Marek Dziekan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marek Dziekan
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1965 (1965-03-27) (59-jaraĝa)
en Pacanów
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de VarsovioQ9295817
Okupo
Okupo orientalisto
vdr

Marek Marian Dziekan (naskiĝis la 27-an de marto 1965 en Pacanów (distrikto Busko) estas profesoro doktoro habilita, estro de la Katedro de Proksima Oriento kaj Norda Afriko ĉe Lodza Universitato, laboranto de la Katedro de Arabistiko kaj Islamistiko ĉe Varsovia Universitato kaj de la Laborejo pri la araba lingvo kaj kulturo ĉe Toruna Universitato kaj prezidanto de la Programa Konsilio de Interfakultataj Individuaj Humanismaj Studoj en Lodza Universitato. Li finis Ĝeneralklerigan Liceon en Tarnów.

Marek Dziekan estas aŭtoro de pluraj sciencaj laboraĵoj, popularsciencaj kaj de tradukoj. Li okupiĝas pri la historio de araba-islama civilizo, klasika kaj nuntempa islamo.

Kune kun profesoro Janusz Danecki estis spertulo de multaj amaskomunikiloj dum la Iraka milito. De la komenco negative opiniis usonan agadon kun la "maniero enkoduki demokration en Irako".

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Współcześni uczeni polscy. Słownik biograficzny (Nuntempaj polaj sciencistoj. Biografia vortaro), 5-a volumo: Suplemento A-Ż, Ośrodek Przetwarzania Informacji (Centro pri Transformo de Informo), Warszawa 2006