Federacia vojo 19

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 19)
Federacia vojo 19
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 529 km
Landoj: Turingio,
Bavario,
Baden-Virtembergo,
Bavario
Mapo
Foto
vala ponto apud Schmalkalden
vala ponto apud Schmalkalden
vala ponto apud Schmalkalden
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr

La federacia vojo 19 - germane Bundesstraße 19 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 529 kilometrojn tra la federaciaj landoj Turingio, la norda parto de Bavario, tra Baden-Virtembergo kaj fine ree tra Bavario. La komenca punkte estas proksime de Eisenach, post la historia regiono Turingio, sekvas la historiaj regionoj Frankonio kaj Virtembergo, tiam la vojo trans la Ŝvaba Ĵuraso ree kondukas al Bavario, tra bavara Supra Ŝvabio kaj la regiono Algovio, kie ĝi finiĝas en la Algoviaj Alpoj ĉe la aŭstra limo. La plej norda punkto estas la komunumo Krauthausen kaj la plej suda la komunumo Oberstdorf, kiel supre indikite ĉe la limo al Aŭstrio. Post konektiĝo kun la germana aŭtovojo A4 tutkomence, gravaj urboj survojaj estas Eisenach, Meiningen, poste la germana aŭtovojo A73 anstataŭas parton de la vojo, ĝis Schweinfurt kaj Werneck. Sekve la federacia vojo celas al Würzburg, kie norde de la urbo konektiĝas la germana aŭtovojo A7 kaj sude la germana aŭtovojo A3, poste la vojo pluas ĝis Bad Mergentheim, Kupferzell (tie ligiĝas la germana aŭtovojo A6), Schwäbisch Hall, Aalen kaj fine pasas tra Kempten.

la vojo en Waltenhofen-Martinszell en Algovio