Janusz Danecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janusz Danecki
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1946 (1946-10-06) (77-jaraĝa)
en Katowice
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo orientalisto
vdr

Janusz Danecki (naskiĝis la 6-an de oktobro 1946 en Katowice) estas pola arabisto kaj islamisto, lingvisto kaj literaturisto. Li laboras en la Katedro de Arabistiko kaj Islamistiko de la Universitato de Varsovio kaj en la Supera Lernejo de Socia Psikologio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Janusz Danecki en la jaroj 1964-69 studis arabistikon en la Varsovia Universitato kaj magistriĝis pri la temo: Kelkaj problemoj de arabaj pruntaĵoj en la urduo, kies scienca prizorganto estis Józef Bielawski. En 1971 estis en Kaira universitato kaj en Al-Azhar-universitato. En 1974 doktoriĝis pri araba lingvoscienco per disertaĵo Elementoj de barata fonetika teorio en 'Al-Kitāb' de Sībawayhi. En 1982 habilitiĝis pri klasika araba kaj islama kulturoj surbaze de laboraĵo Literaturo kaj kulturo en imperio de kalifoj. Studo pri adaba kreemo de al-Mubarrad. En 1989 ricevis titolon de profesoro pri humanismaj sciencoj.

Li estas profesie ligita al la Varsovia Universitato. En la jaroj 1982-2006 estis gvidanto de Fako pri Arabistiko kaj Islamistiko kaj restante ties scienca laboranto. Li lekcias pri araba lingvoscienco, arabaj dialektoj, islamistiko kaj islama politika penso. En la jaroj 2006-2010 estis fakultatestro de Filologia Fakultato de Supera Lernejo de Socia Psikologio en Varsovio. En 2003 li ankaŭ iĝis ĉi tie gvidanto de Proksim-Orienta Centro.

En 1993 Janusz Danecki fondis sciencan revuon "Studia Arabistyczne i Islamistyczne" (Arabistaj kaj Islamistaj Studoj) kun internacia atingodistanco, kaj en 2002 jarlibron "Bliski Wschód: społeczeństwa - polityka - tradycje" (Proksima Oriento: socioj, politiko, tradicioj). Li ankaŭ estas membro de Towarzystwo Naukowe Warszawskie (Scienca Varsovia Societo), Komitet Nauk Orientalistycznych Polskiej Akademii Nauk (Komitato de Orientalistikaj Sciencoj de Pola Scienca Akademio) kaj Collegium Invisibile.

Li estas tradukisto de klasika kaj nuntempa araba literaturo kaj ankaŭ de orientalistika literaturo de eŭropaj lingvoj kiel germana, angla, franca. Krom tiuj lingvoj li ankaŭ konas la rusan, hispanan, italan, svedan kaj finnan. Aparte li posedas fundamentan konon de kelkaj orientaj lingvoj (svahila, hebrea, birma, persa, turka kaj urduo).

Kune kun d-rino Jolanta Kozłowska kiel unuaj en Pollando prilaboris en 1996 Słownik arabsko-polski (Vortaro pola-araba) redaktita laŭ alfabeta ordo kaj ne, kiel kutime, laŭ radikvortoj. Janusz Danecki verkis ankaŭ Gramatyka języka arabskiego (Gramatiko de la araba lingvo) unuafoje eldonitan en 1994. Lia libro Podstawowe wiadomości o islamie (Bazaj informoj pri islamo) estas en Pollando la plej granda fonto pri islamo. En internaciaj sciencaj revuoj li publikigis pli ol cent artikoloj.

Distingita i.a. de Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta en 2011.

Pli gravaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Arabowie (Araboj), PIW, Warszawa 2001
  • Gramatyka języka arabskiego (Gramatiko de la araba lingvo; volumoj 1 kaj 2), Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 1994 (eldono plibonigita – 2001)
  • Klasyczny język arabski (Klasika araba lingvo), Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 1998
  • Kultura islamu. Słownik (Kulturo de islamo. Vortaro), WSiP, Warszawa 1997
  • Kultura i sztuka islamu (Kulturo kaj arto de islamo), Elipsa, Warszawa 2003
  • Literatura i kultura w imperium kalifów. Studium twórczości adabowej al-Mubarrada (Literaturo kaj kulturo en la imperio de kalifoj. Studumo pri adaba kreemo de al-Mubarrad , Wydawnictwa Uniwersytetu Warszawskiego, Warszawa 1982
  • Opowieści Koranu (Rakontoj de la Korano), Nasza Księgarnia, Warszawa 1991
  • Podstawowe wiadomości o islamie (Bazaj informoj pri islamo; volumoj 1 kaj 2), Dialog, Warszawa 1997 (eldono plibonigita – 2008)
  • Polityczne funkcje islamu (Politikaj funkcioj de islamo), Wydawnictwa Uniwersytetu Warszawskiego, Warszawa 1991
  • Przygody Sindbada Żeglarza. Słowniczek arabsko-polsko-angielski (Aventuroj de Sinbado la Maristo. Vortareto araba-pola-angla), Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 1994
  • Słownik arabsko-polski (Vortaro arab-pola), (Janusz Danecki, Jolanta Kozłowska), Wiedza Powszechna, Warszawa 1996
  • Wojskowy słownik morski. Arabsko-polski. Polsko-arabski (Militista mara vortaro. Araba-pola. Pola-araba), Janusz Danecki, Jolanta Kozłowska, Ewa Machut-Mendecka, Ahmed Nazmi), Gdynia 1984
  • Współczesny język arabski i jego dialekty (Nuntempa araba lingvo kaj ties dialektoj), Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 2001 (eldono plibonigita kaj kompletigita 2009)
  • Wstęp do dialektologii języka arabskiego (Enkonduko al dialektoscienco de la araba lingvo), Wydawnictwa Uniwersytetu Warszawskiego, Warszawa 1989

Pli gravaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Al-Hakim Taufik, Dom nie spełnionych marzeń (La domo de neplenumitaj revoj), KAW, Warszawa 1982
  • Al-Hamadani, Opowieści łotrzykowskie ((Friponaj rakontoj), Ossolineum, Warszawa 1983
  • Ibn Hazm, Naszyjnik gołębicy: O miłości i kochankach (Kolĉeno de kolombino: Pri amo kaj amantoj, PIW, Warszawa 1976
  • Jusuf Idris, Egipski erotyk (Egipta erotiko), PIW, Warszawa 1980
  • Kanafani Ghassan, Głowa kamiennego lwa (La kapo de ŝtona leono), PIW, Warszawa 1982
  • Klasyczna poezja arabska (Klasika araba poezio), Warszawa 1988
  • Mahomet. Mądrości Proroka (Mohamedo. Saĝecoj de la Profeto), Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 1993
  • Poezja arabska, wiek VI-XIII (Araba poezio, jarcento 6-a - 13-a), Ossolineum, Wrocław 1997
  • Siedem kasyd staroarabskich (Mu`allaki) (Sep malnovarabaj kasidoj), PIW, Warszawa 1981

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]