Malgranda zapornio
Malgranda zapornio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
plenkreska masklo
plenkreska ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Malgranda zapornio (Zapornia parva) estas tre eta akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.
Ties reprodukta medio estas junkejoj de Eŭropo en izolitaj lokoj de Hispanio, Francio, Nederlando, Germanio, kaj ĉefe pli oriente, en Aŭstrio, Hungario, el Pollando ĝis Balkanio kaj Rusio kaj tra okcidenta Azio. Ili ne bezonas multe da akvo. La eŭropa loĝantaro malpliiĝis pro sekigo de ties medio. Tiu specio estas migranta kaj vintras en Afrikon. Entuta loĝantaro povas alproksimiĝi al 20 000 reproduktaj paroj, sed pro ties sekretemo kaj malfacileco pristudi, ĝi povus atingi la milionon da ekzempleroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ili estas 17-20 cm longaj, kaj la masklo estas simila al la iomete pli malgranda Pigmea zapornio kaj iomete pli malgranda ol la Makula porzano, sed tiu ĉi ne havas malantaŭajn flankojn striecajn blankonigre. Ĝi havas mallongan rektan bekon, verdan kun ruĝa bazo. Plenkreskuloj masklaj havas ĉefe olivecbrunajn suprajn partojn kun malmultaj blankaj markoj kaj grizbluajn vizaĝon kaj subajn partojn. Inoj siaflanke havas okrajn subajn partojn, blankan gorĝon kaj iome da grizbluo ĉevizaĝe. Ambaŭ havas verdajn krurojn kun longaj fingroj kaj mallongan voston kiu estas blankonigre strieca sube.
Junaj ekzempleroj de Malgranda zapornio estas similaj al inoj, sed ili havas blankajn vizaĝon kaj bruston kaj striojn ventre. Idoj estas nigraj, kiel tiuj de aliaj raledoj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj birdoj manĝoplukas per beko en koto aŭ sombra akvo, sed ankaŭ per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj akvajn bestetojn.
Malgranda zapornio estas tre sekretema -la plej inter zapornioj- dum la reprodukta sezono kiam ĝi estas pli aŭdata ol vidata. Tamen ili estas bruemaj birdoj per laŭta alvoko -sed ne tiom laŭta kiel tiuj de aliaj zapornioj- kiel iu “kva”. Ili estas pli facile vidataj dum migrado aŭ vintrumado.
Ili konstruas etan kaj tre kaŝitan neston en seka lokiĝo de malseka junkaro, tie la ino demetas 4-8 ovojn okrajn kun malhelbrunaj makuletoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum tri semajnoj. La idoj ekflugas post unu monato kaj duono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Porzana parva. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006.
|