Meza Atlaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mez-Atlaso)
Meza Atlaso
montara sistemoregiono
La plej alta punkto Monto Bu-Naceŭro
(3 356 m)
Longeco 350 km
Areo 23 000 km²
Najbaraj tutaĵoj Alta Atlaso
Kontinento Afriko
Situo  Maroko
Geografia situo 33° 34′ N, 3° 53′ U (mapo)33.566666666667-3.8833333333333Koordinatoj: 33° 34′ N, 3° 53′ U (mapo) f1
Map
Meza Atlaso
vdr

Meza Atlaso (arabe الأطلس المتوسط [Al-aţlas al-mutawasiţ]) estas montaro kiu etendiĝas tra longeco de ĉirkaŭ 350 km, sud-okcidenten nord-orienten en Maroko. Ĝi situas inter Rif-montaro kaj Alta Atlaso, kovrante totalan surfacon de 2,3 milionoj da hektaroj, ĉu 18 % de la altmontara teritorio de tiu lando.

Ĝi ĉefe troviĝas en la provincoj de Ĥenifra, Ifrane, Bulmane, Sefru, El Hajeb, sed ankaŭ en partoj de la provincoj de Taza kaj Beni Mellal.

Tiu ĉi ĉeno apartenas al Atlasoj, kaj pli precize, al unu el la tri elementoj de la tri marokaj partoj de la montaro — la du aliaj estante Alta Atlaso kaj Anti-Atlaso.

Meza Atlaso konstituas teritorion de nekutima ĉarmo. Ĝiaj flaŭra kaj faŭna biodiversecoj destinas ĝin al turismo. Tamen la paŝtismo restas la unua ekonomia resurso.

Reliefo[redakti | redakti fonton]

Panorama pejzaĝo d'Itto superante la urbon de Azruo

La geomorfologia strukturo de Meza Atlaso esence konsistas el:

  • kalkoŝtonoj:
    • tabloformaj rokaĵoj en la okcidento, je altitudo de 1 000 metroj ĝis 1 500 metroj;
    • falditaj rokaĵoj en la nord-oriento, je pli alta altitudo ofte superante 3 000 metrojn (kulmina punkto : Monto Bu-Naceŭro, 3 356 metroj);
  • vulkanaj altebenaĵoj.

Sur ĝiaj deklivoj etendiĝas vastaj cedraroj, trasulkitaj de profundaj valoj. Limtuŝite de la riĉa Saisa ebenaĵo kaj de la urboj Feso, Mekneso kaj Beni Mellal, la montarmasivoj de Meza Atlaso estas loĝataj de berberaj triboj kiuj parolas tamazige.

La masivo de Meza Atlaso estas trapasata de unu el la ĉefaj alirvojoj al maroka sudo, de Feso al Tafilalet. Meza Atlaso estas fermata oriente de Nacia Parko de Tazekka, kun pejzaĝoj sulkigitaj de valoj kaj kavernoj. Sude de Sefruo, la arbaroj de cedro, de anzino kaj de korkokverko alternas kun senkreskaĵaj vulkanaj altebenaĵoj kaj kun lagetoj riĉaj je fiŝoj. La Nacia Parko de Ifrane situas je la kalkŝtona Altebenaĵo de Meza Atlaso [1] inter Ĥenifro kaj la Nacia Parko de Tazekka, klasifikita Ramsar-teritorio laŭ konvencio kun Maroko[2].

Plej altaj pintoj[redakti | redakti fonton]

La kulmina pinto estas Monto Bu-Naceŭro (3 356 metroj), sekvite de Monto Muaaskero (3 277 metroj), norde la Kalkoŝtona Altebenaĵo de Meza Atlaso, finfine Monto Bu-Iblano (3 192 metroj) apud Immouzer Marmoucha.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Akvofalo en Immouzer Marmoucha

Kiel unua altaĵo ekde la Atlantika Oceano, la okcidenta mez-atlasa flanko de Tazao ĝis Azruo, ricevas precipitaĵon de 1 000 ĝis 1 500 mm jare. Tio favoras arbarojn kaj herbejojn relative abundajn. La orientaj valoj estas multe pli sekaj kaj ili montras la progreson de la dezerto ( morta arbaro de Monto Bu-Naceŭro ). Pli kontinenta ol Rif-montaro, kaj ĝenerale pli humida ol Alta Atlaso, Meza Atlaso havas severajn vintrojn, kun daŭra neĝo super 2 000 m – 2 500 m de decembro ĝis marto. Kombinaĵo de temperaturo kaj precipitaĵo kreas favorajn cirkonstancojn por diversaj vegetaĵaraj zonoj. Tiel sinsekvas, laŭ altitudo kaj elmetaĵo, arbaroj de karobarbo, anzino, cedro, junipero, tetraklino kaj koniferoj.

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

Sia situo en la centro de Maroko, en regiono kun alta precipitaĵo, havigas al Meza Atlaso karakteron de « akvoturo», el vidpunktoj kaj hidrogeologia kaj hidrografia.

Akvokolektaj areoj[redakti | redakti fonton]

Rbia-rivero

Meza Atlaso apartenas al kvar grandaj hidrografiaj basenoj:

  • Baseno de Sebuo: areo de ĉirkaŭ 40 000 km².
  • Baseno de Rbia-rivero ( Um-r-rbia aŭ Patrin'-de-l’Printemp’ ): areo de 35 000 km².
  • Baseno de Bu-Rakrak-rivero: areo de ĉirkaŭ 10 000 km².

Tiuj tri riveroj naskiĝas en Meza Atlaso kaj enfluas en Atlantikan Oceanon.

  • Baseno de Muluja-rivero: ĝi fontas en Almssid ĉe la konekto de Meza kaj Alta Atlaso, etendiĝas sur areo de 74 000 km² kaj elfluas en Mediteraneon. La debitoj estas sufiĉe abundaj kaj relative regulaj. Oni aranĝis sinsekvantajn etajn baraĵojn por protekto de la malsupra fluo kaj konservado de akvo utila al disvolviĝo de la arbokulturo, kiun progresigas diversaj internaciaj programoj, kiel tiun pri Uedo Seruo.

Akvobaraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Baraĵoj de Rbia-rivera baseno;
  • Baraĵoj de sebua baseno;
  • Baraĵoj de Bu-Rakrak-rivera baseno;
  • Baraĵoj de Muluja-rivera baseno : altaĵa kaj malaltaĵa Muluja-rivero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (PDF) « Le causse Moyen atlasique »[rompita ligilo] par B.Lepoutre et J. Martin, Cahier de la recherche agronomique, n°24, 1967 france
  2. Convention RAMSAR Arkivigite je 2010-09-22 per la retarkivo Wayback Machine, site de la Mission permanente du Royaume du Maroc au Nations Unies france

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]