Jodata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jodata acido
Iodic-acid-2D.png
Iodic-acid-3D-balls.png
Iodic-acid-3D-vdW.png
Alternativa(j) nomo(j)
Jodato de hidrogeno
  • Hidrogena jodato
Kemia formulo
HIO3
CAS-numero-kodo 7782-68-5
ChemSpider kodo 22761
PubChem-kodo 24345
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka solido, romba
piezoelektra kristaloj
Molmaso 175.91 g/mol g mol−1
Smiles O=I(=O)O
Denseco 4.62 g/cm3 (likva)
Fandopunkto 110 °C (230 °F; 383 K)
Solvebleco:Akvo 269 g/100 mL (20 °C)
Solvebleco Nesolvebla en
Acideco (pKa) 0.75
Ekflama temperaturo Ne bruliva
Sekurecaj Indikoj
Risko
Sekureco
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 05 – Koroda substanco
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H272, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P220, P221, P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P310, P321, P363, P370+378, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)


Jodata acidoHIO3 estas oksoacido de jodo, blanka solido, tre solvebla en akvo kaj ekzistanta en pura stato, kontraŭe al klorata acido kaj bromata acido, kiuj ekzistas nur en solvaĵoj. Jodata acido enhavas jodon kun oksidonombro +5 kaj estas unu el la plej stabilaj el la halogenidaj oksoacidoj en ties pura stato. Kiam zorge varmigita, la jodata acido malkomponiĝas en "joda kvinoksido" aŭ I2O5. Kun sinsekva varmigo, la joda kvinoksido plumalkomponiĝas estigante miksaĵon da jodo, oksigeno kaj jodoksidoj kun malpli altaj oksidonombroj.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Jodata acido estas produktebla per oksidado de jodo kun fortaj oksidantoj, tiel kiel nitrata acido, kloro, klorata acido kaj hidrogena peroksido, ekzemple:

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Jodata acido estas relative forta acido kun (pKa) 0.75. Ĝi estas forta oksidanto en acida solvaĵo, sed malpli acida en baza solvaĵo. Kiam jodata acido aktivas kiel oksidanto, tiam la reakciprodukto estas aŭ jodo, aŭ joda jono.

Sub specialaj kondiĉoj (tre malalta pH kaj alta koncentriĝo de kloridjono [Cl], ekzemple, en koncentrita klorida acido), jodata acido reduktiĝas al "joda triklorido" (ICl3), iu orflava komponaĵo en solvaĵo kaj nenia alia reduktiĝo okazas. En la foresto de la kloridjonoj, kiam ekzistas troo da reduktanto, tiam la tuta jodato (IO3) konvertiĝas en jodidjono (I).

Jodata acido uzatas kiel forta acido en analiza kemio. Ĝi eble uzatas por normigi solvaĵojn, kaj de malfortaj, kaj fortaj bazoj, uzante "metilruĝon" aŭ metiloranĝon kiel indikilon.

Jodata acido uzatas en la sintezo de natria aŭ kalia jodato, pro tio ke ĝi pliigas la jodenhavon de la salo.

Mineralaj acidoj[redakti | redakti fonton]

Halogenidaj acidoj
HF Fluorida acido HCl Klorida acido HBr Bromida acido HI Jodida acido
HFO Hipofluorita acido HClO Hipoklorita acido HBrO Hipobromita acido HIO Hipojodita acido
HFO2 Fluorita acido HClO2 Klorita acido HBrO2 Bromita acido HIO2 Jodita acido
HFO3 Fluorata acido HClO3 Klorata acido HBrO3 Bromata acido HIO3 Jodata acido
HFO4 Perfluorata acido HClO4 Perklorata acido HbrO4 Perbromata acido HIO4 Perjodata acido

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]