Insuletaj evolulandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Insuletaj evolulandojangle small island developing states (SIDS) signas sociekonomikan ŝtatan statuson difinitan per la Unuiĝintaj Nacioj, kiun havas tutmonde 51 malgrandaj insulaj ŝtatoj kaj malmontaj marbordaj ŝtatoj en Afriko, Karibio kaj Oceanio, kiuj dividas kompareblan sociekonomikan evolulandan situacion kaj estas minacataj per similaj klimatoŝanĝaj danĝeroj.[1] Ili sume havas loĝantaron de proksimume 43 milionoj da homoj. Iuj el tiuj landoj en 1990 fondis la Aliancon de Insuletaj Ŝtatoj (angle Alliance of Small Island States, AOSIS).

Komune kun la malplej evoluigitaj landoj (angle least developed countries, LDC) kaj la malmaraj evolulandoj (angle landlocked developing countries, LLDC), la insuletaj evolulandoj ekde la jaro 2001 estas reprezentataj per alta reprezentanto de la oficejo OHRLLS ("Office of the High Representative for Least Developed Countries, Landlocked Developing Countries and Small Island Developing States", oficejo de la alta reprezentanto por malplej evoluigitaj landoj, malmaraj evolulandoj kaj insuletaj evolulandoj). Sekve de rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj tiu oficejo instaliĝis ĉe la sidejo de la internacia organizaĵo en Novjorko, por helpi en la kunordigo de diversaj projektoj kaj programoj subtenaj al tiuj landaroj.

Internacia politika temaro, en kiu la landaroj aparte atentatas, estas la internacia politiko cele al limigo de la tutmonda varmiĝo. Jam en la kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle mallongigita UNFCCC) fiksiĝis la decido ke la membroŝtatoj en financado kaj teknologia transdono aparte konsideru la bezonojn de la malplej evoluigitaj landoj, kaj tion realigas apartaj programoj kaj specifa financiga fondaĵo.[2]

Aktualaj insuletaj evolulandoj[redakti | redakti fonton]

Afriko Oceanio Karibio
 Gvineo-Bisaŭo*  Gvamo  Bahamoj
 Kaboverdo*  Kiribato*  Barbado
 Komoroj*  Marŝala Insularo  Britaj Virgulininsuloj
 Maŭricio  Federacio de Mikronezio  Dominiko
 Santomeo kaj Principeo*  Nauro  Dominika Respubliko
 Sejŝeloj  Nov-Kaledonio  Grenado
Azio  Niuo  Haitio*
 Maldivoj*  Nord-Marianoj  Jamajko
 Orienta Timoro*  Palaŭo  Usonaj Virgulininsuloj
 Singapuro  Papuo-Nov-Gvineo  Kubo
Centra kaj Suda Ameriko  Salomonoj*  Moncerato
 Belizo  Samoo*  Nederlandaj Antiloj
 Gujano  Tongo  Porto-Riko
 Surinamo  Tuvalo*  Sankta-Kito kaj Neviso
Oceanio  Vanuatuo*  Sankta Lucio
 Usona Samoo Karibio  Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
 Kukinsuloj  Angvilo  Trinidado kaj Tobago
 Fiĝio  Antigvo kaj Barbudo ankaŭ en la grupo de malplej evoluigitaj landoj [3]
 Franca Polinezio Arubo Arubo

Notoj[redakti | redakti fonton]