Dezydery Chłapowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezydery Chłapowski
Persona informo
Naskiĝo 26-an de majo 1790 (1790-05-26)
en Turew
Morto 27-an de marto 1879 (1879-03-27) (88-jaraĝa)
en Turew
Tombo Grandpollanda Provinco
Lingvoj pola
Ŝtataneco FrancioRusia ImperioRespubliko de Ambaŭ Nacioj
Subskribo Dezydery Chłapowski
Familio
Patro Q11730051
Edz(in)o Q48856824
Infano Kazimierz Chłapowski
Okupo
Okupo militistoterkultivistopolitikistooficiro
vdr
Blazono

Dezydery Adam Chłapowski blazono Dryja (naskiĝinta la 23-an de majo 1788 en la vilaĝo Turew aŭ en Śmigiel, mortinta la 27-an de marto 1879) estis pola generalo, entreprenisto kaj pioniro de pola pozitivismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Józef estris la distrikton Kościan kaj la patrino Urszula Moszczeńska estis vojevodedzino en Inowrocław. Lia hejma instruisto estis franca enmigrinto pastro Steinhoff. En kolegio de piaristoj en Rydzyna li komencis studi, poste li frekventis francan lernejon en Berlin. En la aĝo de 14 jaroj lia patro lokigis lin en regimenton de prusaj dragonoj en Grandpollando. Samtempe kiel juna soldato li lernis en oficira instituto, kiun li finis en 1805 promociite kiel leŭtenanto. Li sukcesis ne partopreni la militon kun Francio en 1806.

Post okupo de Berlin fare de la francoj li forveturis al Poznań. Tie li eniris al la 100-persona honora gvardio ĉe imperiestro Napoleono, kreita de najbara nobelaro post la ribelo de 1806. Ĉi-periode Napoleono mem nomumis lin leŭtenanto. Dum kampanjo de 1807 li batalis kiel infanteriano en regimento formiĝinta en Gniezno. Post la batalo apud Tczew li distingitis kiel komandanto de duonkompanio per la kruco Virtuti Militari kaj Honora legio. Dum sieĝo de Gdańsk li malliberigitis fare de la prusoj.

Post Paco de Tilsit kaj reveno de Rigo, kie li estis internigita li avanciĝis ĝis kapitano kaj ekservis kiel helpa soldato ĉe generalo Jan Henryk Dąbrowski. Februare de 1808 li estis vokita al Parizo por iĝi helpa oficiro ĉe Napoleono. Ĉi tie li finis militistajn studojn en politekniko. Kune kun Napoleono li partoprenis la hispanan kaj aŭstrian kampanjojn. Post la Batalo de Regensburg li ricevis la titolon de barono de la imperio. Januare de 1811 li iĝis komandanto de pola militunuo partoprenante kampanjojn moskvan kampanjon (1812) kaj saskian (1813). Dum la lasta, en Dresdeno, li petis demision, kiun li akiris la 19-an de junio. Chłapowski estis disrevita de la sinteno de Napoleon rilate al Pollando - pri liaj planoj redoni Varsovian Duklandon al caro por konservi la pacon kaj malfacilaĵoj de la okazintaj kampanjoj. Ekssoldatoj de Napoleono akuzis lin pri dezerto. Kiel kolonelo ne militanta li foriris al Parizo kaj post la abdiko de Napoleono li iris al Britio. Dum la Cent-Tagoj de Napoleono tra Parizo li revenis al Grandpolujo (1815).

Dua kariero[redakti | redakti fonton]

Post la eksplodo de la Novembra ribelo (1830) li aliĝis al la ribeluloj kaj nomumitis fare de Józef Chłopicki brigadogeneralo. En la Batalo de Grochów li denove montriĝis taŭgega. Poste li venis kun la taĉmento ĝis Litovujo subtenonte l tiean ribelon. Kun Antoni Giełgud kaj 5000 litovanoj li atakis Vilnon sed repuŝitis kaj devis en 1831 retiriĝi cisen de la prusia landlimo. Tie li kapitulaciis, arestitis kaj devis pagi punmonon. Ankoraŭ en la prizono li skribis gravan agrikulturan verkon.

Reveninte al siaj bienoj en la Distrikto Kościan li eksperimentis per novaj agrikulturaj produktmetodoj. ekde 1854 li estis deputito en la Unua ĉambro e la prusia parlamento, poste de la Dua ĉambro.[1]

Li entombigitis apud la Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Rąbin (Distrikto Kościan).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lettres sur les événements militaires en Pologne et en Lithuanie. (Par. 1832).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Protokolle des preußischen Staatsministeriums Bd.3, p.460

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]