Anarkiismo kaj samseksemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el GLAT-ema anarkiismo)
Flago de kvira anarkiismo

GLAT-ema anarkiismo, GLAT-amika anarkiismokvira anarkiismo estas anarkiisma pensoskolo kiu defendas ke anarkiismo kaj socia revolucio estas rimedoj por samseksema liberigo kaj abolon de homofobio, lesbofobio, transmizogineco, bifobio, transfobio, aliseksema normismo, aliseksemismo, patriarkeco, kaj de seksa duumismo. GLAT-anarkiistoj kiuj kampanjiis por la rajtoj de GLAT kaj ekster kaj ene de la anarkiismaj kaj de la GLAT movadoj estas John Henry Mackay,[1] Adolf Brand, kaj Daniel Guerin.[2] Individuisma anarkiisto Adolf Brand publikigis la gazeton Der Eigene kiu estis la unua publikaĵo dediĉita al samseksemaj temoj en la mondo, publikigita el 1896 al 1932 en Berlino.[3][4]

Kvira anarkiismo kontraŭstaras makiavelan uzadon de la GLAT-a komunumo fare de registaroj kaj firmaoj por kovri proprajn malobservojn de homaj rajtoj. Ĝi ĝenerale kontraŭas la celojn de la liberalisma GLAT-movado, kiu volas atingigi al gejoj ŝtatajn instituciojn kiel geedziĝon kaj militistaran membrecon anstataŭ trakti ĉiutagajn kaj materiajn problemojn, kiaj malriĉeco, institucia homofobio, polica perforto, kaj la intersekciĝo de pluraj formoj de diskriminacio. Shiri Eisner argumentas kontraŭ geedziĝo kiel kapitalisma, patriarkeca institucio uzata por fortigi hegemonion, regi la socion (precipe virinojn sed ne nur) kaj teni monon en riĉaj familioj. Laŭ Eisner, la familio mem estas socia regilo, disigante la civitanaron al minimumaj unuoj kun malsamaj interesoj por ke ili ne rekonu siajn komunajn premantojn, la ŝtaton kaj la ekonomian eliton.[5] Kviraj anarkiistoj rimarkigas kiel la movado por geedziĝo imitas la samajn religiajn konservistojn, kiuj kontraŭstaras la kviran komunumon, kaj ankaŭ argumentas, ke neniuj specialaj sociaj privilegioj estu dotataj al geedzoj, ĉu aliseksemaj aŭ ne.[6]

La diferencoj inter la liberala kaj radikala movadoj por kvira liberiĝo kondukis al la fondo de la radikala movado Geja Honto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. »La historio de la lukto de unu homo, kontraŭ netolero kaj represo dum la samseksema liberiĝo de la frua 20a jarcento en Germanujo. Makkaja estas tre interesa rolulo en ambaŭ anarĥisma kaj samseksemaj ĉirkaŭaĵoj.« Hubert Kennedy. Anarchist Of Love: The Secret Life Of John Henry Mackay. Arkivigite je 2012-03-22 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20120322023715)
  2. »Kvankam ekde antaŭ 1968, oni lin vidus kiel »la praulo de la franca samseksema movado«, Danielon Gerinan ĉiam pli bone konis ekster samseksemaj ĉirkaŭaĵoj pro lia rolo en la revolucia movado. En la revolucia maldekstro de la socialisma partio dum la 1930aj jaroj, lin poste multe influis Trotskia, antaŭ allogis la liberecane komunisma flanko de la anarĥisma movado.« David Berry. "For a dialectic of homosexuality and revolution"
  3. Karl Heinrich Ulrichs estis komencinta gazeton nome Prometheus en 1870, sed aperis nur unu numero. (Kennedy, Hubert, Karl Heinrich Ulrichs: First Theorist of Homosexuality, en: 'Science and Homosexualities', eld. Vernon Rosario (pp. 26–45). New York: Routledge, 1997.
  4. Hubert Kennedy. Anarchist Of Love: The Secret Life Of John Henry Mackay.pg. 7. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-08-11.
  5. Eisner, Shiri (2012). "Fuck marriage, fuck equality."
  6. Against Equality (Kontraŭ Egaleco), Marriage.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]