Maura Tombelli
Maura Tombelli | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Maura Tombelli |
Dato de naskiĝo | 8-a de novembro 1952 |
Naskiĝloko | Montelupo Fiorentino |
Aĝo | 71 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomino |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Familio | |
Infano | Sandro Bartolini [+] |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Maura Tombelli (naskiĝis la 8-an de novembro 1952 en Montelupo Fiorentino) estas itala astronomino.
Antaŭ interesiĝi pri astronomio, ŝi laboris en banko. Ŝi komencis sian astronomian karieron kiel obsevantino de variantaj steloj, kaj estas abunda malkovrintino de asteroidoj : ŝi malkovris aŭ kunmalkovris, laŭ Minor Planet Center, 195 numerotajn asteroidojn[1] : ŝi estas ĉe la unua rango kiel asteroida malkovrintino en Italio, kaj ĉe la unua monda rango inter la amatoraj astronomoj.
En 1987, ŝi komencis kunlabori unue ĉe la Observatorio de Arcetri, kun gravaj astronomoj kiel Andrea Boattini, Giuseppe Forti kaj Luciano Tesi.
De 1994 kaj dum kvin jaroj, ŝi faris serĉon de asteroidoj elde la Observatorio de Asiago kun Ulisse Munari kaj Giuseppe Forti. Ŝi kunlaboris al la malkovro de kelkaj Apud-Teraj Objektoj, inter kiuj la unua observita elde Italio : 15817 Lucianotesi ; kaj 2004 XA45, malkovrita per la teleskopo Subaru sur Mauna Kea[2].
Ŝi estas nune prezidentino de la Gruppo Astrofili di Montelupo[3] kaj partoprenas al projekto de konstruo de nova publika observatorio en Montelupo Fiorentino, kiu nomiĝos Osservatorio astronomico San Vito a Montelupo.
La asteroido 9904 Mauratombelli[4] estis nomita en ŝia honoro.
Notoj kaj referencoj
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ Minor Planet Electronic Circular 2004-X70 : 2004 XA45 (angle)
- ↑ Paĝaro de la Gruppo Astrofili di Montelupo (itale)
- ↑ Slipo de la asteroido (9904) Mauratombelli de IAU Minor Planet Center (angle)