La krajono de naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Pencil of Nature
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro William Henry Fox Talbot
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1844
Ĝenro fotolibro
vdr

La krajono de la naturo (angle The Pencil of Nature) estas la nomo de ses-albuma serio publikigita fare de la angla fotisto kaj fotarta pioniro William Henry Fox Talbot. La albumoj, kiuj enhavis kolotipajn (calotype) fotojn kiuj estis mane presitaj de negativoj kaj gluitaj al la albumoj, konsistigas la unuan publikigon de libro kiu estas tute ornamita per fotoj [1][2]. La unua parto de la albumo estis publikigita en junio 1844. La ses albumoj kune enhavis 24 platojn da fotoj.

Tiu ĉi verkaĵo estas rigardita kiel grava kaj influa laboro en la historio de fotografio kaj estis priskribita de la Metropola Muzeo de Arto kiel "mejloŝtono en la arto de la libro pli granda ol iu ajn ekde la invento de Gutenberg de moveabla tipo." [3]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

En la enkonduko, Talbot priskribis la inventon de la kolotipo kaj la instigon por kreado de la albumo. "La fotografiaj platoj en ĉi tiu verko", skribis Talbot, "ĉerpas ilian inspiron de lumo sole, sen la helpo de la krajono de ilustristo. Tiuj estas sunpentraĵoj, kaj ne, kiel pluraj homoj supozis, kuprogravuroj en alivestiĝo."

Ĉiu foto estas akompanata de titolo kaj mallonga klarigo pri la krea procezo. La temoj de la fotoj prezentis diversajn eblecojn por uzi la Calotypan procezon. Kune kun la teknika reproduktado de presaĵoj, Talbot ankaŭ priskribis, en kelkaj el la klarigoj, la artan valoron de la fotoj. La plej multaj el la fotoj prezentas malferman pejzaĝon aŭ mortvivon. Granda parto de la fotoj estis prenita ĉe la familia biendomo de Talbot en Lacock Abbey.

Nur kelkaj el la fotoj prezentas figuron. Unu el ili montras homan figuron en la alivestiĝo de biblia priskribo. En alia foto figuroj aperas apud ŝtupetaro.

Listo kaj fotoj[redakti | redakti fonton]

La kompleta listo de platoj estas kiel sekvas:

Galerio[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glasgow University Library, Special Collections Department. Book of the month. February 2007. William Henry Fox Talbot. The Pencil of Nature. Arkivigite je 2011-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Retrieved 6 October 2008.
  2. William Henry Fox Talbot: The Pencil of Nature (1994.197). In Timeline of Art History. New York: The Metropolitan Museum of Art, October 2006. Retrieved 6 October 2008.
  3. The Pencil of Nature. Metropolitan Museum of Art. Alirita September 22, 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]