Internacia Junulara Festivalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
IJF
Simbolo
Nomo Internacia Junulara Festivalo
Regiono Italio
Periodo Pasko
Organizanto Itala Esperantista Junularo
Ekzistas ekde 1977
Celgrupo Junularo
Informa retpaĝo http://iej.esperanto.it/ijf
vdr
historia glumarko varbanta pri la IJF

La Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj.

Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.

La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn; la plej granda (kun 325 partoprenantoj) estis la 24-a IJF, okazinta en 2000 en Cavallino.

Pasintaj festivaloj

La dua IJF en Lido di Jesolo: Michela Lipari laŭdas Bruĉjon Casini. Aŭskultas la aliaj tiamaj TEJO-komitatanoj: Csaba Lendvay, Floreal Gabalda, Gert van Tongerloo kaj Thomas Bormann
la tiutempa TEJO-aktivulo Thomas Pusch diskutas en la IJF 1992 en La Salle, Aosta Valo
N-ro Jaro Urbo Provinco Regiono Partoprenintoj Notoj
37 2013 Ostuni BR Brindizio Apulio Oficiala retejo
36 2012 Cervia RA Raveno Emilio-Romanjo Oficiala retejo
35 2011 Col di Nava IM Imperio Ligurio Oficiala retejo
34 2010 Ronĉenjo TN Trento Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 69
33 2009 Giulianova TE Teramo Abruco 92 aliĝintoj Nuligita pro tertremo
32 2008 Senigallia AN Ankono Markio 130
31 2007 Lignano Sabbiadoro UD Udine Friulo-Venecio Julia 124
30 2006 Torricella di Magione PG Peruĝo Umbrio 51
29 2005 Jesolo VE Venecio Veneto 94
28 2004 Abetone PT Pistojo Toskanio 68
27 2003 Savono SV Savono Ligurio 124
26 2002 Fenestrelle TO Torino Piemonto 155
25 2001 Bolsena VT Viterbo Latio 165
24 2000 Cavallino-Treporti (apud Venecio) VE Venecio Veneto 325
23 1999 Bellaria (apud Rimini) RN Rimini Emilio-Romanjo 150
22 1998 Lignano Sabbiadoro UD Udine Friulo-Venecio Julia 205
21 1997 Col di Nava IM Imperio Ligurio 90
20 1996 Sant'Orsola Terme TN Trento Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 170
19 1995 Marina di Massa MS Massa kaj Carrara Toskanio 201
18 1994 Fenestrelle TO Torino Piemonto 180
17 1993 Vasto CH Chieti Abruco 148
16 1992 La Salle – frazione Pont AO Aosta Valo AO Aosta Valo 144
15 1991 Pinarella di Cervia RA Raveno Emilio-Romanjo 126
14 1990 Breguzzo TN Trento Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 130
13 1989 Savono SV Savono Ligurio 100
12 1988 Castiglione dei Pepoli BO Bolonjo Emilio-Romanjo 103
11 1987 Venaria Reale TO Torino Piemonto 167
10 1986 Castelfranco Veneto TV Trevizo Veneto 166
9 1985 Venaria Reale TO Torino Piemonto 153
8 1984 San Giuliano Mare (Rimini) RN Rimini Emilio-Romanjo 100
7 1983 Domaso CO Como Lombardio 100
6 1982 Triesto TS Triesto Friulo-Venecio Julia 100
5 1981 Porretta Terme BO Bolonjo Emilio-Romanjo 120
4 1980 Gorico GO Gorico Friulo-Venecio Julia 110
3 1979 Marina di Massa MS Massa kaj Carrara Toskanio 73
2 1978 Jesolo Lido VE Venecio Veneto 76
1 1977 Levico Terme TN Trento Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo 51

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke La retpaĝaro de IJF (Esperante, itale)