Giovanni Garzoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Johano Garzoni
(1419–1505)
De Rebus Saxoniae, verko publikigita en 1518
De Rebus Saxoniae, verko publikigita en 1518
Persona informo
Naskiĝo 1419
en Bolonjo, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 1505
en Bolonjo, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Profesio kuracistohistoriistoverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Ioannes Garzonius (1419–1505) estis Itala humanisto, kuracisto, filologo, historiisto, hagiografo, retorikisto kaj profesoro pri Medicino[1] de la Universitato de Bolonjo, filo de Bernardo Garzoni[2], universitata profesoro kaj kuracisto de la papo Nikolao la 5-a (1397-1455), pontifica arkiatro de Nikolao la 5-a kaj Kaliksto la 3-a (1378-1458).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis beletron kaj oratoriarton en Bolonjo, Florenco kaj Ferrara. Dum siaj studperiodoj, kie lia patro kaj Giovanni Lamola estis liaj profesoroj, li havis la eblon konatiĝi kun Leonardo Aretino (1369-1444). Kiam lia patro fariĝis privata kuracisto de la papo Nikolao la 5-a, inter 1447 kaj 1455, Johano Garzoni akompanis lin al Romo. La unuaj restantaj tekstoj far Barzoni datas el tiu periodo, inkludante 300 longfoliajn kodeksojn, ĉefe konsistantaj je la korektitaTractatus far Petrus Hispanus (1215-1277), krom kelkaj poemoj kaj aliaj malgrandaj laboroj. Tiutempe li ankaŭ faris kontakton kun la greka humanisto Teodoro Gaza (1410-1475).

En la Universitato de Ferrara li estis lernanto de Guarino da Verona (1374-1460), kun kiu li studis Juvenalon, kaj de Lorenzo Valla (1407-1457), kiu estis lia profesoro dum kvar jaroj. En 1455 li aktivis serve de la kardinalo Domenico Capranica (1400-1458), kun kiu li vojaĝis al Napolo. Jacopo Piccolomini-Ammannati (1422-1479), lia kolego kaj humanisto ankaŭ estis ilia akompananto antaŭ ol fariĝi kardinalo.

Ĉirkaŭe de 1458, li reiris al Bolonjo, kie li fariĝis publikan parolanton, provizante oratoriojn por oficialaj eventoj, laboro kiun li estonte plenumis en la universitato. Li ankaŭ trovis laboron kiel privata kuracisto pri retoriko, ricevinte studentojn el pluraj landoj kaj regionoj tiel kiel Hungario, Kroatio kaj Bohemio. Liaj plej famaj lernantoj estis la historiisto Leandro Alberti (1479-1552), kiu studis kun Garzoni ekde kiam li estis dek ĝis kiam li estis dekkvar-jaraĝa; kaj Ĝirolamo Savonarola (1452-1498), kiu estis lernanto de Garzoni inter 1476 kaj 1477, kiam tiu estis novico en Bolonjo.

Pli malfrue li fariĝis amiko de la humanistoj Antono Urceo (1446-1500) kaj Pomponio Leto (1428-1498). Li diplomiĝis pri Medicino en 1466 kaj restis kiel profesoro pri medicino en la Universitato de Bolonjo ĝis la lastaj jaroj de sia vivo.

Enskribiĝo de kelkaj studentoj de la Universitato de Bolonjo, kie Giovanni Garzoni studis.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]