Moiry-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moiry-Glaĉero
Lago de Moiry, en la fono rekonebla
Grand Cornier kun Moiry-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 612333 / 102683 (mapo)46.0755555555567.5980555555556Koordinatoj: 46° 5′ N, 7° 36′ O; CH1903: 612333 / 102683 (mapo)
Moiry-Glaĉero (Svislando)
Moiry-Glaĉero (Svislando)
DEC
Moiry-Glaĉero
Moiry-Glaĉero
Map
Moiry-Glaĉero
Estiĝloko Grand Cornier
Longeco 5,35 km
Larĝeco 1 km
Areo 5,75 km²
Glacikvanto 0,3 km³
Elfluanto(j) GougraLago de Moiry
NavisenceRodano
Jara retiriĝo/kresko 18,0 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Moiry-Glaĉero (france Glacier de Moiry, germane Moirygletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon 5,35 km, averaĝan larĝecon de 1 km kaj kovras areon de 5,75 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Moiry-Glaĉero havas sian originon je la nordflanko de Grand Cornier je alteco de proksimume 3800 m s.m.. De tie ĉi fluas norden. Je ĝia okcidenta flanko situas Pointe de Bricola (3658 m s.m.) kaj Tsa de l'Ano (3368 m s.m.) kaj je ĝia orienta flanko la montoj Bouquetins (kun alteco de ĝis 3627 m s.m.) kaj Pigne de la Lé (3396 m s.m.). Je la okcidenta piedo de Pigne de la Lé la glaĉero transfluas krutan rokbordon, krom tio ĝi havas relative konstantan deklivon de inter 15 ĝis 20 %. La frunto de la glaĉerlango nuntempe situas je alteco de 2400 m s.m. La degelakvo de Moiry-Glaĉero nutras la riveron Gougra, kiu estas baraĵita en la Lago de Moiry kaj poste alfluas al Navisence. Navisence trafluas la Valon de Anniviers kaj alfluas al Rodano apud Sierre.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko je la mezo de la 19-a jarcento Moiry-Glaĉero etendiĝis ankoraŭ 1 km pli profunden al la valo.

Altmontara tursimo[redakti | redakti fonton]

Je roka deklivo supre de la glaĉero situas la Moiry-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC) je alteco de 2825 m s.m.. La kabano ofertas belan vidon al la glaĉero kaj estas elirpunkto de grimpado al Grand Cornier kaj glaĉerturoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]