Hegemono (luno)
Aspekto
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hegemono. |
| Hegemono | |
| Natura satelito de Jupitero (XXXIX) | |
| satelito de Jupitero | |
|---|---|
| Oficiala nomo | Jupitero XXXIX [1], |
| Aliaj nomoj | S/2003 J 8 |
| Nomita laŭ | Hegemone vd |
| Malkovro | |
| Malkovrinto | Scott S. Sheppard[1] kaj lia teamo |
| Dato de malkovro | 8-a de februaro 2003[1] |
| Loko de malkovro | Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 23 702 531 km[2] |
| Discentreco | 0,4077 |
| Klinangulo | 152,506° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 745,50 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 3 km (averaĝe) |
| Maso - Denso |
3,7 × 1013 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Albedo Geometria albedo |
~0,04[2] (hipoteze) 0,04 vd |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 22,8[2] |
Hegemono estas neregula satelito de Jupitero. Ĝi havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝin malkovris la teamo de Scott S. Sheppard, observinte fotojn de la 8-a de februaro al la 5-a de marto 2003. Ili anoncis ĝian malkovron[3] la 6-an de marto. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2003 J 8
Nomo
[redakti | redakti fonton]La 30-an de marto 2005, IAU aprobis[4] ke ĝi ricevu la nomon Hegemono, (greke; Ηγεμόνη: Hegemone)[5]. Hegemono estis unu el la praaj Gracioj de la helena mitologio.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Hegemono estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, klinecojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro kaj discentrecojn inter 0,25 kaj 0,43.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La pazifaa grupo estas videbla en centro-malalto.
- Diagramo montranta la orbitajn inklinaciojn de la lunoj de la pazifaa grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- 1 2 3 4 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters en ĉi-tiu listo, Egemono estas notata sub "S/2003 J 8"(angle)
- ↑ IAUC 8088: S/2003 J 8; 2003bn; 2003bg; IGR J19140+098 (angle)
- ↑ IAUC 8502: V5115 Sgr = N Sgr 2005; 2005ay; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi ricevis la nomon de Hegemone, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (kio ne eblas en Esperanto)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole Hegemono, el "Księżyce planet Układu Słonecznego" Arkivigite je 2009-05-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Hegemono (angla versio) Arkivigite je 2010-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")
| ||||||||||||||||||
