Esperanto-movado/Francio3/Komerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Movado en Francio inter la militoj

Komerco. La 14 jan. 1899, Canet (stenografisto) gvidis kurson ĉe la "École Pratique de Commerce" en Limoges. En 1904, kreo de Komerca sekcio en la Pariza grupo (Lecaron, Balliman, Peloille); ĝi elektis unu tradukanton en ĉiu departemento, por helpi al la komercistoj: trofrua provo; ĝi ĉesis en 1910. Ĉirkaŭ 1907 kelkaj grandaj magazenoj interesiĝas je E, havas interpretistojn, ktp. Sed neniu vera organizo antaŭ la milito. La 9 febr. 1921, la Pariza Komerca Ĉambro aprobis la raporton de Andre Baudet, kiu rekomendas disvastigon de E kaj ties enkondukon - nedevigan - en la porkomercajn lernejojn. De tiu tempo, la ĉiama propagando de Baudet igis favoraj al E la plimulton de la Komercaj Ĉambroj en Fr., kaj alilande. Kursoj pri E estas farataj en la komercaj lernejoj en Paris, kaj devige en la Lernejo de Supera Instruado por junulinoj. La Komercaj Foiroj (Paris Lyon, Marseille, ktp.) uzas E-n, havas standojn. En 1931, la Pariza Foiro interŝanĝis 248 leterojn en E kun 26 landoj. En 1923, en Lyon, la Scienca Kongreso por pliampleksigo de la int. komercaj interrilatoj, aŭdinte Bobin kaj Privat, voĉdonis (unuanime krom unu voĉo) deziresprimon rekomendante uzon de E. En 1923 fondo de "E kaj Komerco". En majo 1925, en Paris, dua Int. Konferenco por uzo de E en Komerco kaj Industrio; pli ol 400 delegitoj reprezentantaj 10 registarojn, 171 komercajn ĉambrojn, 14 komercajn foirojn, 208 firmojn aŭ privatulojn. 4 feb. 1931, Ĝenerala Kunveno de la Francaj Komercaj Ĉambroj, post kiu pluraj patronadas E-n kaj malfermas kursojn. 2 jun. 1931, kunveno de la prez.-oj de la Fr. Komercaj Ĉambroj rekomendas multigon de kursoj kaj petas, ke oni serĉu rimedojn por faciligi uzon de E en komerco kaj turismo.

Asocio: "E et Commerce" fondita (1923) por helpi al disvastigo de fr. ekonomio (Balliman, Delanoue, Deny, Rousseau, Warnier). La Foiro de Paris kaj la Pariza Komerca Ĉambro estis membroj fondantaj. La prez. estis d-ro Nuyts, poste Grandjean, kaj nun Baudet, kiu donis antaŭenpuŝon. Ĝi verkis vortaron de teknikaj terminoj nun presatan, organizis kunvenojn por perfektiĝo, perkorespondajn kursojn; kreis bultenon (1928); fondis sekcion por la oficistoj (kunvenoj por interparolado, prunto de libroj); kreis "Société Auxiliaire pour les Applications Commerciales de l'E". Ni citu ankaŭ: Andre Petit, Marseille, Dupuis, f-ino Gerard Dusausoy kaj Gueritte.