Niederhünigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grabe)
Niederhünigen
Blazono de Niederhünigen
Blazono de Niederhünigen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 52′ 39″ N 7° 38′ 11″ O / 46.87750 °N, 7.63639 °O / 46.87750; 7.63639 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 39″ N 7° 38′ 11″ O / 46.87750 °N, 7.63639 °O / 46.87750; 7.63639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 646
Areo 5,41 km²
Alteco 685 m super marnivelo
Poŝtkodo 3504
Komunumkodo 0617
Mapo de Niederhünigen
Mapo de Niederhünigen
Mapo de Niederhünigen
vdr


Niederhünigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 646 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Niederhünigen situas en la monteta regiono de la transirzono de la Svisa Mezlando al la Svisaj Antaŭalpoj proksimume 16 kilometrojn orientsudoriente de la federacia urbo Berno. La norda komunumlimo kondukas laŭlonge de la rivero Chise. Tra la komunumo fluas la rojo de Hünigen, kiu fontas en Oberhünigen kaj alfluas en nordokcidento de la komunumo al Chise. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Niederhünigen kaj Geissrütti (sur alteco de 701 m s.m.), kaj la setlejoj Holdermatt (sur alteco de 658 m s.m. ĉe la limo al Konolfingen, ĉe la alfluejo de Hünigerbach al Chise, kie ankaŭ situas la burgloko Alt Hünigen), Neuhus (sur alteco de 675 m s.m. inter Holdermatt kaj Niederhünigen ĉe la bordo de la rojo), Hubel (inter Niederhünigen kaj Geissrütti), Grabe (rekte norde de Geissrütti), kaj Holz (sur alteco de 884 m s.m. supre en la valo de la rojo de Hünigen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,41 km², de kiuj 42,1% estas kovritaj de arbaro, 51,2% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niederhünigen limas en nordo al Mirchel, en oriento al Oberhünigen, en sudo al Linden, en sudokcidento al Freimettigen, kaj en nordokcidento al Konolfingen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la norda komunumlimo kondukas la kantona vojo n-ro 228, la tiel nomita Emme-Valo-Vojo. La komunumo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi atingeblas nur per flankaj vojoj de Konolfingen kaj ĝi ankaŭ ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niederhünigen datiĝas el la jaro 1148 kiel Huningen inferior. Dum mezepoko la vilaĝoj Niederhünigen kaj Freimettigen, la muelilo Staldenmühle kaj la bieno Dessikofen formis la feŭdan senjorujon Hünigen interne de la kampartribunalo Konolfingen. Posedantoj estis la senjoroj Senn de Münsigen, vasaloj de la Grafoj de Kiburgo, poste civitanoj de Berno. De 1588 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la senjoreco apartenis al la nobela berna familio von May. Post la fino de la Helveta Respubliko Niederhünigen estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]