Jaro de la Esperanta Kulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Jaro de la Esperanta Kulturo estas la nomo donita al la periodo inter novembro 2017 kaj decembro 2018 post deklaro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La periodo heredas la agadojn de 2017 kiel la Zamenhofjaro, pro la tiujara centjariĝo de la forpaso de L. L. Zamenhof, kaj paralelas al la deklaro de Eŭropa Unio por 2018 kiel Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo[1].

Origino[redakti | redakti fonton]

La ideo pri temjaro ligita al kulturo naskiĝis en aprilo 2017 de la estraro de UEA 2016-2019 kune kun la tiama Ĝenerala Direktoro Veronika Poór dum estrarkunsido en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kiam estis pridiskutita strategia graveco de temjaroj por UEA kaj ties landaj asocioj, elektiĝinte la temo Esperanto-kulturo por 2018, por kontinuo de la agadoj ĉirkaŭ la Zamenhofjaro (2017) kaj paraleleco al la deklaro de Eŭropa Unio por 2018 kiel Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo. En julio 2017 dum la 102-a Universala Kongreso en Seulo la ideo estis prezentita kaj oficialigita en la Komitata Forumo pri Komunumo. En oktobro 2017 la temo “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?” estis anoncita por la 103-a Universala Kongreso en Lisbono. Kaj finfine en novembro 2017 la Malferma Tago de UEA markis la institucian transiron de la Zamenhofjaro al la Jaro de la Esperanta Kulturo per specifa traktado de la temo kulturo.

Malferma Tago pri Kulturo[redakti | redakti fonton]

La Malferma Tago (MT) de la Centra Oficejo de UEA okazas dufoje jare, sabate, kutime aprile kaj novembre. La MT de la 25-a de novembro 2017 markis institucie la transiron de la Zamenhofjaro (2017) al la Jaro de la Esperanta Kulturo (2018). Estis invititaj al tiu tago aktivistoj, gravuloj kaj intelektuloj ligitaj al la temo “Esperanta Kulturo”, kiel Spomenka Štimec kaj Roman Dobrzyński. Ĉefrolis dum tiu tago la 45-minuta prelego de Štimec (disponigita en la jutuba kanalo de UEA, UEAViva), dum kiu la verkistino prezentis la Jaron de la Esperanta Kulturo lige kun la Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo kaj la vivo kaj verko de la slava esperanta verkisto Vasilij Eroŝenko.

La kongresa temo de 2018[redakti | redakti fonton]

La elekto de la kongresa temo por la 103-a UK spegulis la celon de la Jaro de la Esperanta Kultura. La oficiala finprezento de tiu temo al la publiko okazis per Gazetara Komuniko de UEA[2], unu monato antaŭ la oficiala prezento de la Jaro mem dum la novembra MT de 2018. La kongrestema komuniko reliefigis la rilaton inter Esperanto, la esperanta kulturo kaj la plej pozitivaj ebloj por la homara evoluo en la tutmondismo, fenomeno, kiu oni povas diri firmiĝis post la transoceanaj esploroj ĉeffaritaj de la iberaj navigantoj. Reĝisoris Javier Alcalde.

Kultura kaj arta programoj de la 103-a UK[redakti | redakti fonton]

La Jaro de la Esperanta Kulturo trovis sian kulminon ĉe la kultura kaj arta programoj de la 103-a UK, sub respondeco de la tiama UEA-estrarano pri Kulturo, Maria Rosaria Spanò, kio inkluzivis zorgojn, agadojn kaj laborojn monatojn antaŭ la UK kaj dum la UK mem kaj konsistis je altvaloraj programeroj. Pri tio aperis informoj en komunikkanaloj de UEA kaj en ties oficiala organo, la revuo Esperanto, fine ĉefe en la septembra postkongresa numero[3].

Aŭtoraj duonhoroj[redakti | redakti fonton]

La tradicia programero Aŭtoraj duonhoroj okazis en Lisbono ĉe la Libroservo entute dudek fojojn kaj inkluzivis prezentojn de Miguel Fernández (dufoje), Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Štimec, Suso Moinhos, Christer Kiselman, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, Amri Wandel, István Ertl, Maritza Gutiérrez, Anna Löwenstein, Yu Jianchao, Hju Rid, Heidi Goes, Tatjana Auderskaja, Abel Montagut, João José Santos, Javier Alcalde kaj José Maria Salguero, Humphrey Tonkin kaj Carlo Minnaja.

Libroj de la jaro[redakti | redakti fonton]

La programero “Libroj de la jaro” trarigardis la serion de lastatempaj verkoj eldonitaj dum la interkongresa jaro, prezentitaj de verkistoj kaj eldonistoj. Partoprenis Universala Esperanto-Asocio, Kroata Esperanto-Unuiĝo, Eldonejo Impeto, Eldonejo Espero, Itala Esperanto-Federacio, Sennacieca Asocio Tutmonda, Monda Asembleo Socia, Eldonejo La Karavelo kaj Hispana Esperanto-Federacio. Krome, estis prezentitaj respektive de Amri Wandel la [[Internacia Kongresa Universitato |IKU]]-libro 2018 kaj de Anna Löwenstein La teorio Nakamura, publikigita kelkajn tagojn antaŭ la komenco de la kongreso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]