„ Kuna Deklaro de Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Sovetunio, Ĉinio, Aŭstralio, Belgio, Kanado, Kostariko, Kubo, Ĉeĥoslovakio, Domingo, Salvadoro, Grekio, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Hindio, Luksemburgio, Nederlando, Novzelando, Nikaragvo, Norvegio, Panamo, Pollando, Unio de Sud-Afriko kaj Jugoslavio.
La subskribintaj registaroj, espriminte sian aliĝon al la komuna programo de celoj kaj principoj kiujn enhavas la kuna Deklaro de la Prezidento de Usono kaj la Ĉefministro de Unuiĝinta Reĝlando, de 14a de aŭgusto 1941, konata kiel Ĉarto de Atlantiko;
Konvinkita ke estas esence atingi absolutan venkon sur siaj malamikoj por defendi vivon, liberon, sendependecon kaj liberan praktikon de religioj, same kiel konservi la homajn rajtojn kaj la justecon, kaj sur propra grundo kaj sur aliaj teroj, kaj estante nuntempe engaĝiĝintaj en la komuna lukto kontraŭ barbaraj kaj malhumanaj fortoj kiuj klopodas subigi la tutan mondon;
Deklaras:
1. Ke ĉiu registaro engaĝiĝas uzi siajn rimedojn, kaj militajn kaj ekonomiajn kontraŭ tiuj membroj de la «Triparta Pakto» kaj ties aliĝintoj kontraŭ kiuj ili estas milite;
2. Ke ĉiu registaro engaĝiĝas havigi sian kunlaboremon al la ceteraj subskribintoj de tiu ĉi dokumento kaj subskribi aparte kun la malamiko nek amnestion nek packondiĉojn; povos aliĝi al tiu ĉi Deklaro aliaj landoj kiuj havigus aŭ havigos materialan helpon, kaj kiuj kontribuu al la lukto por venki super la hitlerismo.
Vaŝingtono, 1an de januaro 1942 [2] ” |