Saltu al enhavo

Haŭmeo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haŭmeo 🝻
planedoido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Haŭmeo kaj ĝiaj du lunoj
Haŭmeo kaj ĝiaj du lunoj
Haŭmeo kaj ĝiaj du lunoj
nanplanedokubevano • gravite ligita sistemo • asteroido
Aliaj nomoj 2003 EL61 vd
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Haumea vd
Malkovro
Malkovrinto Pablo Santos-Sanz
José Luis Ortiz Moreno
Michael E. Brown vd
Dato de malkovro 25-a de julio 2005 vd
Loko de malkovro Sierra Nevada Observatory vd
Orbitaj ecoj
Asteroida familio transneptuna objekto vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
6 423,945 Gm (42,941 AU) vd
5 140,817 Gm (34,364 AU) vd
7 707,073 Gm (51,519 AU) vd
Discentreco 0,1997414604 vd
Meza anomaliangulo 219,188° vd
Klinangulo 28,211° vd
Periodo 281,3991677 jaroj vd
Longitudo de
suprenira nodo
122,086° vd
Argum. de periapsido 240,075° vd
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 3,9154 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,78 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 0,23 vd
vdr
Kio estas nanaj planedoj? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

HaŭmeoHaumeo (simbolo: 🝻),[1] formale (136108) Haumea, estas planedoido ("nana planedo", nome kubevano) en la Kujper-zono, kun maso triona al tiu de Plutono. Ĝi estis trovita en 2004 de teamo estrita de Mike Brown de la Kalifornia Instituto de Teknologio ĉe la Observejo Palomar en Usono, kaj en 2005 de teamo estrita de J. L. Ortiz ĉe la Observejo Sierra Nevada en Hispanujo, kvankam iuj dubas pri la dua trov-pretendo. La 17-an de septembro, 2008, la Internacia Astronomia Unio (IAU) nomis ĝin kiel ĝi estu nanplanedon, pro Haŭmeo (havajlingve Haumea), la havaja diino de infanonasko.

Pro sia ekstrema angullongiĝo ĝi unikas inter la preterneptunaj objektoj (PNO-j). Kvankam oni ankoraŭ ne rekte observis ĝian formon, kalkuloj bazitaj sur ĝia lumkurbo sugestas ke ĝi estas elipsoido, kun ĝia pli granda akso duope pli longa ol la malpli granda. Tamen, oni kredas ke ĝia gravito sufiĉas, por ke ĝi ekripozis en prembalanco, kaj do konformas al la difino de planedoido ("nana planedo"). Oni pensas, ke la angullongiĝo, kune kun nekutime rapida rotacio, granda denso, kaj granda reflektopovo (pro surfaco de kristaleca akvo-glacio) rezultiĝas de grandega kolizio, kiu lasis Haŭmeon kiel la plej grandan membron de koliziitaro, kiu inkluzivas kelkajn grandajn PNO-jn kaj ĝiajn du prisciatajn lunojn.

Ĝin orbitas du lunoj, Hiiako kaj Namako.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. JPL/NASA (2015-04-22) What is a Dwarf Planet?. Alirita 2022-01-19 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]