Matilda-efekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Matilda Joslyn Gage, aktivulino laŭ kiu la nomo Matilda-efekto.

La Matilda-efekto estas biaso ne agnoski la atingojn de tiuj virinaj sciencistoj kies laboron oni atribuas al viraj kunlaborantoj. Ĉi tiun efekton unue priskribis la aktivulo pri virinaj rajtoj Matilda Joslyn Gage (1826–98) en sia eseo, "Woman as Inventor" (Virino kiel inventisto) en 1870. La scienchistoriisto Margaret W. Rossiter elpensis la terminon en 1993.[1]

Rossiter donis plurajn ekzemplojn de la efekto. En la 12-a jarcento, Trotula (Trota de Salerno), itala virina kuracisto, verkis librojn kiujn, post ŝia morto, oni atribuis al viraj aŭtoroj. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, ilustras la efekton la ekzemploj de Alice Ball, Nettie Stevens,[2] Lise Meitner, Marietta Blau, Rosalind Franklin, kaj Jocelyn Bell Burnell.

Oni komparis la Matilda-efekton al la Mateo-efekto, laŭ kiu eminenta sciencisto ricevas plian agnoskon al relative nekonata esploristo, eĉ se ties laboro estas kune farita aŭ simila.[3][4]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

En 2012, du esploristinoj en Radboud Universitato Nijmegen montris, ke en Nederlando la sekso de profesoraj kandidatoj influas la taksadon pri ili.[5]

Similajn kazojn priskribis du italaj esploristinoj en studado[6] konfirmita plue de hispana studado.[7]

Aliflanke, iuj studadoj ne trovis diferencon inter citaĵoj kaj influo de publikigaĵoj de viraj aŭtoroj kaj tiuj de virinoj.[8][9][10]

Svisaj esploristoj indikis, ke raportistoj de amaskomunikiloj invitas al viraj sciencistoj pli ofte kontribui ol iliaj kunsciencistinoj.[11]

Laŭ usona studado, "kvankam evidenta diskriminacio laŭ sekso ĝenerale daŭre malpliiĝas en la usona socio," "virinoj daŭre spertas malavantaĝojn rilate la ricevon de prisciencaj premioj, precipe por esplorado."[12]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Virinoj kiuj submetiĝis al la Matilda-efekto:

  • Teano de Krotono, (6-a jarcento a.K.) – frua filozofo kiu laboris pri matematiko, sed la plejmulto de ŝia laboro estis flankenpuŝita de, aŭ atribuita al, ŝia edzo, patro, aŭ instruisto, Pitagoro, (depende de la fonto).[13][14]
  • Trotula (Trotula di Ruggerio, 12-a jarcento) – itala kuracisto, aŭtoro de verkoj kiujn, post ŝia morto, oni atribuis al viraj aŭtoroj. Malamo al virinoj kiel instruistoj kaj resanigistoj kondukis al neado de ŝia ekzisto. Unue oni atribuis ŝian laboron al ŝia edzo kaj filo, sed dum la informo transdoniĝis, monaĥoj konfuzis ŝian nomon kun tiu de viro. Ŝi ne menciiĝas en la "Dictionary of Scientific Biography" (vortaro de scienca biografio)[15]
  • Jeanne Baret (1740–1807) – franca botanikisto, la unua virino kiu komplete ĉirkaŭnavigis la mondon. Partnero kaj kunlaboranto de la botanikisto Philibert Commerson, ŝi aliĝis al la ekspedicio de Louis-Antoine de Bougainville kaŝvestis kiel viro. Ili kolektis la unuajn specimenojn de Bugenvilo. Plejmultajn botanikajn malkovrojn oni atribuis al Commerson sole, pro kiu proksimume cent specioj estas nomitaj. Ŝi famiĝis por la unua fojo longe poste per la priskribo de Solanum baretiae[16] en 2012.
  • Nettie Stevens (1861–1912) – malkovrinto de la XY seks-konstata sistemo. Ŝiaj kernaj studoj pri tenebrioj malkaŝis por la unua fojo, ke la sekson de organismo regas ĝiaj kromosomoj anstataŭ mediaj aŭ aliaj faktoroj. Stevens multe influis la transiron de la scienca komunumo al ĉi tiu temo por esplori: kromosoma seks-regado.[17] Tamen, Thomas Hunt Morgan, eminenta tiutempa genetikisto, ricevis atribuon pri tiu malkovro.[18] Malgraŭ ŝia ampleksa laboro en la fako genetiko, la kontribuoj de Stevens al la laboro de Morgan estas ofte ignorata.[19]
  • Mary Whiton Calkins (1863–1930) – Harvard Universitato, malkovris, ke etaj stimuloj parigitaj kun aliaj signifaj stimuloj, estas pli facile memoreblaj. Ŝi ankaŭ malkovris, ke pli longa elmeto kondukis al pli bona memoro. Tiujn eltrovaĵojn, kun ŝia par-asocia metodo, poste uzis Georg Elias Müller kaj Edward B. Titchener, sen agnosko al Calkins.
  • Gerty Cori (1896–1957) – Nobel-laŭreato biokemiisto, laboris multajn jarojn kiel helpanto de sia edzo, malgraŭ ke ŝi havis kvalifikojn egalajn al liaj por profesora posteno.
  • Rosalind Franklin (1920–58) – nuntempe rekonata kiel grava kontribuanto al la malkovro en 1953 de la strukturo de DNA. Je la tempo de la malkovro age de Francis Crick kaj James Watson, por kiu la du viroj ricevis Nobel-premion en 1962, ŝia laboro ne ricevis justan atribuon (kvankam Watson priskribis la kernan gravecon de ŝia kontribuo, en sia libro The Double Helix (la duobla helico)).
  • Marthe Gautier (naskiĝis en 1925) – nun agnoskita pro ŝia grava rolo en la malkovro de la kromosoma malnormaleco kiu kaŭzas la Down-sindromon, malkovro antaŭe atribuita tute al Jérôme Lejeune.
  • Marian Diamond (naskiĝis en 1926) – laborante ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley, eksperimente malkovris la fenomenon cerban plastecon, kiu kontraŭis antaŭajn dogmojn pri neŭrologio. Kiam ŝia influa 1964-referaĵo[20] estis publikigota, ŝi trovis ke la nomoj de ŝiaj du akcesoraj kunaŭtoroj, David Krech kaj Mark Rosenzweig, estis metitaj antaŭ ŝia nomo (kiu, aperis en krampoj). Ŝi protestis ke ŝi faris la esencan laboron priskribitan en la referaĵo, kaj tiam oni metis ŝian nomon unue (sen krampoj). La okazaĵo priskribiĝis en 2016-a dokumenta filmo, My Love Affair with the Brain: The Life and Science of Dr. Marian Diamond (Mia amafero kun la cerbo: la vivo kaj scienco de D-ino Marian Diamond).[21]
  • Harriet Zuckerman (naskiĝis en 1937) – kiel rezulto de la Matilda-efekto, ŝia edzo Robert K. Merton atribuis al Zukerman kunaŭtorecon de la koncepto de la Matthew-efekto.[22]
  • Programistoj de ENIAC (dediĉiĝis en 1946) – pluraj virinoj signife kontribuis al la projekto, inkluzive de Adele Goldstine, Kay McNulty, Betty Jennings, Betty Snyder, Marlyn Wescoff, Fran Bilas kaj Ruth Lichterman, sed historioj de ENIAC tipe ne menciis tiujn kontribuojn, kaj foje enfokusigis atingojn pri la aparataro anstataŭ programado.[23]

Ekzemploj kiuj favoris virojn sur virinoj por Nobel-premioj:

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Ben Barres (1954–2017), neŭrobiologo ĉe Stanford University Medical School Universitato Stanford, fako pri medicino) kiu transformiĝis el virino al viro, parolis pri siaj sciencaj atingoj perceptata malsame, depende de kiu sekso li havis tiutempe.[29] Antaŭ lia transformiĝo al viro, liaj atingoj atribuiĝis al aliaj viroj aŭ malestimataj, sed post la transformiĝo al viro, liaj atingoj atribuiĝis al li kaj laŭdiĝis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rossiter Margaret W. (1993), "The Matthew/Matilda Effect in Science", Social Studies of Science (London) 23 (2): 325–341, doi:10.1177/030631293023002004, ISSN 0306-3127 
  2. . Nettie Stevens discovered XY sex chromosomes. She didn't get credit because she had two X's (2016-07-07). Alirita 2016-07-07.
  3. Rossiter, Margaret W., "The Matthew Matilda Effect in Science", Social Studies of Science, 1993, paĝoj 325–341.
  4. Dominus, Susan, Oktobro 2019, Women Scientists Were Written Out of History. It's Margaret Rossiter's Lifelong Mission to Fix That Smithsonian Magazine volumo 50 numero 6, p. 48
  5. Marieke van den Brink; Yvonne Benschop (2011), "Gender practices in the construction of academic excellence: Sheep with five legs", Organization 19 (4): 507–524, doi:10.1177/1350508411414293 
  6. Andrea Cerroni; Zenia Simonella (2012), "Ethos and symbolic violence among women of science: An empirical study", Social Science Information 51 (2): 165–182, doi:10.1177/0539018412437102 
  7. María Luisa Jiménez-Rodrigo1; Emilia Martínez-Morante; María del Mar García-Calvente; Carlos Álvarez-Dardet (2008), "Through gender parity in scientific publications", Journal of Epidemiology & Community Health 62 (6): 474–475, doi:10.1136/jech.2008.074294, PMID 18477742, http://jech.bmj.com/content/62/6/474.extract 
  8. Peter Hegarty; Zoe Walton (2012), "The Consequences of Predicting Scientific Impact in Psychology Using Journal Impact Factors", Perspectives on Psychological Science 7 (1): 72–78, doi:10.1177/1745691611429356, PMID 26168426, http://epubs.surrey.ac.uk/72248/6/2012%20PH%20%26%20ZW%20JIF%20The%20consequences%20of%20predicting%20scientific%20impact.pdf 
  9. Stephane Baldi (1998), "Normative versus Social Constructivist Processes in the Allocation of Citations: A Network-Analytic Model", American Sociological Review 63 (6): 829–846, doi:10.2307/2657504 
  10. Nick Haslam; Lauren Ban; Leah Kaufmann; Stephen Loughnan; Kim Peters; Jennifer Whelan; Sam Wilson (2008), "What makes an article influential? Predicting impact in social and personality psychology", Scientometrics 76 (1): 169–185, doi:10.1007/s11192-007-1892-8 
  11. Fabienne Crettaz von Roten (2011), "Gender Differences in Scientists' Public Outreach and Engagement Activities", Science Communication 33 (1): 52–75, doi:10.1177/1075547010378658 
  12. Anne E. Lincoln; Stephanie Pincus; Janet Bandows Koster; Phoebe S. Leboy (2012), "The Matilda Effect in science: Awards and prizes in the US, 1990s and 2000s", Social Studies of Science 42 (2): 307–320, doi:10.1177/0306312711435830, PMID 22849001 
  13. History of Scientific Women https://scientificwomen.net/women/crotone-theano_of-90
  14. Biographies of Women Mathematicians https://www.agnesscott.edu/lriddle/women/theano.htm
  15. (1993) “The Matthew Matilda Effect in Science”, Social Studies of Science 23 (2), p. 325–341. doi:10.1177/030631293023002004. 
  16. Tepe E, Ridley G, Bohs L (2012) A new species of Solanum named for Jeanne Baret, an overlooked contributor to the history of botany. PhytoKeys 8: 37-47. https://doi.org/10.3897/phytokeys.8.2101
  17. Hagen, Joel. (1996) Doing Biology. Glenview, IL: Harper Collins, p. 37–46.
  18. 18,0 18,1 18,2 6 Women Scientists Who Were Snubbed Due to Sexism. Alirita 2015-10-04.
  19. Nettie Maria Stevens (1861–1912) | The Embryo Project Encyclopedia. Alirita 2015-10-04.
  20. (1964) “The effects of an enriched environment on the histology of the rat cerebral cortex”, The Journal of Comparative Neurology 123, p. 111–119. doi:10.1002/cne.901230110. 
  21. Luna Productions.
  22. The Matthew Effect in Science, II : Cumulative Advantage and the Symbolism of Intellectual Property by Robert K. Merton. Alirita 2019-05-04.
  23. (1999) “When Computers Were Women”, Technology and Culture 40 (3), p. 455–483. doi:10.1353/tech.1999.0128. 
  24. ScienceWeek (2013-04-14). Arkivita el la originalo je April 14, 2013. Alirita 2015-10-10.
  25. (2012) “Marietta Blau in the history of cosmic rays”, Physics Today 65 (10), p. 8. doi:10.1063/PT.3.1728. 
  26. Wolf prize goes to particle theorists (20 January 2004).
  27. CensorshipIndex. Alirita 2015-10-10.
  28. Esther Lederberg, pioneer in genetics, dies at 83. Alirita 2015-10-10.
  29. Shankar Vedantam, (13 July 2006). Male Scientist Writes of Life as Female Scientist: Biologist Who Underwent Sex Change Describes Biases Against Women. Washington Post