Globasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Globasa
Globasa
konstruita lingvointernacia planlingvo
Skribo latina alfabeto
Kreinto Hector Ortega
Dato 26-a de julio 2019
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nenie
Lingvaj kodoj
Angla nomo Globasa
Franca nomo globasa
vdr

Globasa estas internacia planlingvo komencita de Hector Ortega. La lingvo estis publikigita la 26-an de julio 2019 post dujara eksperimenta kaj ellabora fazo. Ĝia strukturo aludas kreolajn lingvojn. La vortoj de Globasa devenas el multaj lingvoj de la tuta mondo. Ĝi sekvas tri maksimojn: Optimuma simpleco, optimuma ekvilibro de kontraŭaj lingvosciencaj parametroj, kaj internacieco.

Historio

La kreinto de Globasa, Hector Ortega, estas lingvisto, tradukisto kaj lingva instruisto. Kiel lingvoscienca studanto li interalie studis kreolajn lingvojn. Ĉirkau la jaro 2000 li konkludis, ke lingvo kun pli internacia vortoprovizo kaj pli simpla fonologio kaj gramatiko ol Esperanto estas kreebla. Antaŭ ol ekscii pri la internaciaj planlingvoj Pandunia en 2017 aŭ Neo Patwa cirkaŭ 2009 Ortega jam havis kelkajn ideojn pri la ecoj de la estonta lingvo. Sur tioj la nuna lingvo ankoraŭ bazas. Inter la ideoj estis ekzemple la elekto de internacia vortoj laŭ specifa metodo, la unu-litero-unu-sono-sistemo aŭ gramatikaj ecoj kiel manko de artikolo kaj pluralo.[1]

Ortega renkontis la lingvon Pandunia en Julio de 2017. Ĝi estas plej proksima al tio, kion li imagis. Sed laŭ li al la lingvo mankas la necesan morfologion por senambiguigi simplajn aŭ malsimplajn frazojn. Kelkajn semajnojn post renkonti ĝin Ortega decidis forlasi la projekton kaj komenci propran projekton. Du jarojn poste, je la 26-a de Julio 2019, li publikigis la lingvon. Tiam la kerno de la lingvo estis fiksita. En la sekva tempo Globasa trairis kaj ankoraŭ trairas plurajn fazojn, en kiuj ecoj de la lingvo estas precizigitaj. La diskuto pri la lingvo okazas ĉefe per Reddit kaj Discord. Vikio je la retpaĝo Miraheze komenciĝis je la 28-a de Novembro 2019.

Prononco

Alfabeto

Globasa uzas 25 literojn de la latina alfabeto. Ĝi enhavas kvin vokalojn kaj 20 konsonantojn. Ĉiu litero ĉiam faras la saman sonon kaj ne ekzistas duliteraĵoj. Neniu litero estas silenta.[2] El la latina alfabeto mankas nur la litero q. Pri usklo ankoraŭ ne ekzistas reguloj.

Fonemaro

Antaŭa Malantaŭa
Malvasta /i/
i
/u/
u
Mezvasta /e/
e
/o/
o
Vasta /a/
a
Labialoj Dentaloj Interdentaloj Alveolaroj Alv.-pal. Velaroj Labialvelaroj
Plozivaj /p/
p
/t/
t
/k/
k
/b/
b
/d/
d
/ɡ/
g
Frikativaj /f/
f
/s/
s
/ʃ/ /tʃ/
x c
/x/
h
/v/
v
/z/
z
/dʒ/
j
Nazalaj /m/
m
/n/
n
Alproksimantaj /l/
l
/ɾ/
r
/j/
y
/w/
w

Estas akceptata prononci la literon h kiel [h] kaj literon j kiel [ʒ].

La nomoj de la vokaloj estas: aya, eya, iya, oya, uya. La nomoj de la konsonantoj estas: ibe, ice, ide, ife ktp. Dum literumado oni povas mallongigi ties nomojn:

  • a, e, i, o, u
  • be, ce, de, fe, ge, he ktp.

Akcento

Ekzistas du reguloj pri la akcento. Se vorto finiĝas per konsonanto, la akcento estas sur la lasta vokalo.

  • problem (problemo): pro–blem
  • xugwan (kutimo): xu–gwan

Se vorto finiĝas per vokalo, la akcento estas sur la antaŭlasta vokalo.

  • doste (amiko): dos–te
  • piu (birdo): pi–u

Fonotakso

Silaboj konsistas el kapo, kerno kaj vosto. La strukturo estas (C)(C)V(C). Komenco povas foresti aŭ esti ĉiu el la 20 konsonantoj aŭ difinitaj kombinoj de konsonantoj. En la kombinoj la dua litero nur estas l, r, w aŭ y. Kerno povas esti unu el la kvin vokaloj. Vosto povas foresti aŭ esti ĉiu konsonanto. Ĉe la vortofino nur povas esti la jenaj konsonantoj: f, l, m, n, r, s, w, x aŭ y. Se la vosto estas w aŭ y, i kaj u ne povas esti kerno.

Sinsekvaj eksplodaj konsonantoj en vosto-kapo kombino (ekz. –kt–, –pt– ktp.) estas permesataj nur ĉe propraj nomoj aŭ kulture specifaj vortoj.

Vortoklasoj

Vortoj estas nek fleksiitaj laŭ nombrokazo. Nur tre malmultaj vortoj havas genron. Artikoloj ne ekzistas.

Substantivoj kaj Verboj

Substantivoj estas uzataj kiel verboj.

  • lala: kanto kaj kanti
  • oko: okulo kaj vidi

Ĉe verba uzo la pasintan tempon oni indikas per la partikulo le. La venontan tempon oni indikas per la partikulo xa. Ili staras komence de verba vortogrupo.

Adjektivoj kaj Adverboj

Adjektivoj kaj adverboj estas samformaj.

  • bono: bona, bone
  • velosi: rapida, rapide

Ili staras antaŭ la vorto, kiun ili modifas. Eblas uzi adjektivojn kiel verbojn.

Ekzemploj:

  • dayo kamera – (la) granda ĉambro
  • Kamera dayo. – (La) ĉambro estas granda.

Vortodeveno

Laŭ la tria maksimo vortoj devenas el multaj lingvoj de la tuta mondo. Por ne troigi la nomboron de devenlingvoj ili ĉefe devenas el la plej grandaj kaj plej influaj lingvoj kaj lingvaj familioj. Dum elekto de nova vorto ili estas grupigitaj. La angla, franca, germana, hispana kaj rusa estas traktataj kiel unu familio. Ankaŭ la indonezia kaj filipina estas traktataj kiel unu familio. La mandarina, korea, japana, vjetnama, hindia, telugua, svahila, persa kaj turka estas traktataj kiel unupoj familioj. En la plej simpla okazo samaj aŭ similaj vortoj, kiuj aperas en la plej multaj familioj, estas adaptitaj al la ortografio de Globasa kaj iĝas oficialaj vortoj.[3]

El frua analizo de mil radikaj vortoj montriĝis, ke la eŭropaj lingvoj estas plej influaj. Ĉe preskaŭ duono de la radikoj la angla estas unu el la devenlingvoj. Post la kvin antaŭ menciitaj eŭropaj lingvoj sekvas la turka kaj indonezia. Ambaŭ lingvoj estas menciitaj en la etimologio ĉe 29% de la radikoj.[4] Kelkaj homoj rimarkis similecon inter Pandunia kaj Globasa. Tio fontas el la fakto, ke ambaŭ lingvoj elektas la plej internacian vorton kaj ofte ekzistas nur unu elekteblo. Tial en multaj okazoj la sama vorto aperas en kaj Pandunia kaj Globasa.

Vortofarado

Eblas per multaj prefiksoj kaj sufiksoj krei vortojn kiel en Esperanto.

Ekzemploj:

  • roya (sonĝo) → burroya (inkubo, koŝmaro, premsonĝo)
  • xaher (urbo) → dayxaher (urbego)
  • drevo (arbo) → drevolar (arbaro)

Ekzemploj

  • Salom! = ’Saluton!’
  • Weda! = ’Ĝis!’
  • Xukra! = ’Dankon!’
  • Mi lubi yu. = ’Mi amas vin.’[5]

Referencoj

  1. What accounts for the similarities between Globasa and other auxlangs, such as Pandunia? (angle). globasa.net. Alirita 2021-01-17.
  2. Alphabet and Pronunciation (angle). globasa.net. Alirita 2021-01-17.
  3. Word selection methodology (angle). globasa.net. Alirita 2021-01-17.
  4. What are Globasa's Etymological Stats? (angle). globasa.net. Alirita 2021-01-17.
  5. Globasa Course: Lessons 1 - 10. Arkivita el la originalo je 2020-01-01. Alirita 2020-01-01.

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.