Jean Malaurie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jean Malaurie
Jean Malaurie par Claude Truong-Ngoc mai 2013.jpg
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1922 (1922-12-22) (96-jara)
en Majenco
Lingvoj franca lingvo [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Alma mater Lycée Henri-IV [#]
Profesio
Profesio fizikisto • antropologo • Q59294814geografoverkisto [#]
Honorigoj Komandoro de la Nacia Ordeno de Merito • Komandoro de la Artoj kaj la Leteroj • Granda Oficiro de la Honora Legio • commander of the Order of the Dannebrog • Nersornaat • Patron’s Medal • Mungo Park Medal [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Jean Malaurie en 2013

Jean MALAURIE (naskiĝis en 1922 en Majenco, Germanio) estas franca etnologo, fakulo pri inuitoj, geografo, verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post du etnografiaj misioj en la dezerto de Ahaggar (Hoggar, Alĝerio), Jean Malaurie partoprenis en geologia misio en Grenlando en 1950.

Geomorfologo en la Granda Nordo de Grenlando, kie li kreis mapon je 1 :100 000 pri 300 kilomètres de la Tero de Inglefield kaj norde de la Glaĉero de Humboldt, li malkovris nekonatajn fjordojn kaj marbordojn. Li ricevis permeson atribui al ili francajn nomojn, tiel pri la Fjordo de Parizo, aŭ pri siaj inuitaj kompanoj .

Li estis la unua eŭropano kiu atingis, kun la inuito Kutsikitsoq, la magnetan nordan poluson, je 78° 29’N 68° 54’W, per du hundtiritaj sledoj. Laŭ peto de la sovetia registaro, li gvidis la unuan internacian ekspedicion en siberia Ĉukotka en 1990. Li estis ankaŭ la unua okcidentano malkovrinta en 1990 la "Aleon de la Balenoj", nord-orienta siberia monumento nekonata ĝis kiam la sovetia arkeologo Arutiunov malkovris ĝin en 1977.

Jean Malaurie fondis kaj gvidis ekde 1992 la polusan ŝtatan Akademion en Sankt-Peterburgo, t.e. lernejo de siberiaj kadroj kun sescent internaj lernantoj, kvin fakultatoj, kvardek-kvin etnoj; la franca lingvo estas tie la unua fremda lingvo, deviga.

Dum siaj 31 misioj, de Grenlando ĝis Siberio, Malaurie fondis metodon "de la ŝtono ĝis la homo", memoriganta ke la arktaj popoloj estas kompreneblaj en ilia historio, ritaro, sociologio nur kadre de fizika ĉirkaŭmedio. Homoj de la naturo, ili estas ligitaj al la naturo.

Jean Malaurie estas firma defendanto de la rajtoj de la arktaj minoritatoj, kiujn minacas la industria kaj nafta ekspluatado en Granda Nordo. Li estis konsultanto de kvar ĉefurboj : Vaŝingtono, Otavo, Kopenhago, Moskvo. En 2007, li estis nomumita Bonvola Ambasadoro por la arktaj regionoj ĉe Unesko kie li estis invitita por prepari por la jaro 2009 projekton de traktato ekologia kaj de defendo de la popoloj por Arkto. Ekde 2007, li fariĝis Honorprezidanto de Uummannaq Polar Institute, institucio kiu celas konservadon de la loka grenlanda kulturo kaj disvolvadon de edukprogramoj por la junaj inuitoj.

Li fondis kaj gvidas la librokolekton “Terre Humaine“ (Homa Tero) kies unua titolo estis "Tristes Tropiques" (Tristaj Tropikoj) de Claude Lévi-Strauss en 1955. Verkisto, li publikigis precipe "Les Derniers Rois de Thulé" (La lastaj reĝoj de Tuleo, 1955), tradukita en 23 lingvojn. Krom dek librojn, li publikigis kvarcent kvindek sciencajn artikolojn, kiuj estis arigitaj en kvar volumoj.

Avangarda figuro de la franca polusa esplorado laŭ la modelo de Jean-Baptiste Charcot, komandanto de la ŝipo Pourquoi-Pas ? (Kial ne ?), li prepariĝas por vivi siajn lastajn vivjarojn en la Nordo, en Uummannaq, ĉe la nord-okcidenta marbordo, kie muzeo Jean Malaurie estas kreita en torfodomo restariganta lian vintran restadejon.

Komandoro de la Honora Legio, Granda Ormedalo de la urbo de Sankt-Peterburgo, li ricevis la Ormedalon de la Reĝa Geografia Societo de Londono, kiun atribuas la reĝino. Li havas la Urs-medalon, t.e. la plej alta ordeno de la Grenlanda registaro, kaj multajn aliajn fremdajn ordenojn.

Travivaĵoj[redakti | redakti fonton]

En postparolo al sia grandformata abunde ilustrita libro "Ultima Thulé" (Plej fora Tuleo, pp 380-392, 34x24 cm), Jean Malaurie raportis pri gravaj okazintaĵoj, kiujn li travivis ekde la 15a de junio 1951, kiam kun du inuitoj, tra la bankizo, survoje al la Golfeto de la Polusa Stelo, li konstatis ke aviadiloj de la usona Aerarmeo surteriĝis je ritmo de unu ĉiun duonan horon. Tie, la usona registaro trude ekinstalis gigantan sekretan militbazon, unue por 4000 homoj, pli poste por 10 000, kun haveno. Alvenis poste 63 ŝipoj al kiuj glacirompilo malfermis vojon.

Jean Malaurie ĉeestis la 9an de julio la elŝipiĝon de marinfanteriaj soldatoj, kun bajoneto ĉe la fusilo, kvazaŭ jam troviĝus surloke danĝeraj malamikoj. Tie vivis tiam nur 302 pacemaj kaj sendanĝeraj inuitoj...

La usona registaro de Harry Truman alprenis tiun decidon post kiam fiaskis provo forpuŝi, en Koreio, kun helpo de kelkaj okcidentaj nacioj inter kiuj Francio, la nord-koreajn komunistajn trupojn transe de la 35a paralelo. Sed, post interveno de Ĉinio, la fronto-linio stabiliĝis je la 38a paralelo. Kiam Stalin sciigis al Mao Zedong sian pretecon engaĝiĝi en la konflikton, Mao Zedong rifuzis kaj tiel evitis plian grandskalan militon. Sed la timo estis granda flanke de la usona registaro.

Tiu Aerbazo Thule havis sekretan nomon (kodo : "Blue Jay"). Jean Malaurie parolis pri tiu afero kun la juna dana administranto Torben Krogh kaj insistis por ke li tuj kunvenigu la Parlamenton (la Fangeraad de Tuleo, kiun fondis Knud Rasmussen) por ke ĝi sendu skriban proteston kontraŭ tiel minacan entrudiĝon. Krogh rifuzis. Protesto kaj rifuzo de la Parlamento estus haviginta al la ĉefministro de Grenlando, tiam ricevinta aŭtonomecon, pli grandan aŭtoritatecon kaj forton por plendi kontraŭ la sekreta aktivado de tiu fremda militbazo. La dana administranto rifuzis pro la simpla kialo ke li ricevis de la dana registaro la imperativan ordonon nenion fari por malhelpi la agadon de Nato. Tiun konfeson Malaurie ricevis nur dudek jarojn poste. La dana registaro cedis antaŭ fortegaj premoj de Nato en kiu ĉefrolas Usono.

El tiu okupacio rezultis socia ĥaoso, konsiderinda poluado, alkoholismo, kresko de la procento de memmortigoj, malapero de tradicioj, kutimoj kaj vivmaniero harmonia kun la naturo, kiuj ĝis tiam ebligis al la inuitoj vivi sane kaj feliĉe sub ekstrema kaj senkompata klimato.

"La 15a de junio 1951 estis esenca dato de mia vivo. Mi komprenis ke oni ne povas esti sciencisto flanke de popolo sen esti ĝia advokato en la ege pereigaj tempoj. Tio estas la kialo pro kiu mi verkis "Les derniers Rois de Thulé" (La lastaj Reĝoj de Tuleo) aperinta en 1955." (p. 383).

Konfirmiĝis poste tio kion li skribis aliloke en la sama paĝo : "Sed la popoloj havas certan senkulpecon, kaj ili volonte kredas tion, kion diras ilia registaro." Efektive, la dana registaro provis kredigi ke laŭ interkonsento kun Nato, ĝi akceptis kreon de militbazo en Tuleo, kiel defendo-bazo. Rezolucio de la dana Parlamento, en 1968, sciigis ke "En Tuleo, neniu nuklea armilo ekzistas aŭ estas stokita. La Grenlanda spaco estas zono kie ĉiu nuklea armilo estas neakceptata."

Jean Malaurie, kiu povis observi tra la jaroj la konstruadon kaj disvolviĝon de la bazo, tre bone komprenis ke ĝi ne estis defenda, sed ofensiva.

La 21an de januaro 1968, dum plena polusa nokto, bombaviadilo B52G kraŝis ĵe ĉirkaŭ 8-12 km de Tuleo post incendio kiun la aviadilanaro ne sukcesis estingi. 8 skipanoj sukcesis elĵetiĝi el la flugfortreso kaj elsaviĝi per paraŝuto. La aviadilo falis je 900 km/h kaj komplete frakasiĝis. Brulis la 132 000 litroj da keroseno; la fajro eksplodigis la konvenciajn eksplodaĵojn de tri el kvar termonukleaj bomboj, kiujn transportis la aviadilo, tiel ke disjetiĝis ties ŝarĝo de plutonio, uranio, americio kaj tritio sur areo de 15-20 km2. Pro la varmo, la bankizo fandiĝis sur areo 305-metrojn-larĝa kaj 610-metrojn-longa. La kvara bombo malaperis funde de la oceano. Vasta areo esti infektita ĝis la inuita vilaĝo Moriussaq, je 30 km norde de la kraŝloko. Eskimo el Moriussaq, sen scio pri la danĝero de disradiado, estis la unua kiu helpis usonan piloton. Jean Malaurie intervjuis lin kaj surbendigis liajn parolojn.

En aprilo 1969, Malaurie gvidis skipon de francaj kinistoj venintaj por filmi kaj registri vidpunktojn de eskimoj skandale dungitaj por laboroj de malinfektado kaj purigo de la bankizo. La projekciado de la filmo estis malpermesita ĉe la televidoj de Danio kaj Grenlando. Malgraŭ kolosa laboro de 700 fakuloj en malbonegaj klimatkondiĉoj (ventoj blovantaj ĝis 137 km/h, temperaturoj de - 33° C, eĉ ĝis - 57° C, konsiderinda parto el la disĵetitaj pecoj miksiĝis kun la neĝo, la glacio kaj la akvo kaj tiel infektis vivestaĵojn inter kiuj balenoj, fokoj, morsoj.

En 1969, Jean Malaurie sendis al la Nuklea Centro de Saclay, en Francio, ĉiaspecajn specimenojn de eltiraĵoj el la marsurfaco kaj sub-maro. La oficiala respondo anoncis neekziston de infektado. Malaurie rimarkigas en sia libro ke, pli poste, en 1986, kiam okazis la katastrofo de Ĉernobilo, la francaj aŭtoritatoj asertis kun tute sama aplombo, ke transiro de la francaj landlimoj estos neebla al la infektitaj nuboj... kaj tio tamen okazis. Malaurie esprimas seriozan dubon (p. 384) pri la fakto ke usonaj submaresploriloj trovis la kvaran termonuklean bombon en 1979 : "pruvo pri tio neniam estis oficiale donita".

Dudek jarojn post la katastrofo, grupo el kvincent danaj laboristoj, kiuj partoprenis en la seninfekta puriga laboro atentigis pri gravaj sanproblemoj kiuj trafis ilin : kanceroj, sterileco, gravaj fiziologiaj perturboj, ktp. Ili ne ricevis taŭgajn vestaĵojn por ŝirmi sin kontraŭ disradiado. La maskoj, kiujn ili ricevis, estis plejofte flankenlasitaj pro tio ke ili malhelpis spiradon en malfacilaj klimatkondiĉoj.

Post pliaj jaroj, esploroj klare demonstris kaj konfirmis ke la infektado estis katastrofa por multaj homoj, ne nur inuitoj sed ankaŭ danoj, grenlandanoj kaj eĉ usonaj dungitoj de la usona aerarmeo kiuj ne estis informitaj pri nepra neceso ŝirmi sin kontraŭ disradiado.

Multaj atakoj direktiĝis kontraŭ Jean Malaurie pro lia kuraĝa publika malaprobo kaj kondamno de faroj de registaroj, armeoj kaj de la sinteno de amasinformiloj.

Inuitoj perdis la mensan kaj fizikan sanon, kiujn ili havis antaŭ ol la usona armeo okupaciis parton el ilia teritorio. "En tiu epoko kiam, principe, koloniismo estas abolita, tutelaj potencoj traktas, do propravole, sekretajn militistajn interkonsentojn, kiuj decidas pri la destino de aŭtoktonoj [praloĝantaro] pri kiuj ili respondecas antaŭ Uno" Kaj Malaurie aldonis pliajn pli malpli similajn ekzemplojn de ŝtataj sintenoj, ekz. en "Amazonio, aborigena Aŭstralio, franca Polinezio (ĝis januaro 1996), Okinavo, Tibeto, sen forgesi la rusan Arkton tiel grave infektita pro nukleaj eksperimentoj de la Ruĝa Armeo".

La postparolo de Jean Malaurie konsistigas kondamnon de senskrupulaj ŝtataj decidoj, de la misinformado, de trompaj kaj mensogaj politikoj, kaj alvokon por savo de la arkta zono el kiu dependas grandparte la evoluado de la surtera vivo.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

  • Fondinto kaj direktoro de la librokolekto "Terre Humaine" (Homa Tero), ĉe la eldonejo Plon, Parizo, ekde februaro 1955.
  • Elektita ĉe la unua katedro pri polusa Geografio de la supera franca instruado, kiun fondis en 1957 profesoro Fernand Braudel en Parizo, en la Lernejo de altaj studoj pri sociaj sciencoj [1].
  • Kreinto de la Centro de Arktaj Studoj (Centre d’Études Arctiques - EHESS, CNRS [2]. 1958.
  • Direktoro de esplorado en CNRS (Nacia Centro pri Scienca Esplorado), ekde 1979.
  • Direktoro-fondinto de la Polusa Fonduso Jean Malaurie [3] [4] Muséum national d'histoire naturelle en Parizo, ekde 1992.
  • Direktoro-fondinto de la "Revue arctique internationale Inter-Nord" (Internacia Inter-Norda Arkta Revuo). Eld. CNRS - EHESS. 20 vol. (1960-2004).
  • Unua franco kaj dua homo en la mondo atinginta la nordan geomagnetan poluson per hundtiritaj sledoj (29an de majo 1951).
  • 31 misioj, plejparte solece de la Granda Nordo ĝis Siberio (de 1948 ĝis 1997).
  • Instruado en la studdirekcio de EHESS : defendo kaj ilustrado de la antropogeografio por la popoloj sub ekstrema klimato. Dialektiko pri la homo ligita al la naturo, la naturiganta naturo en klimatoj ekstreme malvarmaj, en la tradicio de Jacob Boehm, Franz von Baader, Prokop Divisch, Jean-Jacques Rousseau, Kavaliro de Lamarck, Johann Wolfgang von Goethe kaj Pierre Teilhard de Chardin.
  • Honor-prezidanto de la Polusa ŝtata Akademio de Sankt-Peterburgo, kies fondinto li estis en 1992. La Polusa ŝtata Universitato, Lernejo pri Alta administrado de Siberio, estas registrita en la Internacia Asocio de la Franclingvaj Universitatoj (2004); la Polusa ŝtata Akademio havas kunlaborkontrakton kun IRA [5] - Regiona Instituto pri Administrado de Lille, 2005-2007.
  • Honor-prezidanto de la Kongreso pri arktaj problemoj [6]. Ĉirkaŭmedio, societoj kaj komuna havo, realigita de la 8a ĝis la 10a de marto 2007 je lia iniciato kaj sub lia estrado. Tiu kongreso arigis la plej altajn francajn kaj fremdajn personecojn, precipe s-ro Artur Ĉilingarov, vic-prezidanto de la Dumo kaj reprezentanto de prezidento Vladimir Putin por la Internacia rusa polusa Jaro, s-ino Azurget Tarbaievna Ŝaukenbaieva, Rektorino de la Polusa ŝtata Akademio de Sankt-Peterburgo kaj s-ro Sergej Arutiunov, arkeologo, Rusa Akademio de Sciencoj, kaj ankaŭ aŭtoktonoj el Siberio kaj Grenlando. Tiu kongreso estis la 14a el la internaciaj kongresoj okazintaj iniciate de Jean Malaurie, kaj kiuj ĉiam arigis eksterlandajn partoprenantojn, ĉefe rusajn.
  • Bonvola Ambasadoro por la arktaj regionoj ĉe Unesko (2007).
  • Honor-prezidanto de Uummannaq Polar Institute (Grenlando).
  • Honorpatrono de la NRO Bibliothèques Sans Frontières (Senlimaj Bibliotekoj).

Sciencaj distingaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Premio de la franca Akademio de Sciencoj [7]. 1967.
  • Ormedalo de la Arkta franca Societo. 1990.
  • Medalo de CNRS (Nacia Centro de la Scienca Esplorado - CNRS. 1992.
  • Granda ormadalo de la Societo pri Geografio [8]. Parizo, 1997.
  • Honora Doktoro de la Universitato de Sankt-Peterburgo. 2001.
  • Granda Ormedalo de la Grand-Duko Konstanteno de la Societo pri Geografio de Rusio en Sankt-Peterburgo, 2003).
  • Patron's Gold Medal, kun subskribo de la reĝino Elizabeth II (Royal Geographic Society, Londono. 2005.
  • Mungo Park Medal (The Royal Scottish Geographic Society - La Reĝa Skota Geografia Societo. 2005.
  • Honora Profesoro de HEC (Hautes Études Commerciales - Altaj Komercaj Studoj, Parizo. 2005.
  • Honora Profesoro de State University of New York (Ŝtata Universitato de Nov-Jorko). 2007.

Ordenoj kaj honorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiro de la Honora Legio. 1998.
  • Komandoro de la Nacia Ordeno de Merito (Ordre national du Mérite). 2002.
  • Komandoro de La Ordeno de Artoj kaj Beletroj (Ordre des Arts et des Lettres). 2000.
  • Komandoro de la Honora Legio. 2005.
  • Honorigaĵo de la Pola Urso, persone atribuita fare de la ĉefministro de Grenlando, s-ro Jonathan Motzfeldt, en Parizo. 1999.
  • Premio de la Franca Akademio. 1968.
  • Granda Premio de Pariz-Urbo. 1999.
  • Granda Premio Jules Verne. 2000.
  • Komandoro de la Reĝa Ordeno de Dannebrog, laŭ peto de Margareta la 2-a (Danio). 2007.

Aliaj fremdaj honorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Saĝuloj de la Nordaj popoloj, laŭ elekto de la Fakultato pri la Nordaj Popoloj, Ŝtata Universitato Herzen, Leningrado. 1992.
  • Honor-Civitano de la urbo Fermo (Italio), kiu enhavas Geografian polusan Instituton kaj Italan Polusan Muzeon (Istituto geografico polare kaj Museo polare itala). 1998.
  • Granda Ormedalo de la Orienta Respubliko de Urugvajo. 12a de marto 1997.
  • Gratuloj de la Senato de Kanado, pro lia scienca verko, laŭ insista peto de la inuita senatano Charlie Watt, kun ĉeesto de Jean Malaurie (Otavo. 15an de junio 2000.
  • Ormedalo de Sankt-Peterburgo, okaze de la tricentjariĝo de la urbo, transdonita en Parizo fare de la Ambasadoro de Rusio, s-ro Aleksandr Alekseevitĉ Avdeev. 2003.

Verkoj de Jean Malaurie[redakti | redakti fonton]

  • Hoggar, Touareg, Journal d’une exploration géographique (Ahaggar, tuaregoj, Taglibro pri geografia esplorado). Parizo : Nathan. 1954.
  • Les Derniers Rois de Thulé (La lastaj Reĝoj de Tuleo). Parizo : eld. Plon, kol. Terre humaine. 1955 – 5a definitiva eldono, Parizo : 1989; Pocket, 2001. Tradukita en 23 lingvojn.
  • Thèmes de recherche géomorphologique dans le nord-ouest du Groenland (Temoj de geomorfologia esplorado en la nord-okcidento de Grenlando). 497 p., 79 fotoj, 161 figuraĵoj. 1 kolormapo (topografio, botaniko kaj hidrologio) je 1:25 000 (Skansen, Disko), 1 kolormapo (topografio, geomorfologio kaj stato de la marglacio) je 1:200 000 - disertacio prezentita en 1962 - Mémoires et documents, numéro hors série (Memoraĵoj kaj Dokumentoj, eksterseria numero). Parizo : CNRS. 1968.
  • Hummocks I et II. Parizo : Plon, kol. Terre humaine. 1999. Hummocks, pliampleksigita eldono, 4 vol.. Parizo : Plon / Pocket, 2003, 2005.
  • Journeys and inquiries among the Canadian Inuit, anglalingva traduko de Hummocks (Kanado), nova antaŭparolo de Jean Malaurie, postparolo de Bruce Jackson, (Montrealo : eld. MacGill University Press. 2007.
  • Ultima Thulé. 2a eld., Parizo : Le Chêne. 2000; Pocket, 2001; France Loisirs, oktobro 2002). Tradukita en la anglan, germanan, danan.
  • L’Appel du Nord (La Alvoko de la Nordo). Parizo : La Martinière. 2001. Tradukita en la anglan, germanan.
  • L’Allée des Baleines (La Aleo de la Balenoj). Parizo : Fayard, kol. Mille et une nuits, 2003. Ampleksigita eldono aperis en novembro 2008.
  • Alleia Kitov, ruslingva traduko de L’Allée des baleines (La Aleo de la Balenoj), antaŭparolo de Sergej Arutiunov (Moskvo : Nota Bene. 2007.
  • Ot kamnia k tcheloveku (De la ŝtono ĝis la homo), antaŭparolo de Azurget Tarbaievna Ŝaukenbaieva. Ruslingva. Sankt-Peterburgo : eld. de la Ŝtata Polusa Akademio de Sankt-Peterburgo. 2003.
  • Terre Humaine. Cinquante ans d'une collection, entretien de Mauricette Berne et Pierrette Crouzet avec Jean Malaurie (Homa Tero. Kvindek jaroj de kolekto, interparolo de Mauricette Berne kaj Pierrette Crouzet kun Jean Malaurie; antaŭparolo de tiama prezidento Jacques Chirac, enkonduko de Jean-Noël Jeanneney, prezidanto de la Bibliothèque nationale de France, tekstoj de prezentado de Olivier Orban, Direktoro de la eldonejo Plon, Bruce Jackson, Jacques Lacarrière. Parizo : Bibliothèque nationale de France. 2005. 135 p.
  • Uummaa. Ils sont innocents ! (Uummaa. Ili estas senkulpaj !). Aperonta en Parizo ĉe eld. Plon en 2009.
  • La Sagesse des peuples premiers. Un recours pour notre planète (La saĝo de la unuaj popoloj. Rimedo por nia planedo). Aperonta en Parizo en 2009 ĉe eld. des 1001 nuits.
  • 450 sciencaj artikoloj kaj antaŭparoloj en la franca, angla, rusa kaj germana.
  • Pluraj centoj da intervjuoj en la franca, rusa, angla, germana, dana, grenlanda, ktp.

Verkoj pri Jean Malaurie[redakti | redakti fonton]

  • Pour Jean Malaurie (Por Jean Malaurie) - 102 personaj atestoj omaĝe al kvardek jaroj de priarktaj studoj (kunordigado : Sylvie Devers - Parizo : eld. Plon. 1990.
  • Il Polo, 'Alla ricerca della quadratura del Circolo Polare : Testimonianze e studi in onore di Jean Malaurie, intervjuo de Jean Malaurie fare de Giulia Bogliolo Bruna, 26 internaciaj atestoj, sub direktado de : Giulia Bogliolo Bruna. Fermo : Istituto Geografico Polare. vol. 25-26, marto-junio 1999.
  • Des récits et des hommes. Terre Humaine : un autre regard sur les sciences de l’homme (Rakontoj kaj homoj. Homa Tero : alia rigardo rilate scienconj pri la homo). Pierre Auregan. Parizo : Nathan Université / Plon. 2001; Pocket, 2004.
  • De la vérité en ethnologie... (Pri la vero en etnologio...) - Seminario de Jean Malaurie 2000-2001 (Kunordigado : Dominique Sewane. Parizo : Economica, kol. ”Polaires”. 2002.
  • Hommages (Omaĝoj). Publikigita okaze de la Ekspozicio pri la Kvindekjariĝo de 'Terre Humaine' en la Nacia Biblioteko de Francio, de la 15a de februaro ĝis la 30a de aprilo 2005. 28 atestoj. Antaŭparolo de Jean-Noël Jeanneney; kunordigado : Pierrette Crouzet. Parizo : Bibliothèque nationale de France. 2005.
  • Jean Malaurie. Un homme singulier (Jean Malaurie. Neordinara homo). Jan Borm. Parizo : Le Chêne. 2005.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

  • Série "Inuit" (Serio "Inuito"). 7 filmoj de 55 mn. Parizo : Institut National de l'Audiovisuel - INA Nacia Instituto pri Aŭdovido. 1980.
  • "Haïnak Inuit". 55-minuta filmo. Parizo : INA. 1989.
  • "Les Derniers Rois de Thulé" (La lastaj Reĝoj de Tuleo). 2 filmoj 55-minutaj. Parizo : INA. 1969, 2003.
  • "La saga des Inuit" (La sagao de la Inuitoj). 4 filmoj 55-minutaj. Parizo : INA, France 5. 2007.

Son-arkivoj[redakti | redakti fonton]

  • "Chez les Esquimaux Netsiligmiout et Outkoukiksarlormiout" (Ĉe la eskimoj Netsiligmiut kaj Utkukiksarlormiut). 28’46”. Arles : Le Chant du Monde. 1962-63.
  • "Chants et tambours inuit, de Thulé au Détroit de Béring" (Inuitaj kantoj kaj tamburoj, de Tuleo ĝis la Beringa Markolo) 70’43. Parizo : Ocora. C 559021. 1988.
  • "De la pierre à l'homme" (De la ŝtono ĝis la homo). Jean Malaurie. En la kolekto “Les Grandes Heures” (La Grandaj Horoj). 2 diskoj de 72 minutoj, konsistantanta el intervjuoj de Jean Malaurie ĉe "Radio France" kaj konservataj ĉe INA (eldonrespondeculino : Béatrice Montoriol – produktantino : Thérèse Salviat . Parizo : INA/Radio France. 2004.

Koneksaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. * france École des hautes études en sciences sociales - EHESS Lernejo de altaj studoj pri sociaj sciencoj.
  2. * france Centre national de la recherche scientifique - CNRS Nacia Centro pri Scienca Esplorado.
  3. * france - angle Fonds polaire Jean Malaurie (Polusa Fonduso Malaurie) en la Centra Biblioteko de la Nacia Muzeo pri natura historio
  4. * franceMuséum national d'histoire naturelle Nacia Muzeo pri natura historio.
  5. * france Institut Régional d'Administration de Lille Regiona Instituto pri Administrado de Lille.
  6. * france Année Polaire Internationale Internacia Polusa Jaro.
  7. * france Académie des sciences Franca Akademio de Sciencoj.
  8. * france Société de Géographie Societo pri Geografio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Escepte de la travivaĵoj de Jean Malaurie en Tuleo, resumo el lia postparolo en "Ultima Thulé", la baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.