Jupiter LX

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jupiter LX
Natura satelito de Jupitero
Aliaj nomoj S/2003 J 3
Historio
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro
Loko de malkovro
5-a de februaro 2003 (unua observo)
Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 19 621 800 km[2]
Discentreco 0,25075[2]
Klinangulo 146,36°[2] (rilate al la ekliptiko)
Periodo 561,52 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro 2 km[2]
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
Information icon.svg
vdr

Jupiter LX (maldaŭra nomo S/2003 J 3) estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh de la Universitato de Havajo, per observoj inter la 5-a de februaro kaj la 4-an de marto 2003, dato de la anonco[1] de la malkovro.

Ĝi estas la tria satelito de Jupitero malkovrata en 2003. Perdita post sia malkovro, ĝi estis remalkovrita en 2017 kaj tiam ricevis daŭran nomon.[3]

Orbito[redakti | redakti fonton]

Jupiter LX eble estus ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco ne estas certa, ĉar ĝiaj orbitaj elementoj ne estas sufiĉe precize konataj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj (angle)
  3. Konataj Jupiteraj Satelitoj ; el la paĝaro de Scott S. Sheppard Arkivigite je 2015-03-18 per la retarkivo Wayback Machine(angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]