Malmedia masakro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Masakro de Malmedy)
Sekvo de la masakro.

La Malmedia masakro estis militkrimo fifarita de membroj de la Kampfgruppe Peiper (parto de la 1a SS Panzer Divizio), germana batalunuo estrita de Joachim Peiper, en la ŝosekrucejo de Baugnez proksime al Malmedy, Belgio, la 17an de decembro, 1944, dum la Batalo de Ardenoj. Laŭ multnombraj rakontoj de atestintoj, 84 usonaj militprizonuloj estis masakritaj de siaj germanaj kaptintoj: la prizonuloj estis kunigitaj en kampo kaj pafitaj per mitraletoj.

La termino Malmedia masakro aplikiĝis ĝenerale ankaŭ al la serio de masakroj fifaritaj de la sama unuo en la sama tago kaj postaj tagoj, kiuj estis celo de la proceso pro la Malmedia masakro, parto de la Dachau Procesoj de 1946. La procesoj estis fokuso de forta polemiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Steven P. Remy, The Malmedy Massacre: The War Crimes Trial Controversy (Harvard University Press, 2017), x, 342 pp.