Triptis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Komunumaro Triptis)
Triptis
Blazono
Triptis (Germanio)
Triptis (Germanio)
DEC

Map

urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Triptis
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036482
Poŝtkodo 07819
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075116
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Berthold Steffen
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 3632 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 11° 51′ O (mapo)50.73333333333311.85Koordinatoj: 50° 44′ N, 11° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 358 m
Areo 25,90 km²
Oficiala retejo https://www.triptis.de/
vdr

Triptis estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3632 loĝantojn. Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de samnoma komunumaro, germanlingve nomata Verwaltungsgemeinschaft Triptis.

Ĉe la suda periferio de la urbo fontas la rivereto Orla, kiu post vojado de 35 kilometroj enfluas la pli grandan riveron Saale - ambaŭ riveroj donas sian nomon al la distrikto Saale-Orla.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj ĝis Napoleono[redakti | redakti fonton]

La unua mencio urba estis en kunteksto kun translokigo de benediktanina monaĥejo disde Triptis al Zwickau (en 1212; la frokulinoj jam en 1219 venis al la Kruco-monaĥinejo en Eisenberg). Eble la urbo Triptis estiĝis el tri burgoj, nome de Triptis, Mörla kaj Ronnenstein: de la unua ankoraŭ staras la belfrido. Mörla estis setlejo pli ueste kiu detruitis ne post 1447 (fare de la husanoj). Pri ĝi nuntempe nur grundonomo atestadas. Ronnestein eble estis ĉe la nuna tombejo. Burgomencio tamen neniam estis nek de Mörla nek de Ronnestein. Kaj sekve ĉiam la centro estis tie kie ankoraŭ hodiaŭ ĝi estas.

Post potencakiro de la frankoj la Saale-linio plifortikigitis kiel landlimejo. De tie ĝenerale la ofta turokonstruo en la rivera ebenaro. En 1085 transdonis imperiestro Henriko la 4-a la regionon ĉirkaŭ Triptis al fidela kaj brava sekvanto sia Wiprecht el Groitzsch kies filino Bertha edzinigis al Deto de la dinastio Wettin. Post la morto de margrafo Dietrich en 1221 ekposedis la teritorion la senjoroj de Lobdeburg-Arnshaugk. En 1289 tiu ĉi lino formortis kaj refalis en la manojn de la dinastio Wettin. Landgrafo Albrecht estis ĉasante en aŭtuno 1293 ankaŭ en Triptis kaj vendis pro monomanko laŭ kontrakto de la 28.9.1293 Turingion al sia dua filo Diezmann. Dum la kuratoreco por la nepo de Albrecht, de landgrafo Frederiko la 2-a, Triptis kune kun Auma kaj Ziegenrück venis en 1328 en la manojn de Henriko Reuß von Plauen: li sukcese konvinkis la sub kuratorecon metitan Frederikon cedi la tuton al li. En transdona dokumento de 1328 Triptis nomatas la duan fojon urbo.

Detaloj pri la ĉirkaŭfortikaĵo malkonatas. Ja ekzistis fosoj (ĝis 1540) kaj muraro, norde remparo. Pordegoj enirejaj estis Neustädter-, Aumaer- kaj Weidaer-pordegoj. Aumaer-pordego malkonstruitis en 1837 dume la du aliaj brulkonsumiĝis en 1725 kaj 1775. Jam ekde 1367 la triptisanoj rajtis okazigi foiron semajnan malimpostitan. En 1373 malpermesitis en distanco de ĉ. 9 kilometroj la ekdeĵoro de fremdaj metiistoj kaj knajpistoj. La Ulrich-preĝejo estis ŝatata pereginejo; ĝi staris ĉe la nuna tombejo kapelo. Ĉe la enirejo tombeja ankoraŭ konserviĝis ŝtono el la malnova kirko. Ekde 1436 ĝis la fino de la 19-a jarcento neniam malpli ol du surlokaj animzorgantoj laboris. La unua protestantisma paroĥestro surlokis ekde 1523. Dum la t.n. Lepsika separiĝo (1485) Triptis kun la regiono de Neustadt an der Orla venis en la manojn de la ernestidoj. La kamparanaj ribeloj en Triptis malardis. Pro la t.n. Grumbaĉ-kvereloj la ernestidoj enŝuldiĝis tiom ke ili devis en 1571 cedi la regadon pri la Neustadt-distrikto al la princelektistoj de Dresdeno. Inter 1657 kaj 1718 Triptis estis parato de la Dukujo Saksio-Zeitz. Tiam la urbo ofte devis pruntedoni monon al duko Maŭrico (kiu ne ĉiam sufiĉis el propraj fontoj). Ekde 1718 la tuta Neustadt-distrikto reapartenis al la Elektoprinclando Saksio.

Ekde la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de la 19-a jarcento estis Triptis ĉiam laŭstrukture urbeto de agrikulturistoj-burĝoj. La fajregoj multis: nome en la jaroj 1540, 1725, 1775, 1848. Pestepidemio teruris en 1598 kaj 1626. La Tridekjara milito venigis multon malbonan kaj marodojn al Triptis, kiel ankaŭ la Sepjara milito. Inter 1763 kaj 1778 Triptis estis loko garnizana; Elrabado ankaŭ okazis dum la tramarŝo de trupoj de Napoleono Bonaparte, krome oni suferis je impostopostuloj troigitaj kaj ŝtelo de urbaj monrimedoj ŝparitaj por la novkonstruo de urbodomo. Post la Viena kongreso Triptis venis por kelkaj monatoj al Prusio antaŭ reveno al la Duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Tio restis ĝis la kreo de Turingio en 1922.

Inter 1821 kaj 1826 konstruitis ŝoseo inter Neustadt kaj Mittelpöllnitz rekte tra Triptis kaj en 1833 instalitis posta stacio. En 1842 novigitis la strato al Auma kaj en 1843 novaranĝitis la ĉefa bazarplaco; starigitis tiam ankaŭ bela fontano en ĝia mezo. La malnova urbodomo kiu estiĝis meze de la placo pro kaduko devis malkonstruiĝi en 1825. En 1844/45 konstruitis nova lernejo; nova urbodomo novgotikstila realiĝis ĝis 1856 kie komence gastis ankaŭ justica komisiono.

Ekonomian ekfloron kaŭzis la konstruo de la fervojlinioj inter Gera-Eichicht (1869-71) respektive inter Triptis kaj Ziegenrück (1890-94; ĝi plilongiĝis poste tra Blankenstein ĝis Naila-Marxgrün). Tre proksime de la stacidomo starigitis en 1891 porcelanaĵfabriko. Ankaŭ aliaj firmaoj tiutempe malfermitis - ekz. por ila, maŝina, tapiŝa fabrikadoj - kaj laktocentrejo. Inter 1934-36 konstruitis la aŭtoŝoseo A 9 kaj - je distanco de 18 kilometroj - la aŭtoŝoseo A 4.

Dum la Dua mondmilito bombade damaĝitis la urbodomo kaj en la 10.4.1945 kaj komplete la stacidomo. Post 1945 la urbo evoluis je metia centro, ĉefe de porcelanaĵoj. En 1962 malfermitis nova porcelana firmao, kiu nun nomiĝas Neue Porzellanfabrik Triptis GmbH.

Evoluo post 1989 kaj komunumpligrandiĝo[redakti | redakti fonton]

Jenas la iam memstaraj kaj nun al Triptis apartenantaj komunumoj kun dato de ilia enkorpiĝo entriptisa: 1950 - Oberpöllnitz kaj Döblitz; 1956 - Hasla; 1965 - Schönborn kaj Ottmannsdorf; 2012 - Pillingsdorf (kun Burkersdorf). Post Turniĝo alvenis 70 hektarojn granda nova industria kaj metia zono. Malgraŭ eblis kontinuigi strukturojn produktadajn pri porcelanaĵoj kaj metalprilaboranta industrio la plasto-prilaborado pliekgravis. Ekde 1992 Triptis estas sidejo de Verwaltungsgemeinschaft Triptis.

Ĝemelurboj kaj ekleziaj partnerecoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

la loka subĉiela naĝejo