Karloman la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karloman la 1-a (naskiĝis en 751; mortis la 4-an de decembro 771 en la reĝa sidejo Samoussy; entombigita en Reims) estis filo de Pipino la pli juna kaj frato de Karolo la Granda. Li regis kiel reĝo de la Frankoj de 768 ĝis 771.

Karloman estis sanktoleita reĝo en 754 de la papo Stefano la 2-a en la baziliko de Saint-Denis. Post la morto de Pipino la 9-an de oktobro 768 li regis la sudorientan parton de la Franka imperio (de Burgonjo kaj Akvitanio ĝis Alemanujo).

Karloman edziĝis al la lombardino Gerberga, filino de la reĝo Desierius kaj de Ansa. Ili havis du gefilojn, Pipino (dokumentita en la jaro 770) kaj duan. Laŭ Eduard Hlawitschka temus pri la sanktulino Ida de Herzfeld.[1] Gerberga fuĝis kun siaj du gefiloj post la morto de Karloman al la lombarda imperio kaj petis protekton de sia patro. Post 772, post kiam ili estis kaptita de la soldataro de Karolo la Granda, ili ne plu estas menciitaj en historiaj fontoj. Oni supozas, ke ili estis mortigitaj por certigi al Karolo la suverenecon de la tuta franka imperio.

Referencoj

  1. Rheinische Vierteljahrsblätter, 38, 1974, paĝoj 92 ks. [147 ks.]

Bibliografio

  • Bernhard von Simson: Karlmann. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Vol. 15, Duncker & Humblot, Leipzig 1882, p. 395–397.
  • Theodor Schieffer: Karlmann. En: Neue Deutsche Biographie (NDB). Vol. 11, Duncker & Humblot, Berlin 1977, p. 274 s. (rete en la germana).

Eksteraj ligiloj