Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas faka asocio de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj de Esperanto fondita en 1949. Ĝi estas ne-registara organizaĵo (NRO). Ĝi ligiĝas al Universala Esperanto Asocio UEA.

Celoj kaj taskoj

  • Celoj:
    • Edukado al estimo de la homo kaj al respekto al la vivo kaj al la naturo.
    • Progresigo de la interkompreniĝo inter la popoloj.
  • Taskoj:
    • enkonduko de Esperanto en ĉiuspecajn lernejojn,
    • celtrafa instruado de Esperanto en ĉiuj medioj kaj ĉiuj niveloj,
    • esplorado kaj solvado de pedagogiaj problemoj en la lingvo-instruado,
    • eldonado de modernaj lerniloj, fakaj revuoj, libroj kaj informfolioj,
    • organizado de internaciaj aranĝoj (ILEI-konferenco, seminarioj ks),
    • prizorgo de internaciajn ekzamenojn pri kapablo en apliko kaj instruado de Esperanto,
    • kontaktoj kun registaraj kaj edukaj instancoj kaj kun aliaj organizaĵoj kies celoj estas konformaj al tiuj de la Ligo,
    • aranĝado kaj utiligado de retpaĝoj kaj diskutlistoj.

Agadoj

Revuoj de ILEI

Kovrilpaĝo de Ni ludas por... lerni, 1-a eld. 1995 (lernolibroj por 3-jaruloj

Projektoj

Eldonado de pedagogiaj verkoj

Eldoni pedagogiajn verkojn apartenas ankaŭ al la celoj kaj taskoj de ILEI. En 2020 aperis la kvara eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto, komplete reviziita kaj kompletigita eldono aktualigita. La grandan redaktan laboron faris D-ino Katalin Kovats, kiu gvidis teamon de aŭtoroj kaj skipon de provlegantoj.

Konferencoj -> Kongresoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ILEI-Kongreso.

ILEI konferencas ĉiujare en alia lando kun varia faka, kultura kaj turisma programo inkluzive de:

Strukturo

Sekcioj

La 1-an de januaro 2019 ILEI havas 41 sekciojn, 13 reprezentantojn kaj 16 kontaktpersonojn. Laŭ tio ILEI havas piedon en 70 landoj.

Partneroj

Estraro

Letero de Edward Symoens.

La Estraro de ILEI gvidas la Ligon. Ĝi estas elektata de la supera instanco, la Komitato.

Estraro por la deĵorperiodo 2018-2021

La 24-an de julio 2018 okazis elektoj por nova ILEI-estraro dum la komitatkunsido en Madrido okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.[1].

Elektiĝis

Plie elektiĝis en la estraro

Listo de prezidantoj

Prezidantoj de ILEI estis ekde 1972[2]:

Historio

ILEI estas fondita la 12-an de aŭgusto 1949 en Bournemouth, Britio. Antaŭ la dua mondmilito ekzistis Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE), fondita en 1924.

La unua estraro en 1949 konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj P. Korte (Nederlando, konsilanto)[3].

Poste ILEI havis plian prezidantinon: Jeanne Dedieu (Francio) en 1956..[4]

ILEI sepdekjara

La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI estis fondita en la jaro 1949. En 2019 okazas jubileo, ĉar la Ligo fariĝas 70-jara.

La unua evento en tiu jaro estos laborkunveno de la ILEI-estraro en Les Brenets, Svislando, ĉe la prezidanto Mireille Grosjean, de la 23-a ĝis la 27-a de januaro 2019. Gravas, ke tia kunveno okazas tuj post la elektiĝo de novaj estraranoj, kio okazis en Madrido en julio 2018 okaze de la 51-a ILEI-Kongreso 2018.

La enhavo de la revuo de ILEI Internacia Pedagogia Revuo IPR prezentis diversajn artikolojn pri la historio de la Ligo.

Okaze de la 52-a ILEI-Kongreso 2019 en Ĉaĉak, Serbio, okazis ludvespero kun diversaj kvizoj pri la historio de la Ligo. Tiuj kvizoj aperis poste en IPR.

53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

Por la jaro 2020 la plano estis havi kongreson en Kebekurbo, Kanado. Tamen la kronvirusa pandemio de 2019-2020 malebligis tion. Pro tio la estraro de ILEI decidis starigi virtualan eventon. La evento havu la numeron 53 kaj la nomo estu Konferenco. La mallongigo estas VEKI laŭ la ideo de Stefan MacGill. Vidu prian artikolon: 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI

Notoj

Referencoj

  1. Laŭ la dissendolisto [ilei-sekciestroj+reprezentantoj] Pri la ILEI-Kongreso en Madrido, sendita la 25-an de julio 2018 esperante
  2. 2019-08-15, Mireille Grosjean, “Enkonduka prelego por la ILEI-Kongreso Ĉaĉak 2019” en Internacia Pedagogia Revuo 19/3, p. 5–14
  3. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
  4. laŭ Humphrey Tonkin, Poznano, Pollando 8-an de februaro 2014

Eksteraj ligiloj

Nomoj en aliaj lingvoj

  • angle: International League of Esperanto Teachers/Instructors
  • france: Ligue internationale des enseignants espérantistes/d'espéranto
  • germane: Internationaler Verband der Esperanto-Lehrer
  • hispane: Liga Internacional de Profesores Esperantistas
  • itale: Lega Internazionale degli Insegnanti di Esperanto
  • katalune: Lliga Internacional de Professors Esperantistes
  • latine: Associatio Esperanticum docentium internationalis
  • pole: Międzynarodowa Liga Nauczycieli Esperantystów
  • portugale: Liga internacional de professores e professoras de Esperanto
  • ruse: Международная лига преподавателей эсперанто
  • koree: 국제 에스페란토 교육자 연맹
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.