita de la registaroj de 26 landoj (kelkaj el kiuj, registaroj en ekzilo de landoj okupaciitaj de Nazia Germanio aŭ de ties aliancanoj). Tiuj registaroj, kiuj estis luktante en la milito de la flanko de la Aliancanoj, rekonfirmis sian apogon al la Ĉarto de Atlantiko per la subskribo de tiu Deklaro. Tiu dokumento enhavis la unuan uzon oficialan de la esprimo "Unuiĝintaj Nacioj", proponita de la usona prezidento Franklin Delano Roosevelt.[1]

Teksto de la deklaro[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Kuna Deklaro de Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Sovetunio, Ĉinio, Aŭstralio, Belgio, Kanado, Kostariko, Kubo, Ĉeĥoslovakio, Domingo, Salvadoro, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Hindio, Luksemburgio, Nederlando, Novzelando, Nikaragvo, Norvegio, Panamo, Pollando, Unio de Sud-Afriko kaj Jugoslavio.

La subskribintaj registaroj, espriminte sian aliĝon al la komuna programo de celoj kaj principoj kiujn enhavas la kuna Deklaro de la Prezidento de Usono kaj la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, de 14a de aŭgusto 1941, konata kiel Ĉarto de Atlantiko;

Konvinkita ke estas esence atingi absolutan venkon sur siaj malamikoj por defendi vivon, liberon, sendependecon kaj liberan praktikon de religioj, same kiel konservi la homajn rajtojn kaj la justecon, kaj sur propra grundo kaj sur aliaj teroj, kaj estante nuntempe engaĝiĝintaj en la komuna lukto kontraŭ barbaraj kaj malhumanaj fortoj kiuj klopodas subigi la tutan mondon;

Deklaras:

1. Ke ĉiu registaro engaĝiĝas uzi siajn rimedojn, kaj militajn kaj ekonomiajn kontraŭ tiuj membroj de la «Triparta Pakto» kaj ties aliĝintoj kontraŭ kiuj ili estas milite;

2. Ke ĉiu registaro engaĝiĝas havigi sian kunlaboremon al la ceteraj subskribintoj de tiu ĉi dokumento kaj subskribi aparte kun la malamiko nek amnestion nek packondiĉojn; povos aliĝi al tiu ĉi Deklaro aliaj landoj kiuj havigus aŭ havigos materialan helpon, kaj kiuj kontribuu al la lukto por venki super la hitlerismo.

Vaŝingtono, 1an de januaro 1942 [2] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Historia de las Naciones Unidas 1941-1950». Unuiĝintaj Nacioj. [1] Konsultita la 28an de januaro 2015.
  2. historiasiglo20.org (ed.). «Declaración de las Naciones Unidas 1 de enero de 1942». Konsultita la 9an de januaro 2019. [2]