Ekologia kronologio
Aspekto
Ekologia kronologio estas kronologio de eventoj, kiuj formis la homan perspektivon pri medio. Tia kronologio enhavas grandajn naturajn eventojn, katastrofojn kaŭzitajn de homoj, ekologiistojn kun pozitiva influo kaj mediportektajn leĝojn.
- ĉ. -10.000
- en Nord-Ameriko estingiĝis smilodonto, grandega kastoro, mamuto, amerika leono kaj aliaj
- subakviĝis la beringa vojo inter Siberio kaj Nord-Ameriko.
- homo floresiensis estingiĝis
- tutmonde marnivelo plialtiĝis rapide pro malglaciĝo de glaĉeroj
- ĉ. -9000: finiĝis la antaŭ-boreala epoko de eŭropaj klimatŝanĝiĝoj
- ĉ. -8000: tutmonda altiĝo de marniveloj
- la monda popolo atingas 1 milionon
- gravaj inundoj enlandaj en diversaj regionoj tutmonde
- ĉ. -5600: laŭ la teorio de la nigramara diluvo enfluis en la nigran maron kelkaj 12.500 km³ de sala akvo, tiel transformante enlandan lagon en maron.
- ĉ. -5500: ekis la dezertiĝo de norda Afriko, kiu fine estigis la Saharon. Eble tiam ekmigris loĝantoj al orienta Nilvalo kaj fondis la egiptan civilizon.
- Ĉirkaŭ -3100: la Induso-civilizo konstruis akvokondukajn sistemojn.
- -2650: la sumera epopeo de Gilgameŝ priskribas vastajn areojn kovritajn de cedraj arbaroj, en la nuna suda Irako. Gilgameŝ defiis la diojn kaj forhakis la arbaron, pro tio la dioj punis Sumeron per fajro (aŭ eble sekego).
- -2600: en Happara kaj Mohenĝo-daro ekzistis necesejoj ligitaj al brika kloakoaro
- -2500: Saharo estis tutdezerta
- -1450: la minoa civilizo neniiĝis, sed fakuloj ne certas pri la kaŭzo, kiu estis eble vulkana erupcio aŭ malarbariĝo de la regiono
- -500
- en Romio konstruiĝis la cloaca maxima, la granda kloako, kaj multaj akvoduktoj
- homa popolo tutmonda atingis 100 milionojn
- 100 - 400: neniigon de Romio eble kunkaŭzis veneniĝo per plumbo
- 676: Cuthbert el Lindisfarne starigis leĝojn por protekti birdojn sur la insuloj Farne (Northumberland, Britio).
- ĉirkaŭ 750: komenco de la mezepoka varmiĝo
- ĉirkaŭ 850: neniigo de la majaa imperio, ebla kaŭzo estas klimata ŝanĝo.
- ĉ. 1250: komenco de la malgranda glacia epoko
- 1347 - 1350: pesto amase mortigis homojn en Eŭropo kaj estigis unuajn provojn por pligrandigi publikan sanon kaj kvarantenajn leĝojn.
- 1366: la urbo de Parizo devigas buĉistojn forĵeti bestajn restojn eksterurben; similaj leĝoj estis pridiskutataj en Filadelfio kaj Novjorko nur 400 jarojn poste.
- 1388: la parlamento starigas akton, kiu malpermesas forĵeton de koto kaj rubaĵoj en kanalojn, riverojn kaj akvojn. La urbo de Kembriĝo starigas unuajn leĝojn pri sano en Anglio.
- 1420 - 1427: portugalaj sidlistoj bruligis la arbaron, kiu kovris iam la tutan insulon, sur Madejro por kulturi la landon. Oni rakontas, ke la fajro brulis dum sep jaroj.
- 1560 - 1600: rapida industriiĝo en Britio enkondukis gravan malarbariĝon kaj anstataŭon de ligno per terkarbo.
- 1690
- la guberniestro William Penn devigis ĉiujn pensilvanajn sidlistojn rezervi unu akron de arbaroj por ĉiuj kvin akroj liberigitaj por kulturado.
- La lasta dido mortis sur Maŭricio. Tiu estingiĝo okazis pro ĉasado, sed ankaŭ pro la kunportitaj porkoj, ratoj, hundoj kaj katoj. Poste dido estiĝis simbolo de besta estingiĝo[1].
Aliaj eventoj kaj epokoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-05-14. Alirita 2007-12-20.