Verdaflugila lamprotorno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lamprotornis chloropterus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verdaflugila lamprotorno
Verdaflugila lamprotorno
Verdaflugila lamprotorno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Lamprotornis
Specio: 'L. chloropterus'
Lamprotornis chloropterus
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Verdaflugila lamprotornoVerdaflugila brilsturno (Lamprotornis chloropterus) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de LamprotornisBrilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj. La Verdaflugila lamprotorno, Lamprotornis chloropterus kaj L. elisabeth (laŭ Sibley kaj Monroe 1990, 1993) estas konsiderataj separataj specioj kontraŭ Dowsett kaj Forbes-Watson (1993) kiuj inkludas elisabeth kiel subspecio de L. chloropterus. Tiu traktado estas reviziota de la Laborgrupo pri Taksonomio de BirdLife. Ĝi povus formu superspecion kun L. acuticaudus. Rasoj estis foje konsiderataj kiel du distingaj specioj, formantaj superspecion. Proponita raso cyanogenys (priskribota el Sennar, en Sudano) estas konsiderata kiel sinonimo de la nomiga.

Ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko nome en Benino, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokrata Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malavio, Malio, Mozambiko, Namibio, Niĝerio, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo.

Estas 2 populacioj; unu en altaj teroj de la nordaj tropikoj inter 5°N kaj 15°N el okcidenta marbordo de Etiopio kaj nordokcidenta Kenjo. La dua populacio etendas el marborda Kenjo, orienta Tanzanio suden tra Mozambiko, Zambio al Zimbabvo.

For de la reprodukta sezono tiu estas socia specio ofte troviĝanta en bruemaj aroj. Ili ŝajne preferas surgrundan manĝadon kaj ties dieto konsistas el fruktoj, semoj, nektaro kaj insektoj (inklude skaraboj, termitoj, akridoj ktp).

Ili aspektas tre similaj al la Granda lamprotorno sed estas pli malgrandaj ĝenerale kaj havas pli mallongan voston. Tiu specio estas tre blua kun verdecaj metalecaj briloj en flugiloj (el kio devenas la nomo de la specio en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie chloropterus estas komponita de du radikoj el la antikva greka signife “verda kaj flugiloj”), purpurecaj en vosto kaj malhelblua vizaĝo el la bekobazo al la orelareo. La iriso estas ruĝeca. La beko kaj kruroj estas nigraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]