LADA Kalina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lada Kalina)
LADA Kalina
ruse Лада Калина
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Oskemeno (Kazaĥio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj VAZ-1117, VAZ-1118, VAZ-1119 (la 1-a generacio)
VAZ-2192, VAZ-2194 (la 2-a generacio)
Produktata 2004-2018
Klaso malgranda
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2113
Sekvanta modelo LADA Granta
Aliaj modeloj Datsun mi-DO, Renault Logan, Fiat Albea
vdr

LADA Kalina (ruse Лада Калина), ankaŭ konata kiel VAZ-1117, VAZ-1118, VAZ-1119 (la 1-a generacio) kaj VAZ-2192, VAZ-2194 (la 2-a generacio), estas la rusia kompakta aŭto, kiun AvtoVAZ produktis ekde la 18-a de novembro 2004[1] ĝis 2018. Ĝi anstataŭis VAZ-2113 en la modela vico kaj poste estis anstataŭita de LADA Granta. Ĝi estas konstruita surbaze de la aŭtomobila platformo Gamma[2].

La unua generacio[redakti | redakti fonton]

LADA Kalina
ruse Лада Калина
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj VAZ-1118
Produktata 2004-2013
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-21114 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1596 cm³, 81 ĉevalpovoj)
VAZ-11194 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1390 cm³, 89 ĉevalpovoj)
VAZ-21126 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1596 cm³, 98 ĉevalpovoj)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika
Pezo kaj povumo
Pezo 1 080 kg (2 381 lb)
1 555 kg (3 428 lb) (limuzino)
Dimensioj
Longeco 4 040 mm (VAZ-1117; kombiaŭto; 2007-2013)
4 040 mm (VAZ-1118; limuzino; 2004-2011)
3 850 mm (VAZ-1119; hatchback; 2006-2013)
Larĝeco 1 700 mm
Alteco 1 500 mm
Veturalteco 185 mm (VAZ-1117; kombiaŭto; 2007-2013)
160 mm (VAZ-1118; limuzino; 2004-2011)
160 mm (VAZ-1119; hatchback; 2006-2013)
Benzin-kapacito 13,208 USgal (50 l)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2113
Sekvanta modelo LADA Kalina 2
vdr

Kreado[redakti | redakti fonton]

Dezajnado de la aŭto komenciĝis en 1993, kiam la konzerno AVVA mendis dezajnon de la tiel nomata "popola aŭto" (VAZ-1116). La projekto tamen ne estis realigita pro manko de financado. Fine de la 1990-aj jaroj AvtoVAZ koncentriĝis je evoluigo de VAZ-2110 ĝis LADA Priora, samtempe redezajnante la klasikajn modelojn de la aŭtofamilio LADA Samara. Necesis fabriki novan aŭton, kapablan konkurenci kun tiuj eksterlandaj — pli modernan laŭ aspekto kaj teknikaj karakterizoj. Tiucele oni decidis uzi teknikajn solvojn, ellaboritajn dum dezajnado de la "popola aŭto" surbaze de la aŭtomobila platformo Gamma[3].

Ekde komenco oni planis krei la tutan aŭtomobilan familion: limuzino (VAZ-1118), hatchback (VAZ-1119) kaj buslimuzino (VAZ-1120), poste anstataŭigita per kombiaŭto (VAZ-1117). La unua estis kreita hatchback, sed ekproduktita — limuzino. En 2005 komenciĝis amasa fabrikado de limuzino, en 2006 aperis hatchback, en 2008 — kombiaŭto. [3].

La interna kodo de la aŭto komenciĝis ekde 1 dum la numeroj de la klasikaj modeloj kaj tiuj de LADA Samara komenciĝis ekde 2. La kialo estas ke LADA Kalina estis konceptita kiel pli kompakta aŭto de B-klaso, do ĝia numero devis esti malpli granda. Kalina iĝis la unua aŭto en la historio de AvtoVAZ, kiu ricevis ne nur numeron, sed ankaŭ propran nomon[3]. En la rusa ruse калина signifas viburno.

Ĝia aspekto estis dezajnita laŭe al la moda tiutempe biodezajno — kun fluaj, rondetaj linioj, similaj al tiuj de Opel Corsa. Ĝi iĝis la unua aŭto de AvtoVAZ, dezajnita per modernaj komputiloj, kun uzado de 3D-modeloj. En dezajnado partoprenis pluraj eksterlandaj firmaoj. Unuafoje anstataŭ hidraŭlika stirhelpilo aperis tiu elektra, kiu cetere unue estis ne sufiĉe altkvalita (30 ĝis 50% estis anstaŭigataj). La aŭto ricevis la motoron 21114 (1,6 litro, 8-valva, 81 ĉevalpovoj), evoluigitan surbaze de tiu de LADA Samara[3]. Ĝi kongruis al la postuloj de la normo Euro III. Speciale por LADA Kalina estis kreitaj pluraj novaj koloroj[4]. Grave ŝanĝiĝis la rapidumskatolo kaj kluĉilo[5].

Poste aperis la 16-valva versio de la sama motoro kun 98 ĉevalpovoj. Krome estis kreita nova motoro (1,4 litro, 89 ĉevalpovoj), sed ĝi funkciis malbone kaj malaperis kune kun la unua generacio de la aŭtoj. La rapidumskatolo ĉiam estis la sama — la 5-ŝtupa mekanika[6].

Fabrikado[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2004 komenciĝis fabrikado de la testaj 16 aŭtoj[7]. La 18-an de novembro 2004 estis oficiale prezentitaj la unuaj kvar aŭtoj, produktitaj en la ĉefa muntoĉeno de la fabriko, do ne plu testaj[8]. La 17-an de majo 2005 al la oficialaj reprezentantoj de AvtoVAZ en 12 regionoj estis senditaj la unuaj aŭtoj, destinitaj por vendado[9]. La 10-an de junio la unua LADA Kalina estis vendita en Sankt-Peterburgo[10].

En aŭgusto 2005 en AvtoVAZ komenciĝis testado de la unuaj hatchback-oj[11].

En aprilo 2006 AvtoVAZ komencis intertraktojn kun la kompanio IĵAvto pri produktado de LADA Kalina en Iĵevsko, ĉar la fabriko en Toljatti jam ne povis plenumi ĉiujn mendojn[12].

En julio 2007 al la versio Norma aldoniĝis ankaŭ la versioj Standart kaj Lux. Standart havis centran seruron, frontajn glacolevilojn, tegilojn el artefarita ledo, pregitajn 13-colajn radodiskojn. Norma aldone havis elektran stirhelpilon kaj fumitajn glacojn. Lux havis velurajn tegilojn, fanditajn 14-colajn radodiskojn kaj du frontajn aerkusenojn[13]. En novembro 2007 la modifita versio Lux ekvendiĝis[14].

En aŭgusto 2007 aperis la testaj aŭtoj kun ABS[15] kaj la 25-an de septembro komenciĝis ilia amasa fabrikado[16].

La 15-an de novembro komenciĝis fabrikado de la provaj 150 kombiaŭtoj (VAZ-1117)[17] kaj en decembro ili estis senditaj al vendejoj[18]. Ili havis la 4-cilindran motoron kun volumeno 1,6 litro, 80 ĉevalfortoj, torda momanto 120 Nm kaj 5-ŝtupan mekanikan rapidumskatolon. Maksimuma rapideco — 160 km/hore[19].

Ekde februaro 2008 oni instalis plastan benzinujon anstataŭ tiu fera, kio malaltigis pezon de la aŭto je 4 kg kaj faris ĝian priservadon pli simpla[20].

En aprilo 2008 aperis la unuaj aŭtoj kun klimatizilo surbaze de la sistemo de Panasonic[21]. Ekde decembro 2008 estis instalataj novaj armotiziloj[22].

Ekde februaro 2009 la version Standart anstataŭis la versio Plena Standarto[23].

En januaro 2010 komenciĝis fabrikado de la limuzinoj kun la motoro VAZ-21126 (la kvarcilindra, benzina, 1596 cm³, 98 ĉevalpovoj). Origine kreita por LADA Priora, ĝi havis malpli da vibrado kaj estis malpli brua. Oni aplikis en ĝi la gasodistribuan mekanismon de la firmao Gates kun resurso je 200 mil km. La maksimuma rapideco — 183 km/hore. Unue ĝi estis instalata ĉe Lada Kalina Sport 1.6. Ĝi kongruis al la postuloj de Euro III[24].

En junio 2010 estis fabrikitaj testaj aŭtoj kun muzikiloj: 1 DIN, kvar laŭtparoliloj, antena kablo, ekstera anteno surtegmente, CD-ludilo, USB-ingo[25].

En aprilo 2011 oni anoncis ke la 1-an de majo 2011 AvtoVAZ ĉesigos produktadon de la limuzinoj LADA Kalina por liberigi spacon al la nova modelo — LADA Granta[26].

En decembro 2011 ekvendiĝis la kombiaŭtoj en la versio Norma kun la 8-valva motoro kun volumeno 1,6 litro, kongrua al la postuloj de la normo Euro IV. Ili defaŭlte havis muzikilon[27]. En februaro 2012 komenciĝis produktado de la aŭtoj kun stirilo, kiu havis 3,1 plenajn turnojn anstataŭ 4,02 antaŭe. Tio altigis sensivecon de la stirado kaj kongruis al tutmondaj tendencoj en tiu ĉi aŭtoklaso[28].

Vojaĝo de Vladimir Putin[redakti | redakti fonton]

La 28-an de aŭgusto 2010 la ĉefministro de Rusio Vladimir Putin traveturis 350 km en la brile flava LADA Kalina por persone inspekti la ĵus finitan vojon R297, kiu kunigis la urbojn Ĉita kaj Ĥabarovsko. Laŭvoje li kelkfoje haltis por interparoli kun lokanoj kaj ŝoforoj de kamionoj. La ĉefministro laŭdis la aŭton kiel neatendeble bonan kaj rekomendis al ĉiuj aĉeti ĝin[29][30]. Poste blogantoj publikigis fotojn, en kiuj videblas ke en la ĉefministra aŭtogrupo estis tri identaj LADA Kalina, el kiuj unu sekvis lin kaj aliaj du estis transportitaj en aŭtotransportilo. Ĉiuj aliaj akompanaj aŭtoj estis eksterlandaj[31]. Nun tiu flava LADA Kalina estas eksponaĵo de la muzeo de AvtoVAZ[32].

LADA Kalina 4WD[redakti | redakti fonton]

En aprilo 2006 komenciĝis dezajnado de LADA Kalina kun kompleta transmisio[33]. En septembro 2006 ĝi estis prezentita sub la nomo LADA Kalina 4WD. La aŭto estis kreita surbaze de la kombiaŭto Lada 111. Krom la kompleta transmisio, ĝi ricevis alian suspension kaj la motoron kun volumeno 1,8 litro[34]. En aŭgusto 2007 ĝi estis prezentita en la ekspozicio Interavto (Moskvo)[35]. Tamen en februaro 2008 aperis informoj pri rezigno je tiuj planoj[36].

LADA Kalina Sport[redakti | redakti fonton]

LADA Kalina Sport
ruse Лада Калина Спорт
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Produktata 2008-2014
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro La unua generacio (2008-2014):
VAZ-11194 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1390 cm³, 89 ĉevalpovoj)
VAZ-21126 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1596 cm³, 98 ĉevalpovoj)
La dua generacio (2014-2018):
VAZ-21126-79 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1598 cm³, 114 ĉevalpovoj)
VAZ-21127 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1598 cm³, 106ĉevalpovoj)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika
Pezo kaj povumo
Pezo 1 080 kg (2 381 lb)
Dimensioj
Longeco 3 905 mm
Larĝeco 1 700 mm
Alteco 1 500 mm
Veturalteco 160 mm
Benzin-kapacito 13,208 USgal (50 l)
Modeloj
Antaŭa modelo LADA Kalina
Aliaj modeloj LADA Kalina
vdr

En oktobro 2006 oni anoncis aperon de la sporta versio Lada Kalina GTI — kun aerodinamikaj surmetaĵoj, sportaj sidiloj kaj motoro kun volumeno 1,6 litro, 120 ĉevalpovoj[37].

En aŭgusto 2007 en la ekspozicio Interavto (Moskvo) estis prezentita la sporta versio de hatchback Lada Kalina R2. Ĝi ricevis la 16-valvan motoron kun volumeno 1,6 litro, 125 ĉevalpovoj, kongruan al la postuloj de Euro IV. Ĝi atingis rapidecon 100 km/hore je 9,5 sekundoj, maksimuma rapideco — 195 km/hore. La aŭto havis bremsojn por la 15-colaj radoj, malaltprofilajn pneŭmojn 195/55 R15, postajn diskajn bremsojn, senreduktoran elektran strihelpilon ktp. Ĝia veturalteco reduktiĝis je 30 mm, aperis aerodinamikaj surmetaĵoj[35].

En majo 2008 komenciĝis fabrikado de la aŭtoj Lada Kalina Sport. Komence oni instalis la motoron kun volumeno 1,4 litro. La aŭto havis sportan dezajnon, spojleron sur kofrujo, sidilojn kun flankapogo kaj kelkajn opciojn el la luksa versio de LADA Kalina[38][39]. En julio 2008 la unuaj aŭtoj Lada Kalina Sport 1.4 estis senditaj al vendejoj. Ili estis fabrikitaj en la eksperimenta sekcio de AvtoVAZ[40]. En marto 2009 ekvendiĝis Lada Kalina Sport 1.6 kun la 16-valva motoro (98 ĉevalfortoj, torda momanto 145 Nm)[41].

La 6-an de aŭgusto 2014 ekvendiĝis la dua generacio de Lada Kalina Sport. Ĝi ricevis la 16-valvan motoron kun volumeno je 1,6 litro, 118 ĉevalpovoj. Ĝi atingis rapidecon 100 km/hore en 9,5 sekundoj, maksimuma rapideco estis 197 km/hore[42].

La dua generacio[redakti | redakti fonton]

LADA Kalina 2
ruse Лада Калина 2
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Toljatti (Rusio)
Gepatra kompanio AvtoVAZ
Aliaj nomoj VAZ-2192
Produktata 2013-2018
Klaso malgranda
Motoro kaj transmisio
Motoro VAZ-11186 (la kvarcilindra, 8-valva, benzina, 1598 cm³, 87 ĉevalpovoj)
VAZ-21126 (la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1598 cm³, 98 ĉevalpovoj)
VAZ-21127(la kvarcilindra, 16-valva, benzina, 1598 cm³, 106 ĉevalpovoj)
Transmisio la 5-ŝtupa mekanika (VAZ-2181)
la aŭtomata 4-ŝtupa (Jatco)
la robota 5-ŝtupa (AvtoVAZ-2182)
Pezo kaj povumo
Pezo 1 080 kg (2 381 lb)
1 555 kg (3 428 lb) (limuzino)
Dimensioj
Longeco 3 893 mm (hatchback)
4 084 mm (kombiaŭto)
Larĝeco 1 700 mm
Alteco 1 500 mm
Veturalteco 185 mm
205 mm (Cross)
Benzin-kapacito 13,208 USgal (50 l)
Modeloj
Antaŭa modelo VAZ-2113
Sekvanta modelo LADA Granta
Aliaj modeloj Lada Granta
vdr

En aŭgusto 2012 en la Moskva Internacia Aŭtoekspozicio estis prezentita LADA Kalina de la dua generacio, kies amasa fabrikado komenciĝis en 2013. La dua generacio havis motorojn kun volumeno po 1,6 litroj: la 8-valvan (87 ĉevalpovoj) kaj la 16-valvan (98 kaj 106 ĉevalpovoj). Haveblis ankaŭ sportaj versioj kun la motoroj po 118 kaj 136 ĉevalpovoj. Aperis la 5-ŝtupa robota rapidumskatolo kun unu kluĉilo kaj la 4-rapiduma aŭtomata rapidumskatolo (Jatco). Aperis rapidecregulilo, navigilo, pli evoluinta klimatizilo kaj aerkuseno por la ŝoforo eĉ en la baza versio (en la versioj Norma kaj Lux ankaŭ tiu por la fronta pasaĝero). La kombiaŭta versio ricevis tegmentorakojn[43]. Videble ŝanĝiĝis aspekto de la aŭto, kiun prilaboris la nova dezajnisto de AvtoVAZ Steve Mattin. Iuj tamen plendis, ke temas pri ne la nova generacio, sed nura renovigo, ĉefe redezajno[44].

La 1-an de marto 2013 fabrikado de la unua generacio de LADA Kalina finiĝis[45]. La 16-an de majo komenciĝis fabrikado de la dua generacio[46] kaj en junio 2013 la unuaj aŭtoj estis senditaj al la vendejoj. Komence estis fabrikitaj hatchback-oj kun la mekanika rapidumskatolo[47]. En aŭgusto 2013 komenciĝis fabrikado de la versio Norma[48], en septembro 2013 aperis la novaj kombiaŭtoj[49]. En septembro 2013 startis produktado de la aŭtoj kun Elektronika Stabiliga Programo kaj Tirkontrola Sistemoen de la firmao Bosch (Germanio)[50]. En januaro 2014 aperis la aŭtoj kun nova suspensio — kun pli duraj risorto kaj levilo, nova amortizilo, stabiligilo kun diametro 24 mm (anstataŭ 22). Krome aperis bruizolaj aldonaĵoj. La nova suspensio estis instalata en ĉiuj aŭtoj, la bruizolado nur ekde la versio Norma[51].

En aprilo 2015 aperis la unuaj aŭtoj kun navigiloj, instalitaj en plurmedian sistemon[52].

En aprilo komenciĝis fabrikado[53] kaj en junio vendado de la aŭtoj kun robota rapidumskatolo. Tio estis la unuaj rusiaj aŭtoj kun aŭtomatizita rapidumskatolo. Ĝi estis kreita kunlabore kun la firmao ZF Friedrichshafen (Germanio)[54].

LADA Kalina de la dua generacio iĝis konkuranto de LADA Granta, do merkatikistoj por eviti tion modifis la versiojn: Granta vendiĝis kiel limuzino, Kalina kiel limuzino kaj hatchback. Kalina kostis iom pli. Tamen populareco de Granta kreskis ĉiujare kaj tiu de Kalina falis. En januaro 2016 AvtoVAZ informis pri ekredukto de la fabrikado de LADA Kalina, kiu devos komplete finiĝi en 2018[55]. En marto 2017 la prezidanto de AvtoVAZ Nicolas Maure diris, ke la aŭto bezonas modernigon, sed plu estos produktata[56]. Tamen finfine oni decidis ĉesigi ĝian fabrikadon en 2018 kaj uzi ĝiajn teknikajn solvojn en la redezajnota LADA Granta[6].

Lada Kalina NFR[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2014 en aŭtoekspozicio en Moskvo estis prezentita nova sporta versio de Kalina — hatchback Lada Kalina NFR, kie la lastaj tri literoj estas siglo de la angla Need for Race (Soifo de Konkuro)[57]. Ĝi havis la motoron kun volumeno 1,6 litro, 140 ĉevalpovoj, atingis rapidecon je 100 km/hore en 8,9 sekundoj, maksimuma rapideco 207 km/hore. Ĝi ricevis la 17-colajn malpezfanditajn radodiskojn, malaltprofilajn pneŭmojn, modernigitan rapidumskatolon, pli efikajn bremsojn kaj novdezajnitajn sidilojn[58]. En septembro 2015 ĝia startis la fabrikado ĉe la firmao Lada Sport (subfirmao de AvtoVAZ)[59] kaj en decembro ĝi ekvendiĝis[60]. En januaro 2016 komenciĝis produktado de Lada Kalina NFR R1, kiu kongruas al postuloj de la nacia normo por sportaj aŭtoj de la Pokalo de Rusio pri Ringokonkuro[61]. En le sezono de 2015-a jaro la teamo Lada Sport Rosneft sur tiu ĉi aŭto venkis en la teama konkurso en la Rusia serio de Ringokonkuro kaj gajnis du medalojn en personaj konkursoj[62].

En decembro 2016 la aŭto ricevis diferencialan blokilon[63].

Lada Kalina Cross[redakti | redakti fonton]

Tio estis la aŭto de la klaso pseŭdo-SUV. Jam en aprilo 2014 AvtoVAZ esploris opiniojn de la konsumantoj pri eventuala altigo de veturalteco[64]. En majo 2014 aperis informoj, ke ĝi estos farita surbaze de kombiaŭto kun veturalteco altigita je proksimume 18 mm. Oni diris ke ĝi havos nur frontan transmision, pro kio aperis aldonaĵo pseŭdo-SUV. La unua aŭto jam estis farita[65]. En junio 2014 oni oficiale anoncis baldaŭan fabrikadon de la aŭto kaj ĝiajn karaterizojn. La veturalteco altiĝis kompare al kombiaŭto je 23 mm (16 mm danke al suspensio kaj 7 mm danke al altprofilaj pneŭmoj) kaj atingis 208 mm, kio superis plejparton de SUV-aŭtoj[66]. En aŭgusto komenciĝis fabrikado kaj en septembro sendado al vendejoj de la aŭtoj[67], kies vendoj oficiale startis en decembro 2014[68]. En aprilo 2015 aperis la unuaj aŭtoj kun robota rapidumskatolo[69].

En julio 2016 komenciĝis fabrikado de la nova versio de la kombiaŭto Lada Kalina Cross, kiu nomiĝis Lada Kalina Cross Black Line. Ĝi ricevis nigran tegmenton, dukolorajn 15-colajn radodiskojn kaj tegilojn de la oranĝa aŭ griza koloroj. La ĉefa koloro de la aŭto estis (laŭmende) oranĝa aŭ blanka. Ĝi havis motoron je 106 ĉevalpovoj kaj rapidumskatolon laŭmende mekanikan aŭ aŭtomatan, du aerkusenojn, muzikilon kun USB kaj Bluetooth, hejtilojn de frontaj sidiloj kaj flankospeguloj[70].

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

LADA Kalina City[redakti | redakti fonton]

Post malsukcesaj provoj anstataŭigi la aŭton Oka per VAZ-1121 en 2003-2006 oni decidis reprovi en 2007 kaj fari tripordan hatchback de A-klaso surbaze de hatchback de LADA Kalina (VAZ-1119). La projekto ricevis la internan kodon VAZ-11172 kaj oficialan nomon LADA Kalina City. 80% de la elementoj estis prenitaj de VAZ-1119. Tute originalaj estis nur la tegmento, flankoj kaj parto de la planko. La aŭto havis jenajn parametrojn: longeco — 3650 mm, larĝeco — 1700 mm, alteco — 1500 mm, pezo — 980 kg. Estis instalita la 16-valva benzina motoro kun volumeno 1,4 litro, 89 ĉevalpovoj, kaj la 5-ŝtupa mekanika rapidumskatolo[71]. Tamen la projekto ne estis realigita. En aprilo 2018 aperis fotoj de redezajnita Oka, eble resurektonta surbaze de tiu ĉi projekto[72].

VAZ-1120[redakti | redakti fonton]

Origine oni planis fari ankaŭ kompaktan buslimuzinon. Ĝi ricevis la internan kodon VAZ-1120 kaj devis esti dezajnita ĝis la fino de 2001. En 2002 devis aperi testaj aŭtoj. Oni planis aranĝi amasan fabrikadon[73]. Ĝia maketo estis prezentita en Toljatti en 2002 kaj la fabrikado planita por 2008. Krom la benzina motoro kun volumeno 1,6 litro oni planis ankaŭ version kun dizelmotoro kun volumeno 1,8 litro. Sed somere 2005 AvtoVAZ informis pri nuligo de la projekto[74].

Senŝofora versio[redakti | redakti fonton]

En januaro 2018 la Centra Scienc-Esplora Aŭtomobila kaj Aŭtomotora Instituto (Rusio) publikigis informojn pri la kreita de ĝi senŝofora versio de LADA Kalina. Ĝi kapablis veturi kun rapideco ĝis 50 km/hore, sekvi alian aŭton, sin turni, rekoni aperantajn obstaklojn, vojsignojn kaj vojmarkilojn. Ĝi ankaŭ povis veturi malantaŭen kun rapideco ĝis 5 km/hore, sekvi itineron laŭ mapo, doni sonajn kaj lumajn signalojn. La aŭto povis memstare ekmoviĝi, lanĉinte elektran motoron, povan je 30 kVt (maksimume 72,4 kVt), ebligantan veturi ĝis 50 km[75].

Sekureco[redakti | redakti fonton]

La rusia magazeno Autoreview aranĝis en 2005 kolizian teston laŭ propra metodo ARCAP (Autoreview Car Assessment Program).

Autoreview Car Assessment Program
Sekureco de pasaĝeroj

fronta kolizio)

5,6 poentoj el 16
Testita modelo:LADA Kalina,

kvinporda limuzino, versio Standart


La aŭto gajnis 5,6 poentojn, do ricevis 1 stelon[76][77].

Autoreview Car Assessment Program
Sekureco de pasaĝeroj

fronta kolizio)

10,1 poentoj el 16
Testita modelo:LADA Kalina,

kvinporda kombiaŭto, versio Lux


En 2015 oni ripetis la teston, sed jam kun la kombiaŭto de la dua generacio en la versio Lux. Ĝi ricevis 10,1 poentojn el 16, do gajnis 3 stelojn[76][78].

Vendado[redakti | redakti fonton]

Jaro Vendoj LADA Priora
2004 5[79]
2005 18 103[80]
2006 52 746[81]
2007 78 550[82]
2008 127 252[83]
2009 59 136[84]
2010 108 989[85]
2011 142 930[86]
2012 119 890[87]
2013 67 960[88]
2014 65 609[89]
2015 35 869[90]
2016 20 982[91]
2017 19 989[92]
2018 13 589[93]
2019 1[94]

En 2011 LADA Kalina okupis la unuan lokon laŭ vendoj en la rusia merkato (142 mil aŭtoj). Tio estis ĝia apogeo, ĉar jam sekvan jaron aperis LADA Granta, kiu estis pli moderna, do ekde tiam la vendoj de LADA Kalina falis ĉiujare.

Eksporto[redakti | redakti fonton]

En septembro 2005 AvtoVAZ informis, ke pro malbonaj asocioj de la vorto Kalina en iuj landoj la aŭto vendiĝos kiel Lada-1118 (limuzino) kaj Lada-1119 (hatchback)[95]. Inter tiuj landoj estis Ukrainio, pri baldaŭaj vendoj al kiu AvtoVAZ informis en oktobro 2005[96] kaj Finnlando, ĉar en la finna la vorto kalina signifas "krakado, tintado"[97].

La eksportado komenciĝis en aŭgusto 2005. En 2005 el pli ol 18 mil fabrikitaj aŭtoj 733 estis eksportitaj. Ili vendiĝis en Ukrainio, Belorusio, Moldavio, Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Kazaĥio kaj Uzbekio[98]. En septembro 2006 LADA Kalina ekvendiĝis en Serbio[99].

En 2011 pli ol 1000 LADA Kalina estis venditaj al la kompanio Coruna Transporte (Nikaragvo), kiu planis uzi ilin kiel taksiojn[100].

En februaro 2016 Lada Kalina Cross ekvendiĝis en Germanio, kie tradicie plej populara modelo estis Lada Niva[101].

En oktobro 2016 LADA Kalina aĉeteblis en Germanio kaj Hungario[102]. Krome ĝi aĉeteblis en Peruo[103], Ĉilio[104], Jordanio[105].

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. С конвейера АВТОВАЗа сошел первый автомобиль нового семейства LADA KALINA (ruse) (2004-11-18). Alirita 2019-09-05.
  2. Олег Полажинец (2016-05-06) От «восьмерки» до Датсуна за 30 лет: платформа переднеприводных автомобилей ВАЗ (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-05.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Олег Полажинец (2016-04-02) Сочная новинка: история создания Lada Kalina (ruse). Kolesa.ru. Arkivita el la originalo je 2018-10-29. Alirita 2019-09-05.
  4. Лада «Калина» — комлектации, цены, подробности... (ruse). AutoNavigator.ru (2004-03-29). Alirita 2019-09-06.
  5. Lada Kalina получит улучшенную трансмиссию (ruse). AutoNavigator.ru (2004-12-29). Alirita 2019-09-06.
  6. 6,0 6,1 Уходу модели посвящается: история «Лады Калина» Об этом сообщает Рамблер (ruse). Rambler (2018-09-26). Alirita 2019-09-05.
  7. Лада Калина: второй пилот, полет нормальный (ruse). AutoNavigator.ru (2004-08-17). Alirita 2019-09-06.
  8. Лада Калина на конвейере (ruse). AutoNavigator.ru (2004-11-19). Alirita 2019-09-06.
  9. Стартовали продажи Lada Kalina (ruse). AutoNavigator.ru (2005-05-19). Alirita 2019-09-06.
  10. Первая Lada Kalina продана (ruse). AutoNavigator.ru (2005-06-14). Alirita 2019-09-06.
  11. Лада Калина с новым кузовом (ruse). AutoNavigator.ru (2005-08-04). Alirita 2019-09-06.
  12. Lada Kalina будут собирать в Ижевске (ruse). AutoNavigator.ru (2006-04-14). Alirita 2019-09-06.
  13. В продаже появились новые комплектации Lada Kalina (ruse). AutoNavigator.ru (2007-06-31). Alirita 2019-09-06.
  14. Lada Kalina в новой комплектации появилась в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2007-11-22). Alirita 2019-09-06.
  15. На Lada Kalina появится ABS (ruse). AutoNavigator.ru (2007-08-31). Alirita 2019-09-06.
  16. Lada Kalina обзавелась ABS (ruse). AutoNavigator.ru (2007-09-26). Alirita 2019-09-06.
  17. Выпущены первые товарные универсалы Lada Kalina (ruse). AutoNavigator.ru (2007-11-16). Alirita 2019-09-06.
  18. Универсал Lada Kalina — уже в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2007-12-28). Alirita 2019-09-06.
  19. ВАЗ 1117 - универсальная «Калина» появилась в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2008-01-17). Alirita 2019-09-06.
  20. Lada Kalina получила пластиковый бензобак (ruse). AutoNavigator.ru (2008-02-21). Alirita 2019-09-06.
  21. ВАЗ начал выпуск Lada Kalina с кондиционером (ruse). AutoNavigator.ru (2008-04-12). Alirita 2019-09-06.
  22. Lada Kalina стала оснащаться новыми амортизаторами (ruse). AutoNavigator.ru (2008-12-24). Alirita 2019-09-06.
  23. Lada Kalina получила комплектацию «полный стандарт» (ruse). AutoNavigator.ru (2009-02-26). Alirita 2019-09-06.
  24. Седан Lada Kalina стал мощнее (ruse). AutoNavigator.ru (2010-01-28). Alirita 2019-09-06.
  25. ВАЗ начал оснащать Lada Kalina штатной аудиосистемой (ruse). AutoNavigator.ru (2010-06-10). Alirita 2019-09-06.
  26. Седан Lada Kalina будет снят с производства в ближайшие дни (ruse). AutoNavigator.ru (2011-04-27). Alirita 2019-09-06.
  27. Начали продавать Lada Kalina с новым двигателем (ruse). Kolesa.ru (2011-12-15). Alirita 2019-09-16.
  28. Lada Kalina получила новый рулевой механизм (ruse). Kolesa.ru (2012-02-09). Alirita 2019-09-16.
  29. Владимир Путин проехал на "Калине" по трассе "Хабаровск — Чита" (ruse). Za ruljom (2010-08-31). Alirita 2019-09-17.
  30. Недолгий флирт Владимира Путина и Лады Калины (ruse). Ladatoday.ru. Alirita 2019-09-17.
  31. Путин ехал по федералке на трех Калинах в сопровождении Крузаков. Почему? (ruse). Drom.ru (2010-09-01). Alirita 2019-09-17.
  32. Музей истории ВАЗа. Часть 2. За рулём — президент России (ruse). LiveJournal (2016-07-27). Alirita 2019-09-27.
  33. Lada Kalina обзаведётся формулой 4х4 (ruse). AutoNavigator.ru (2006-04-26). Alirita 2019-09-06.
  34. Lada Kalina — теперь и с полным приводом (ruse). AutoNavigator.ru (2006-09-25). Alirita 2019-09-06.
  35. 35,0 35,1 Lada Kalina на «Интеравто-2007»: спортивные и внедорожные таланты (ruse). AutoNavigator.ru (2007-08-30). Alirita 2019-09-06.
  36. Полноприводную трансмиссию Lada Kalina не получит (ruse). AutoNavigator.ru (2008-02-19). Alirita 2019-09-06.
  37. Lada Kalina GTI будут продавать по цене $13000 (ruse). AutoNavigator.ru (2006-10-06). Alirita 2019-09-06.
  38. Собрана первая Lada Kalina Sport (ruse). AutoNavigator.ru (2008-05-14). Alirita 2019-09-06.
  39. Lada Kalina Sport — мода на фитнесс (ruse). AutoNavigator.ru (2009-04-30). Alirita 2019-09-06.
  40. Lada Kalina Sport доступна в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2008-07-31). Alirita 2019-09-06.
  41. Lada Kalina Sport 1.6 выходит на рынок (ruse). AutoNavigator.ru (2009-03-03). Alirita 2019-09-06.
  42. Хэтчбек Lada Kalina Sport появился в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2014-08-06). Alirita 2019-09-16.
  43. MMAC-2012: Lada Kalina II (ruse). AutoNavigator.ru (2012-08-31). Alirita 2019-09-12.
  44. Роман Зубко (2012-08-31) Новая Lada Kalina: не два, а полтора (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  45. Производство Lada Kalina I завершено (ruse). AutoNavigator.ru (2013-03-04). Alirita 2019-09-12.
  46. Стартовало производство Lada Kalina New (ruse). AutoNavigator.ru (2013-05-16). Alirita 2019-09-12.
  47. Новая Lada Kalina отправилась к дилерам (ruse). AutoNavigator.ru (2013-06-17). Alirita 2019-09-12.
  48. Новая Lada Kalina в комплектации «норма» появилась в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2013-08-16). Alirita 2019-09-12.
  49. Lada Kalina в кузове «универсал» пошла в производство (ruse). AutoNavigator.ru (2013-09-23). Alirita 2019-09-16.
  50. АвтоВАЗ выпустил Lada Kalina с системой курсовой устойчивости (ruse). Kolesa.ru (2013-09-06). Alirita 2019-09-16.
  51. Lada Kalina получила новую подвеску (ruse). Kolesa.ru (2014-01-20). Alirita 2019-09-16.
  52. Lada Kalina с навигатором появилась в продаже (ruse). AutoNavigator.ru (2015-04-09). Alirita 2019-09-16.
  53. Lada Kalina получила роботизированную КПП (ruse). AutoNavigator.ru (2015-04-22). Alirita 2019-09-16.
  54. Lada Kаlina AMT поступила в продажу (ruse). AutoNavigator.ru (2015-06-08). Alirita 2019-09-16.
  55. Производство Lada Kalina будет прекращено в 2018 году (ruse). AutoNavigator.ru (2016-01-11). Alirita 2019-09-16.
  56. Николя Мор: «LADA Kalina нуждается в совершенствовании» (ruse). Lada Kalina Club (2017-03-13). Alirita 2019-09-16.
  57. Продажи 140-сильной Lada Kalina NFR начнутся в октябре (ruse). Kolesa.ru (2014-08-12). Alirita 2019-09-16.
  58. Спортивная Lada Kalina NFR появится в продаже через несколько месяцев (ruse). AutoNavigator.ru (2014-12-05). Alirita 2019-09-16.
  59. Елена Астапенко (2015-09-01) Lada Kalina NFR отправили в серию (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  60. Андрей Говоров (2015-12-16) Стартовали продажи "горячей" Lada Kalina NFR. Цена известна (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  61. Елена Астапенко (2016-01-21) Стартовало производство Lada Kalina NFR R1 (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  62. Елена Астапенко (2016-03-10) Lada Kalina NFR модернизируют к новому сезону кольцевых гонок (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  63. Lada Kalina NFR получила механическую блокировку дифференциала (ruse). AutoNavigator.ru (2016-12-20). Alirita 2019-09-16.
  64. Евгений Костин (2014-04-13) АВТОВАЗ спрашивает вас, как сделать автомобили Lada лучше (ruse). Carobka.ru. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-09-16.
  65. Сергей Привольнов (2014-05-19) Бу Андерссону покажут «паркетник» Lada Kalina Cross (ruse). Carobka.ru. Arkivita el la originalo je 2021-10-17. Alirita 2019-09-16.
  66. Lada Kalina Cross: "кроссмен" из Тольятти (ruse). Kolesa.ru (2014-06-25). Alirita 2019-09-16.
  67. Lada Kalina Cross сфотографировали на дилерской площадке (ruse). Kolesa.ru (2014-09-11). Alirita 2019-09-16.
  68. Евгений Костин (2014-12-06) АВТОВАЗ объявил о старте продаж "вседорожного" универсала Lada Kalina Cross (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  69. Евгений Костин (2015-04-22) Lada Kalina Cross тоже получит "робот". Известна цена (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  70. Стартовало производство спецверсии Lada Kalina Cross (ruse). AutoNavigator.ru (2016-07-06). Alirita 2019-09-16.
  71. Игорь Моржаретто (2010-02-03) Презентация «ОКА-3»: «Калина»-три четверти (ruse). Za ruljom. Alirita 2019-09-16.
  72. Никита Чуйко (2018-04-01) Новая Ока: первые изображения (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  73. Сергей Жуков (2001-06-04) ВАЗ-11183 «Калина» «Калина» сегодня и завтра (ruse). 5 koleso. Alirita 2019-09-16.
  74. Сергей Бездорожный (2018-12-04) ВАЗ-1120 — это Лада Калина с кузовом минивэн, о которой все забыли (ruse). Alirita 2019-09-16.
  75. Универсал Lada Kalina превратился в беспилотный автомобиль (ruse). AutoNavigator.ru (2018-01-22). Alirita 2019-09-16.
  76. 76,0 76,1 Краш-тест автомобилей Лада Калина (ruse). Expertvaz.ru (2005-09-30). Alirita 2019-09-17.
  77. Лада Калина (ruse). Autoreview (2005). Alirita 2019-09-17.
  78. Лада Калина Люкс (ruse). Autoreview (2015). Alirita 2019-09-17.
  79. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2004 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.[rompita ligilo]
  80. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2005 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  81. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2006 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  82. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2007 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  83. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2008 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  84. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2009 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-04.
  85. Сергей Удачин (2011-01-13) Опубликованы итоги продаж автомобилей в РФ за 2010 год (ruse). Drive.ru. Alirita 2019-09-17.
  86. Геннадий Анисимов, Алексей Непомнящий (2012-01-12) Авторынок России вырос на 39% (ruse). Vedomosti. Arkivita el la originalo je 2012-02-25. Alirita 2019-09-17.
  87. Статистика продаж Lada (ruse) (2013-01-02). Alirita 2019-09-17.
  88. 25 самых популярных автомобилей России в 2013 году (ruse). Kolesa.ru (2014-01-17). Alirita 2019-09-04.
  89. (AEB) Статистика продаж автомобилей за 2014 год (ruse). LadaOnline.ru (2015-01-19). Alirita 2019-09-04.
  90. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2015 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  91. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2016 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  92. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2017 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  93. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2018 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  94. Данные о продажах автомобилей Lada в России за 2019 год (ruse). Auto.vercity.ru. Alirita 2019-09-17.
  95. Lada Kalina переименуют (ruse). AutoNavigator.ru (2005-09-30). Alirita 2019-09-06.
  96. Lada Kalina идет на экспорт (ruse). AutoNavigator.ru (2005-10-04). Alirita 2019-09-06.
  97. «Ляпы» производителей в названиях автомобилей (ruse). Drive2.ru (2015). Alirita 2019-09-17.
  98. Lada Kalina осваивает зарубежье (ruse). AutoNavigator.ru (2006-01-24). Alirita 2019-09-06.
  99. Lada Kalina начали продавать в Сербии (ruse). AutoNavigator.ru (2006-09-18). Alirita 2019-09-06.
  100. Lada Kalina станут такси в Никарагуа (ruse). Kolesa.ru (2011-11-07). Alirita 2019-09-05.
  101. Елена Астапенко (2016-02-04) Продажи Lada Kalina Cross стартуют в Германии (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-05.
  102. Иннокентий Кишкурно (2016-10-21) Новая ладья в Старом Свете: сколько стоят Lada в Европе (ruse). Kolesa.ru. Alirita 2019-09-16.
  103. LADA KALINA (hispane). LADA Peru. Arkivita el la originalo je 2019-09-27. Alirita 2019-09-16.
  104. LADA вернулась на рынок Чили (ruse). LADA Kalina Club (2018-05-23). Alirita 2019-09-16.
  105. KALINA и другие LADA теперь доступны в Иордании (ruse). LADA Kalina Club (2017-11-29). Alirita 2019-09-16.