Maŭricio (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŭricio
Mont-piton-1.jpg

ŜtatoMaŭricia Respubliko

- koordinatoj20° 18′ S, 57° 35′ O (mapo)-20.357.583333333333Koordinatoj: 20° 18′ S, 57° 35′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoPiton de la Petite Rivière Noire [+]
Areo1 874 km² (187 400 ha) [+]
Loĝantaro1 220 000 [+]
HorzonoUTC+04:00 [+]

Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Insulo Maŭricio.

Maŭricio (angle Mauritius, france Île Maurice) estas insulo en la okcidenta parto de la Hinda Oceano oriente de Madagaskaro. La ĉefurbo de la Maŭricia Respubliko estas Port Louis. Maŭricio havis – kune kun la najbara insulo Rodrigues – ĉirkaŭ 1,2 milionon da loĝantoj (en 2010). Maŭricio estis luktejo de koloniaj potencoj: en diversaj tempoj la insulo estis sinsekve alproprigita de Portugalio (1507-1513), Nederlando (1598-1710), Francio (1710-1810) kaj la Brita Imperio (1810-1968), post kio ĝi sendependiĝis. La insulo ricevis sian nomon de la latina formo de la nomo Maŭrico de Oranĝo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ 70 % de la loĝantaro estas hinddevena. Ĉar ne estis indiĝena loĝantaro sur la insulo, ĉiuj maŭricianoj estas posteuloj de enmigrintoj, kiuj alvenis dum la lastaj tri jarcentoj – el Francio, Ĉinio, Afrika kontinento, Madagaskaro, Britio kaj diversaj partoj de Barato.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Maŭricia insulo

La insulo Maŭricio estas parto de la Maskarenaj Insuloj ĉirkaŭata de koralaj rifoj. La insula teritorio grandas je 1865 km².

La plej granda parto de la insulo estas preskaŭ ebena. La plej alta punkto estas Monto Petite Riviere Noir (826 m).

Ĉirkaŭ triono de la insula teritorio estas okupita de tropikaj arbaroj. Estas granda diverseco en la faŭno, inkluzive de endemiaj specioj (Nesomyrmex gibber) formikoj, skaraboj kaj aliaj. Plantejoj de pino kaj eŭkalipto, ĉe la marbordo - arbaretoj de kokosaj palmoj laŭ la strando kaj mangrovoj tra la orienta marbordo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato estas oceana (mara). La averaĝa monata temperaturo en februaro estas 23 ° C. La averaĝa jara precipitaĵo estas malegale distribuita - de 1500 mm (en la montregionoj) ĝis 5000 mm (sur la marbordaj ebenaĵoj). En decembro-marto, uraganaj ventoj, pluvegoj kaj inundoj estas observataj sur la insula teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj kiel la unuaj utiligis la insulon por replenigi siajn stokojn de nutraĵoj kaj akvo en la 10-a jarcento, la portugaloj malkovris ĝin en la 16-a jarcento kaj la nederlandanoj portempe okupis ĝin en la 17-a jarcento. En 1715 okupis ĝin francoj favore al la Franca Orienthindia Kompanio kaj en 1721 ekloĝis tie koloniistoj. La britoj avide rigardis la strategie situantan insulon, kiel faris ankaŭ piratoj. Tiuj povis dum la 18-a jarcento akiri paspermesojn de la francoj, se ili promesis ataki nur britajn ŝipojn. Port-Luiso tiel fariĝis centro de piratado.

La britoj ricevis Maŭricion kiel kolonion en la pactraktato de 1814. Ili evoluigis la ekonomion kaj komercon, sed lasis daŭre funkcii la francdevenajn reĝimon, juran sistemon, kulturon, religion kaj lingvon, kaj permesis al la francoj reteni siajn posedaĵojn kaj interesojn en la industrio de sukero. La malpermeso de sklaveco kaŭzis problemojn pri laborfortoj, tial oni venigis grandan nombron de hindoj al la insulo. Kvankam ili estis traktataj simile kvazaŭ sklavoj, ili sukcesis enpenetri aliajn sektorojn de la socio kaj ekonomia vivo. Ili nun estas la plej aktivaj en la politiko de la insulo, kiu en 1968 fariĝis sendependa membro de la Brita Konfederacio. En 1992 ĝi fariĝis respubliko.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la angla, tamen nur 3 % de la loĝantaro parolas ĝin. La plej vaste uzata lingvo estas la maŭrica kreola lingvo nomata Kreol Morisyen. Ĝin parolas ĉirkaŭ 600 000 homoj kiel sian unuan lingvon kaj 200 000 kiel la duan. Aliaj lingvoj estas Bhojpuri (ofte nomata «hindia lingvo») kun 330 000 parolantoj, la urdua 64 000, la franca 37 000 kaj la tamila 22 000. La angla estas la lingvo de la parlamento, de lerneja administracio kaj aliaj oficialaj instancoj.

La franca estas la lingvo de la amaskomunikiloj. Okdek procentoj de la gazetaro uzas la francan, kiu ankaŭ superregas en la reklama branĉo. La plejmulto de la televidaj programoj estas en la franca. La loka televido dissendas ĉiutage novaĵojn en la angla kaj unufoje semajne filmojn en la angla. Krome la aliaj lingvokomunumoj en la lando havas siajn programojn. Ekde proksimume 2006 okazas kreollingvaj klerigaj kaj distraj programoj en radio kaj televido, lastatempe ankaŭ debatoj en la parlamento[1].

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la Internacia tago de la kreola lingvo, eldoniĝis poemo en la maŭrica (kreola lingvo) kun tradukoj en 57 lingvoj, i.a. en Esperanto. Negro pou la vi estas kreola kanto en Esperanto.

Prie pli sub Maŭrica kreolo kaj Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (esperanto) Vĕra Barandovská-Frank, (2020), Interlingvistiko. Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj, paĝo 71, Poznań, Univ. Adam Mickiewicz, 333 paĝoj, ISBN 9788365483539