Dvůr Králové nad Labem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dvůr Králové nad Labem
germane Königinhof an der Elbe
urbo
Dvůr Králové nad Labem
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dvůr Králové nad Labem
Kromnomo: Dvůr Králové
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Dvůr Králové
Historia regiono Bohemio
Montaro Jiĉina montetaro
Konata loko ZOO Dvůr Králové
Rivero Elbo
Situo Dvůr Králové nad Labem
 - alteco 298 m s. m.
 - koordinatoj 50° 25′ 59″ N 15° 48′ 44″ O / 50.43306 °N, 15.81222 °O / 50.43306; 15.81222 (mapo)
Areo 35,82 km² (3 582 ha)
Loĝantaro 15 348 (2023)
Denseco 428,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 544 01 ĝis 544 04
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0525
NUTS 5 CZ0525 579203
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 25
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Dvůr Králové nad Labem
Retpaĝo: www.mudk.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Dvůr Králové nad Labem estas urbo en Ĉeĥio kun 15 348 loĝantoj (2023), situanta 30 km norde de urbo Hradec Králové. Oni ofte nomas la urbon nur Dvůr Králové.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vítězná, Doubravice (distrikto Trutnov), Bílá Třemešná, Třebihošť, Stanovice, Choustníkovo Hradiště, Hřibojedy, Kocbeře, Nemojov kaj Libotov.

Historio[redakti | redakti fonton]

En loko de princa kortego Chvojno fondis en la jaro 1270 reĝo Přemysl Otakar la 2-a urbon, kiu estis komence de la 14-a jarcento ĉirkaŭbarita per remparoj kaj en la jaro 1392 ĝi fariĝis reĝa doturbo. Dum husanaj militoj en la jaro 1421 la urbo sen batalo kapitulacis al husanoj, poste forbruligis ĝin silezianoj, renovigita ĝi estis dum regado de Jiří z Poděbrad. Dum la tridekjara milito prirabis ĝin prusoj, en la 2-a duono de la 18-a jarcento estis deŝiritaj la remparoj kaj la urbo disvastiĝis kaj kuniĝis kun ĉirkaŭaj vilaĝoj. Pluraj monumentetoj atestas pri tio, ke ĉi tie oni batalis dum prusia-aŭstria milito en la jaro 1866. Post ekkonstruo de fervojo PardubiceStará PakaTurnov evoluis teksindustrio kaj farboindustrio.

En la ĉirkaŭaĵo de placo ni trovos historian kernon. El kvar pordegoj pereis Suba pordego kaj Hradišťská-pordego, konserviĝis Supra pordego kaj Šindelářská-pordego. En Šindelářská-turo estadis malliberejo. Preĝejo de sankta Jan Baptisto estas el la 13-a jarcento, post pluraj alkonstruo ĉi tie estis alkonstruita en la jaro 1644 la alia etaĝo de turo, kiu estis per tio plialtigita al 64 m. En tiu ĉi turo „trovis“ en la jaro 1817 Václav Hanka la tn. Manuskripton el Dvůr Králové, indikata kiel la plej malnova malnovĉeĥa literatura memorigaĵo. Urbodomo en la placo estis devena ligna, la hodiaŭa konstruaĵo elkreskis post incendio en la jaro 1572, sian aspekton ĝi akiris per alikonstruo en la jaro 1833.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18696 222
18806 813
189010 898
190010 913
191015 051
192115 615
JaroLoĝantoj
193016 585
195014 190
196115 885
197016 085
198017 911
199116 976
JaroLoĝantoj
200116 381
201115 754
201415 988
201615 882
201715 839
201815 733
JaroLoĝantoj
201915 594
202015 550
202114 950
202215 170
202315 348

Safario[redakti | redakti fonton]

La plej vizitata en la urbo estas sendube zoologia ĝardeno, fondita en la jaro 1946; ekde la jaro 1967 ĝi specialiĝas al afrika bestaro en liberaj elkurejoj (safario).

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

En la urbo naskiĝis muzika komponisto, kantisto kaj aktoro Rudolf Antonín Dvorský (18991966), konata kiel R. A. Dvorský.