Katalin Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katalin Kováts
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1957 (1957-10-16) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantohungaraanglafrancaitalanederlanda
Nacieco hungaro
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Berzsenyi Daniel College
Familio
Edz(in)o Sylvain Lelarge
Infano Petra Smidéliusz
Okupo
Okupo esperantistolingvisto • matematikisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Manlibro pri instruado de Esperanto
Esperantistiĝis en 1976
vdr

Katalin KOVÁTS (antaŭe konata kiel Katalin SMIDÉLIUSZ, naskiĝis la 16-an de oktobro 1957 en Budapeŝto) estas hungara matematikisto, lingvisto, metodologo kaj esperantisto, loĝanta en Nederlando.

Ŝi havis postenon en la hungara universitatranga katedro de aplikata lingvistiko, kie inter aliaj ankaŭ interlingvistiko estas la baza studobjekto por estontaj lingvistoj. En sia doktoriĝa disertacio ŝi analizis la propedeŭtikan valoron de Esperanto. Krom doni teoriajn lekciojn, ŝi ankaŭ trejnis lingvoinstruistojn pri metodologio. Siajn spertojn ŝi aktive uzas en la plibonigo de la Esperanto-instruado.

Katalin Kováts, dum prelego en 2015.

Ŝi gvidis multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn dise en la mondo (antaŭe kiel Katalin Smidéliusz). Ŝi estas kunlaboranto de la gazeto Monato ekde 1994 kaj estis vicredaktoro de Internacia Pedagogia Revuo (IPR) de 1994 ĝis 2006.

En 2001 ŝi fondis la retportalon edukado.net pri instruado de Esperanto, kaj de tiam daŭre redaktas ĝin. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2007 kaj estro de la ekzamenkomisiono de UEA ekde 2009.

Katalin Kováts havas kun sia franca edzo Sylvain Lelarge kvarlingvan filon Martin, kiu naskiĝis en 2001. Ŝi estas ankaŭ patrino de Petra Smidéliusz (iama estrarano de TEJO) kaj Bence Smidéliusz.

Distingoj

Verkoj

Trovu « Katalin Kováts » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.