Eduardo Barriobero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduardo Barriobero
Member of the Cortes republicanas
Eduardo Barriobero.png
Persona informo
Eduardo Barriobero y Herrán
Naskiĝo 1-an de januaro 1875 (1875-01-01)
en Torrecilla en Cameros
Morto 1-an de januaro 1939 (1939-01-01) (64-jara)
en Barcelono
Mortis pro pafvundo [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Hispanio [#]
Alma mater Universitato de Zaragozo [#]
Profesio
Okupo advokatopolitikisto • sindikatisto • verkistotradukisto • latinisto [#]
Aktiva en Madrido [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eduardo BARRIOBERO y Herrán (Torrecilla en Cameros, 1875 - Barcelono, 1939) estis hispana verkisto, latinisto, tradukisto kaj politikisto respublikana kaj federaciista ankaŭ proksima al la Confederación Nacional del Trabajo (CNT), elektita deputito en 1914, 1918, 1919 kaj 1931.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis mezlerneje en Logronjo kaj Medicinon kaj Juron en la Universitato de Zaragozo. Gradiĝinta (1900) li setliĝis en Madrido. En Zaragozo jam fondis Respublik-Federalan Junularon. Ekde 1907 partoprenis en Madrido en gravaj politikaj kaj sociaj procesoj. Estis membro de la civitana grupo de Ernesto Bark, redaktoro de la revuo Germinal, kiu defendis politijan fronton de respublikanoj, socialistoj kaj anarkiistoj. Li rilatis ankaŭ kun aliaj bohemiemaj artistoj kiel Alejandro Sawa Martínez, Eduardo Zamacois, Emilio Carrere kaj Carmen de Burgos. En 1903 li aniĝis en la partio Unión Republicana kaj en 1910 formis parton de la grupo de federal-respublikanoj partianoj de partopreno en balotado kun la Radikala Respublikana Partio.

En tiu epoko verkis monografion pri la romia historiisto Suetonio kaj tradukis sian verkon De vita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj) (1907). Venontjare li publikigis tion kio laŭ Julio Cejador estas la historia romano "pli klasika kaj enhave kaj forme kiu estis verkita en Hispanio kaj kiu rajtas kunpromeni kun la plej bonkvalita de eksterlando", nome Syncerasto, el parásito (1908).[1] Sekvis pluaj tradukoj, nome el latina, greka, germana, franca, angla... Lia fekunda laboro kiel beletristo ne estis sufiĉe esplorita, kvankam ĝi estas tiom grava almenaŭ kiom lia laboro kiel politikisto kaj juristo. En tiu epoko partoprenis en la literatura babilrondo de la feminista verkistino Carmen de Burgos. En 1913 li estis ankaŭ membro de la Liga Española para la Defensa de los Derechos del Hombre (homrajta) kaj fondinto de la Liga Anticlerical Española (kontraŭklerikala).

Li alproksimiĝis al la CNT ĉefe kiel advokato defendanto de laboristaj aktivuloj, pro kio li foje estis enprizonigita kaj trifoje estis celo de murdo fare de la nomita Libera Sindikato. Li defendis ekzemple akuzitojn en la okazaĵoj de Cullera de 1911, de Cenicero de 1915 (striko kiu finis per morto de policano) kaj la partoprenantoj en la ĝenerala striko de 1917. Li aniĝis en la CNT en 1912. Spite ties deklarita eksterparlamentismo, Barriobero ege partoprenis en la politika agado. Li estis elektita deputito por Madrido el la Koalicio Respublik-Socialista en la ĝenerala balotado de 1914, kaj kiel respublikana sendependulo por Huelva en tiuj de 1918 kaj 1919; tie li famis kiel defendanto de la laborostoj de la entrepreno Río Tinto. Li partoprenis en la insurekcio Sanjuanada de 1926 kontraŭ la Diktaturo de Primo de Rivera[2] kiel ligilo de la komitato de la CNT en Gijón, kaj en Januaro 1929 en la malsukcesa konspiro nuligita de José Sánchez Guerra.

Ekde aŭgusto 1930 li estis prezidanto de la Federacia Respublika Demokratia Partio, kiun li kondukis al laboristoj serĉe de la voĉdonado de anarkisindikatistoj, kio rezultis en sidloko por Oviedo en la ĝenerala balotado de 1931. Dum tiu Konstitucifara Parlamento li formis grupon faman per politiko tre radikala kaj kontraŭregistara: nome jabalíes (aproj). Li estis membro ankaŭ de la Internacia Ruĝa Helpo, kaj tial li estis advokato de la liberecanaj insurekciuloj de Aragono kaj Rioĥo de decembro 1933 kaj de la partoprenintoj en la okazaĵoj de Turón dum la Revolucio de Asturio de 1934.

En 1933 li klopodis reunuigon de la Federacia Respublika Partio, sed lia sinteno kontraŭa al kunlaboro kun Manuel Azaña dividis denove la partion. En 1935 li estis nomumita denove estro de la federaciuloj kaj subskribis interkonsenton de kunlaborado kun la Sindikatista Partio de Ángel Pestaña, sed la formado de la Popola Fronto senvalidigis la interkonsenton.

La milito[redakti | redakti fonton]

En la Hispana Enlanda Milito fine de aŭgusto 1936 estis sendita de la CNT al la Jura Oficejo instalita en la Palaco de Justico de Barcelono, okupita de anarkiistaj milicanoj, kie oni organizis popolajn kaj revolucian justicon kaj tribunalojn kio rezultis en konfliktoj kontraŭ la katalunaj justicaŭtoritatoj, kaj partikulare ĉe Lluís Companys, prezidanto de la Generalitato de Katalunio, kaj tial ili estis dissolvitaj novembre 1936.

La Ministro de Justico, nome la anarkiisto Juan García Oliver, proponis lin kiel ĝenerala akuzisto de la Respubliko, sed la prezidanto Manuel Azaña vetois tiun nomumon. En septembro 1937 la respublika registaro akuzis lin pri alpropigo de 8 milionoj de pesetoj estante estro de la Jura Oficejo. Kvankam la Suprema Tribunalo senkulpigis lin, li restis enprizone la ceteron de la milito. Ĉirkaŭ la fino de la milito li malsaniĝis kaj estis enmetita en punhospitalo.

Post la konkero de Barcelono fare de la frankistaj trupoj, la 7an de februaro 1939 li estis juĝita de la nova reĝimo, mortkondamnita kaj morpafita post tri tagoj. Aliaj atestoj asertas, ke li estis ekzekutita per garoto.[3][4]​ Li estis enterigita en amastombo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Guerrero y algunos episodios de su vida milagrosa: novela documentaria Madrid : Librería de Pueyo, 1906.
  • Syncerasto, el parásito (1908), historia romano.
  • Vocación. Novela documentaria. Madrid: Librería de Pueyo, 1909.
  • Como los hombres. Madrid: Juan Pueyo, 1923.
  • Historia ejemplar y atormentada del caballero de la mano en el pecho (1928) kaj Madrid: Compañía Iberoamericana de Publicaciones, 1930.
  • El airón de los Torre-Cumbre Madrid : Editorial Mundo Latino, 1929.
  • Nuestra señora de la fatalidad Madrid : Editorial Mundo Latino, 1927.
  • Misterios del Mundo : (Boceto de novela, filosófica) Madrid "Graphos" 1903.
  • El hombre desciende del caballo : (Novela mimética). Madrid Juan Pueyo [1936-1939]
  • El hermano Rajao, grado 33 : novela Madrid : [s.n.], 1924
  • Chatarramendi el optimista ó la Policia de Botarotoff: Novela Madrid [s.n.] 1922

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Dos capítulos del Don Quijote suprimidos por la censura Madrid, 1915
  • Matapán, el probo funcionario y otros verídicos relatos Madrid, Mundo Latino [s.f.]
  • María o La hija de otro jornalero: novela Madrid: Prensa Gráfica, 1922.
  • El maletín : novela. Barcelona : Vértice, [s.f.]
  • Las ánimas benditas Madrid: Libertad, 1932 (La novela proletaria)
  • La yugoeslava que me dió el retrato de su tío [Madrid] [s.n.] [1925], Los Contemporáneos, núm. 839
  • El robo en la joyería de la calle Real [S.l.] [s.n.] 1913. El Libro Popular, núm. 19
  • Ganémosle hoy... : historia mirífica y edificante de D. Celedonio Pérez Andorga Madrid : Sucesores de Rivadeneyra, 1922. La Novela de hoy (Sucesores de Rivadeneyra), 20
  • Doguinitzio, el príncipe afgano Madrid Atlántida 1929. Novela de hoy, jaro 8, n. 383.
  • El 606 Madrid : La Novela Roja, 1923
  • Adelfa Madrid : El Cuento Galante, 1913.
  • La cofradía de los mirones Madrid, 1911. El Cuento Semanal, núm. 231.
  • Memorias del alguacil Buscavino : novela Madrid, 1923, Los Contemporáneos núm. 763.
  • El robo de Zampahuevos Madrid : Editorial Moderna, 1923. Novela del domingo, núm. 9.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Roma galante bajo los Césares; Suetonius, secretario del emperador Adriano; primera versión directa al castellano, con un estudio biográfico-crítico del autor Madrid: Ginés Carrión, 1907 (estas trad. de la De vita Caesarum de Suetonio).
  • Trad. de Ovidio, El arte de amar Madrid, Comp. Iberoamericana de publicaciones, 1930
  • Trad. directa, prólogo y notas de Luciano de Samosato, Los amores. El banquete. Subasta de filósofos. La danza. Madrid, Mundo latino 1931.
  • Trad. de Thomas De Quincey, El asesinato, considerado como una de las bellas artes Madrid: Mundo Latino, s. a.
  • Trad. de Georg Wilhelm Friedrich Hegel, Filosofía del espíritu Buenos Aires : Biblioteca Pluma de Oro, 1942.
  • Trad. de Niccolò Machiavelli, Breviario de un hombre de Estado; instrucciones a un embajador y algunas obras inéditas hasta el día
  • Trad. de François Rabelais, Gargantúa Madrid [s.n.] 1910
  • Trad. de François Rabelais, Pantagruel, rey de los Dipsodas : tomo III de las obras completas Madrid : Manuel Aguilar, [1923?]
  • Trad. de F. Rabelais, Gargantúa y Pantagruel: hechos y dichos heroicos del buen Pantagruel, Rey de los Dipsodas Madrid [J. Pueyo] [1923]
  • Trad. de Bonaventure des Périers, Cymbalum mundi Madrid : Mundo latino, 1930.
  • Versio de Fjodor Dostojevskij, Bufón, el burgués y otros ensayos. Madrid : Comp. iberoamericana de publicaciones Mundo Latino, [c. 1929]
  • Trad. de Voltaire, La poesía épica y el gusto de los pueblos Madrid: Ginés Carrión, 1906.
  • Trad. de Juan de Mariana, Del rey y de la institución de la dignidad real Buenos Aires : Editorial Partenon, 1945.
  • Trad. de Guido da Verona, Una aventura de amor en Teherán Santiago : [s.n.], 1933.
  • Trad. de Johann Wolfgang von Goethe, La serpiente verde : novela ; Satyros : poema dramático Madrid : Alejandro Telémaco, s. a.
  • Trad. de Kaljanamalla, Ananga-Ranga : Tratado indio de Erotología Madrid: Galo Sáez, 1931.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Eld. de Juan de Mariana, Tratado de las cosas íntimas de la Compańía de Jesús Madrid : Mundo Latino, Comp. Ibero-americana de Publs., 1931
  • Eld. de Francisco de Quevedo, Doctrinal de Quevedo : de los reyes, de los ministros, de la guerra, de la justicia, de la mujer, del pueblo Madrid : Mundo Latino, 1930.
  • Galantería sagrada : antología de lindezas, que para la mujer, brotaron de los labios de algunos santos padres de la Iglesia Católica, apostólica, romana Madrid : [s.n.], 1934
  • Los viejos cuentos españoles, elegidos en las colecciones de Arguijo, Garibay, Pinedo y el duque de Frías. Madrid: Mundo latino 1930.
  • Giovanni Boccaccio, Frailes, curas y monjas de Boccaccio : Antologia de cuentos eróticos Madrid [Galo Saez] 1932.
  • Alfonso Martínez de Toledo, El Arcipreste de Talavera habla de los vicios de las malas mujeres y complexiones de los hombres : El Corbacho Madrid : Mundo latino, 1931.
  • Episodios rabelesianos : entresacados de las obras completas de Rabelais Madrid : Mundo Latino, 1930.
  • Bernardino Fernández de Velasco y Pimentel, Deleite de la discreción y fácil escuela de la agudeza Madrid Mundo Latino 1932

Biografioj[redakti | redakti fonton]

  • El Greco. Domenicos Theotocópulos. Biografía anecdótica Madrid: Sáez Hermanos, 1930.
  • Don Emilio Castelar Madrid, Colón, 1930.

Juro[redakti | redakti fonton]

  • Proceso de Cullera y la represión inquisitorial en España. Madrid : Imp. Artística Española, 1914.
  • La legislación de Moisés: recopilada de varios libros antiguos y modernos Madrid : Alejandro Pueyo, sin año.
  • El 606, Delito de multitudes
  • Legislación del trabajo y de la jornada... Ordenación Madrid Galo Sáez 1931.
  • Delitos de la multitud : notas y observaciones para un libro sobre la materia Madrid: Imp. de Galo Sáez, 1934.
  • El divorcio y las leyes laicas de la república; Madrid, Impr. de G. Sáex, 1932
  • Código penal de 1870: reformado según la ley de bases de septiembre de 1932 : corregido con arreglo a las disposiciones de la "Gaceta" de 24 de noviembre del mismo año Madrid : Imprenta de Galo Sáez, 1932.
  • Proceso y ejecución de Luis XVI Madrid : Mundo latino, 1931
  • Defensa de Rafael Sancho Alegre, en la causa que se le siguió por el delito de regicidio frustrado. Madrid : Pueyo, 1913.
  • El Proceso de Altos Hornos : Conferencia explicada en el Ateneo de Madrid Madrid [s.n.] [s.a.
  • Recop. Toda la legislación electoral para diputados y concejales. Madrid : Galo Sáez, 1933.
  • Los Delitos sexuales en las viejas leyes españolas Madrid: Mundo Latino, 1930
  • Recop. Legislación hipotecaria Madrid : [s.n.], 1931
  • Recop. Leyes del timbre y derechos reales Madrid : Imprenta de Galo Sáez, 1932.
  • Recop. Toda la legislación agraria de la República Madrid [s.n.] 1933
  • Recop. Código de Comercio Madrid Galo Sáez 1931.
  • Recop. Todas las leyes políticas Madrid Galo Saez 1931.
  • Recop. Toda la Legislación sobre Accidentes del Trabajo en la Industria y en la Agricultura Madrid Galo Sáez 1933.
  • Recop. El abogado del obrero : recopilación de leyes referentes a la clase obrera Sevilla : Casa de la Vega, 1932.

Eseo[redakti | redakti fonton]

  • Lo que debe saber todo buen republicano (1903)
  • Cervantes de levita ; Nuestros libros de caballería : dos ensayos de crítica Madrid : Vicente Balmaseda, 1905.
  • Lo que será la República Federal: recopilación y comentarios. Resumen y divulgación del pensamiento de D. Francisco Pi y Margall... Madrid : Consejo Nacional del Partido, Impr. de Galo Sáez, 1931.
  • Como está Europa noticia de un viaje al través de varias repúblicas y una monarquía (Francia, Alemania, Austria, Checoeslovaquia, Yugoeslavia e Italia). Madrid, Editorial Pueyo [1921]
  • De Cánovas a Romanones, Madrid : A. Marzo, 1916.
  • Retrato de los Jesuitas: Hecho al natural por los más sabios y los más ilustres hombres católicos de la iglesia y del estado. Madrid, Mundo Latino [1931]
  • El libro de la fiesta nacional : preceptiva, cronistas, censores Madrid : Mundo Latino, Compañía Iberoamericana de Publicaciones, 1931
  • La Francmasonería. Sus apologistas y sus detractores (1935)
  • Un tribunal revolucionario. Cuenta rendida por el que fue su presidente (1937). Hay edición moderna con el título Memorias de un tribunal revolucionario, Barcelona : Hacer, 1986.
  • La sonrisa de Themis : (anecdotario forense) Madrid: Galo Sáez, 1929. Facsímil moderno: Valladolid: Maxtor, 2012.
  • La sonrisa de Esculapio : anecdotario médico Madrid : Mundo latino, 1931.
  • Palabras de un incrédulo : El problema clerical en el Parlamento Madrid [s.n.] 1931

Teatro[redakti | redakti fonton]

  • Don Quijote y Sancho Panza : Opera cómica Con música del maestro Teodoro San José. Madrid: R. Velasco, 1905.
  • Con música del maestro Teodoro San José, Argumento y cantables de Don Quijote de la Mancha: comedia lírica... Madrid [s.n.] 1916 ..
  • Juerga y doctrina : zarzuela en un acto y cuatro cuadros Madrid : Sociedad de Autores Españoles, 1908

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rufino Blanco Sánchez, Elementos de literatura española Madrid, 1925 (3a eld.), p. 438.
  2. Gran Enciclopedia Catalana (eld.). «Eduardo Barriobero». l'Enciclopèdia (en kataluna). Barcelona.
  3. Ansó, Mariano (1976). Yo fui ministro de Negrín. Memorias ineludibles. Planeta. p. 203. ISBN 84-320-5621-9.
  4. Álvarez Fernández, José Ignacio (2007). Memoria y trauma en los testimonios de la represión franquista. Anthropos. p. 238. ISBN 978-84-7658-810-9.