Kalibano (luno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalibano.
Kalibano
Natura satelito  de Urano (XVI)
natura satelito de Uranoneregula satelito
Oficiala nomo Urano XVI[1]
Aliaj nomoj S/1997 U 1
Nomita laŭ Kalibano vd
Malkovro
Malkovrintoj Brett J. Gladman
Philip D. Nicholson
Joseph A. Burns
John J. Kavelaars[1]
Dato de malkovro 6-a de septembro 1997[1]
Loko de malkovro Monto Palomar (Kalifornio - Usono)[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 7 231 000 km[2]
Discentreco 0,1587[2]
Klinangulo 120,28° sur la urana ekvatoro
139,89°[2] sur la ekliptiko
Periodo 579,73 tagoj[2]
Fizikaj ecoj
Diametro 72 km[2]
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~ 2,5 × 1017 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
~ 0,020 m/s2 ?
~ 9,4 m/s ?
Rotacia periodo 2,7 horoj[3]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo
Geometria albedo
0,07 hipoteze
0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 22,4
vdr

Kalibano estas neregula ekstera satelito de Urano. Ĝi estis la unua neregula urana satelito malkovrita.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La 6-a de septembro 1997, Brett J. Gladman, Philip D. Nicholson, Joseph A. Burns kaj John J. Kavelaars malkovris du novajn satelitojn de Urano per la teleskopo "Hale" de la Observatorio de la Monto Palomar[4]. La malplej brila el ili ricevis la maldaŭran nomon S/1997 U 1.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Respektante tradicion, ĝiaj malkovrintoj proponis por ĝi nomon inspirata el verko de William Shakespeare: Kalibano[5] (angle:Caliban) estas misformita sovaĝulo, sklavo de la magiisto Prospero, en "La Ventego".

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Neregula satelito, Kalibano estas verŝajne kaptita asteroido aŭ fragmento de asteroido. Ĝiaj orbitaj parametroj sugestas, ke ĝi povus esti ano de grupo, kun Stefano kaj Fransisko, havante komunan devenon. Ĝia luma kurbo (vario de lumeco dum la tempo) pensigas, ke ĝi havus rotacian periodon de 2,7 horoj[3].

Ĝiaj grando, maso kaj falacelo estas ĉirkaŭkalkulataj laŭ ĝia videbla magnitudo, hipotezinte ĝian denson al 1,3 × 103 kg/m3 kaj ĝian albedon al 0,07.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]