Federacia vojo 27

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germana federacia vojo 27)
Federacia vojo 27
Bundesstraße
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 673 km
Landoj: Saksio-Anhalto,
Malsupra Saksio,
Hesio,
Bavario,
Baden-Virtembergo
Mapo
Foto
la federacia vojo 27 apud Tübingen
la federacia vojo 27 apud Tübingen
la federacia vojo 27 apud Tübingen
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
Paso de strato
Map
vdr
la vojo en Ludwigsburg norde de Stutgarto

La federacia vojo 27 - germane Bundesstraße 27 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 673 kilometrojn tra la federaciaj landoj Saksio-Anhalto, Malsupra Saksio, Hesio, Bavario kaj Baden-Virtembergo. La plej norda punkto estas la komunumo Blankenburg en la mezalta montaro Harco kaj la plej suda la komunumo Lottstetten ĉe la limo al Svislando. Gravaj urboj survojaj estas Braunlage, la Esperanto-urbo Herzberg, Göttingen, Eschwege, Bebra, Fulda (kie situas la kongresejo Esperanto), Karlstadt, Würzburg, Tauberbischofsheim, Bad Friedrichshall, Heilbronn, Ludwigsburg, Stutgarto, Tubingeno, Rottweil kaj Bad Dürrheim. Sude de Göttingen la vojo je proksimume 16 kiloetroj vojas paralele al la pli larĝaj aŭtovojoj A7 kaj poste A38, sed ne estas anstataŭata per ili, sed poste inter Würzburg kaj Tauberbischofsheim ĝi efektive estas anstataŭata per la aŭtovojoj A3 kaj A81. En la informkesta mapo dekstre la vojo inter Würzburg kaj Tauberbischofsheim estas markita blue, dum la "normala" federacia vojo estas markita ruĝe.


ponto super valo Aichtal en distrikto Esslingen