François Baroin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
François Baroin
François Baroin, en la foiro de la entreprenistoj, en 2012.
François Baroin, en la foiro de la entreprenistoj,
en 2012.
Persona informo
François Baroin
Naskiĝo 21-a de junio 1965
en Parizo (Francio)
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato Panteono-Assas • Collège StanislasISG Business School • Lycée Claude-Bernard • Universitato de Burgonjo vd
Partio RPR
UMP
Familio
Patro Michel Baroin
Patrino Michèle Paulin
Edz(in)o Michèle Laroque
Amkunulo Michèle Laroque vd
Infanoj Jules Baroin vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoadvokato • professions libérales et assimilés vd
Aktiva en Parizo vd
Senatano de Aube
Dum 1-a de oktobro 2014
Antaŭulo Yann Gaillard
Urbestro de Troyes
Deputito de la 3-a distrikto de Aube
Dum 17-a de junio 201228-a de septembro 2014
Dum 20-a de junio 200723-a de aprilo 2010
Sekvanto Gérard Menuel
Dum 12-a de junio 19972-a de julio 2005
Sekvanto Gérard Menuel
Dum 2-a de aprilo 199318-a de junio 1995
Sekvanto = Gérard Menuel
Ministro pri ekonomio, financoj
kaj industrio

28-a ministro pri financoj de la kvina Respubliko
Dum 29-a de junio 201110-a de majo 2012
Sekvanto Pierre Moscovici
Proparolanto de la registaro
Dum 14-a de novembro 201029-a de junio 2011
Sekvanto Valérie Pécresse
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

François Baroin (naskiĝis la 21-an de junio 1965 en la 12-a arondismento de Parizo) estas franca politikisto.

Politika ĵurnalisto por la radiokanalo Europe 1[1] dum kvin jaroj, li estis poste elektita deputito RPR de Aube ekde 1993, kaj urbestro de Troyes ekde 1995.

Protektita de Jacques Chirac, li estis proparolanto de la kandidato por la prezidenta baloto de 1995, kaj en la unua registrao de Alain Juppé kies plej juna ministro li estis.

Li aliĝis al la kreo de UMP, kaj estis nomumita ministro pri transmaro poste ministro pri enlandaj aferoj kaj teritoria aranĝo en la registaro de Dominique de Villepin (2005-2007).

Nomumita Ministro pri buĝeto, publikaj kontoj, ŝtatoficistaro kaj ŝtata reformo en la dua registaro de François Fillon, la 22-an de marto 2010, li fariĝis proparolanto de la registaro, konservante siajn aliajn ministrajn respondecojn, en la tria registaro de François Fillon. La 29-an de junio 2011, François Baroin estis nomumita Ministro pri ekonomio, financoj kaj industrio, sekve de la nomumo de Christine Lagarde kiel estro de la IMF.

Li estis elektita senatano de Aube la 28-an de septembro 2014, post kvar sisnsekvaj mandatoj en la Nacia Asembleo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco kaj studoj[redakti | redakti fonton]

François Claude Pierre René Baroin estas la filo de Michel Baroin (supera ŝtatoficisto, financisto, granda mastro de la Grand Orient de France en 1977 / 1978) kaj de Michèle Paulin.

Lerninto en kolegio Stanislas kaj en liceo Claude-Bernard en Parizo, poste studento en la universitato Panthéon-Assas, li diplomiĝis pri nacia sekureco kaj geopolitiko[2].

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 2001, François Baroin fariĝis prezidanto de la Aglomera Komunumaro Troyes (CAT) kaj administranto de la muzeo de la prezidento Jacques Chirac, en Corrèze. Li estis reelektita kiel urbestro de Troyes. De tiam, li estas ankaŭ registrita ĉe la advokataro de Parizo.

Li estis reelektita deputito la 16-an de junio 2002, en la 3-a distrikto de Aube, en la dua balotvico, per 64,32 % da voĉoj[3].

La 2-an de junio 2005, sekve de la franca referendumo pri la traktato stariganta konstitucion por Eŭropo, François Baroin estis nomumita ministro pri transmaro en la registaro de Dominique de Villepin, poste, de la 26-a de marto 2007 ĝis la 15-a de majo 2007 ministro pri enlandaj aferoj anstataŭ Nicolas Sarkozy, demisiinta por dediĉi sin al la prezidenta kampanjo. Li fariĝis la plej juna el la ministroj.

La 10-an de junio 2007 li estis reelektita deputito, per 55,21 % da voĉoj, en sia distrikto, ekde la unua balotvico, sed estis 48,32 % da sindetenoj[4]. La 9-an de marto 2008, li estis reelektita urbestro de Troyes, la listo, kiun li gvidis ricevis 50,42 % da voĉoj ekde la unua balotvico, fronte al kvar aliaj listoj[5].

Post la regionaj balotoj de 2010 kaj la registara modifo de la 22-a de marto 2010, François Baroin estis nomumita ministro pri buĝeto, publikaj kontoj kaj ŝtata reformo postsekve de Éric Woerth[6]. Per tiu posteno, li estis aparte komisiita pri redukto de la publika deficito je la nivelo antaŭ la ekonomia krizo. Kiam lia antaŭulo lanĉis komence de 2009 Mon.service-public.fr por plifaciligi la administrajn rilatojn per interreto, François Baroin reprenis tiun interretan portalon de la franca administracio ebligantan produktan kaj tempan gajnojn por la uzanto, kun amlbicio kreskigi ĝin[7].

La 14-an de novembro 2010, sekve de la konsistigo de la tria registaro de François Fillon, li estis renomumita al la sama posteno al kiu aldoniĝas respondeco pri ŝtatoficistaro; li fariĝis ankaŭ proparolanto de la registaro.

La 29-an de junio 2011, François Baroin estis nomumita ministro pri ekonomio, financoj kaj industrio, anstataŭante Christine Lagarde, nomumita, la antaŭan tagon, ĝenerala estro de la FMI. Valérie Pécresse anstataŭis lin kiel ministro pri buĝeto, publikaj kontoj kaj ŝtata reformo kaj kiel proparolanto de la registaro, kiam François Sauvadet ekrespondecis ankaŭ pri ŝtatoficistaro.

La 29-an de septembro 2012, li anoncis sian subtenon al François Fillon okaze de la Kongreso UMP de la 18-a de novembro 2012 por la prezidanteco de UMP[8].

La 28-an de novembro 2012, li kuniĝis al la parlamenta frakcio R-UMP sekve de la fendiĝo de la frakcio UMP post la Kongreso UMP de la 18-a de novembro 2012[9].

Per la municipaj balotoj de 2014, li estis reelektita urbestro de Troyes ekde la unua balotvico per 62,57 % da voĉoj.

En julio 2014, li kandidatiĝis por la senatanaj balotoj. Li kandidatiĝis ankaŭ por la prezideco de la Asocio de Urbestroj de Francio[10].

Detalo de mandatoj kaj oficoj[redakti | redakti fonton]

Parlamentaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Ministeriaj postenoj[redakti | redakti fonton]

François Baroin (fone maldekstre) okaze de la pintkonferenco de G20 en 2011.

Lokaj mandatoj[redakti | redakti fonton]

Politikaj postenoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia sekretario de RPR pri EME-EMI (1999)
  • Nacia sekretario de RPR, komisiita pri kulturo kaj komunikado (ĝis en 1999)
  • Nacia sekretario de RPR, komisiita pri reformo kaj organizado de publikaj povoj (1999-2001)
  • Ĝenrala sekretario delegita poste politika konsilanto de UMP (ekde aprilo 2004)
  • Prezidanto de la departementa komitato de UMP en Aube kaj vicprezidanto de la klubo "Dialogue & Initiative"
  • Prezidanto de la departementa asocio de la urbestroj de Aube

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Divorcinta de la ĵurnalisto kaj televidprezntisto Valérie Broquisse, al kiu li edziĝis la 12-an de aprilo 1991, François Baroin estas la patro de tri infanoj nomitaj Jules, Constance kaj Louis.

Inter 2006 kaj 2008, li amrilatis al ĵurnalisto Marie Drucker[11].

Ekde somero 2008, li vivas kun komediisto Michèle Laroque[12],[13],[14] .

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj
  1. Libération Premier de couvée la 4-an de majo 2004. Arkivita el la originalo je 2011-02-17. Alirita 2014-10-03.
  2. Diplomoj[rompita ligilo] en la interretejo "enaheĉ.org"
  3. Rezultoj de la deputitaj balotoj 2002. Ministerio pri enlandaj aferoj (la 17-an de junio 2002)..
  4. Rezultoj de la deputitaj balotoj 2007. Ministerio pri enlandaj aferoj (17-a de junio 2008).
  5. Rezultoj de municipaj balotoj 2008. Ministerio pri enlandaj aferoj (la 10-an de marto 2008). Arkivita el la originalo je 2008-03-14. Alirita 2014-10-03.
  6. Gazetarsciigo en la interretejo de la Prezidejo de la Respubliko. Arkivita el la originalo je 2010-03-27. Alirita 2014-10-03.
  7. « Administraciaj petoj: Baroin volas pli de simpligo kaj rapideco »[rompita ligilo], gazetarsciigo AFP, la 5-an de julio 2010.
  8. UMP : Baroin subtenas Fillon, gazeto Le Figaro, la 29-an de septembro 2012.
  9. (PDF) Politika deklaro de la frakcio "rassemblement Union pour un mouvement populaire", en la interretejo "lefigaro.fr"
  10. Jean-Baptiste Garat, « Baroin ne kandidatiĝos por la estrado de UMP », gazeto Le Figaro, la 12-an / 13-an de julio 2014, paĝo 6-a.
  11. « Marie Drucker: kun François Baroin tio estus finita ! Ilia geedziĝo estus nuligita, ili jam estus apartiĝintaj », magazino Gala, la 20-an de majo 2008.
  12. Le Vaillant, Luc. Michèle Laroque, la fisc d’à côté (france) (junio 2011). Arkivita el la originalo je 2011-09-22. Alirita 2014-10-03.
  13. ITW Patrick Poivre d'Arvor, Michèle Laroque renkontis François Baroin somere 2008 okaze de datreveno de Line Renaud. La traversée du miroir, televidkanalo "France 5", aprile 2012
  14. François Baroin kaj Michèle Laroque rigardataj de la stelula gazetaro en la interretejo "lefigaro.fr"
Referencoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Ligiltabelo Registaro Villepin