Morges
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Morges (distrikto), Morges (rivero) kaj Morges (stacidomo). |
Morges | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Morges | |||||
Lagobordo de Morges | |||||
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Distrikto | Morges | ||||
Koordinatoj | 46° 30′ 34″ N 6° 29′ 55″ O / 46.50944 °N, 6.49861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 30′ 34″ N 6° 29′ 55″ O / 46.50944 °N, 6.49861 °O (mapo) | ||||
Areo | 3,85 km² | ||||
Alteco | 374 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1110 | ||||
Komunumkodo | 5642 | ||||
Situa mapo de Morges | |||||
Morges estas la ĉefurbo de la samnoma de Kantono Vaŭdo en Svislando. Ĝi havis 14433 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Morges situas 10 kilometrojn okcidente de la kantona ĉefurbo Laŭzano ĉe la norda bordo de la Lago Lemano, sur la elfluejo de rivero Morges. La komunumo konsistas el la urbo Morges kaj la vilaĝo Marcelin.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,85 km², de kiuj 3,1% estas kovritaj de arbaro, 22,5% servas por agrikulturo kaj 73,3% por setlado.[2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La urbo limas en nordo al Vufflens-le-Château, Monnaz kaj Echichens, en oriento al Lonay kaj Préverenges, en sudo alliflanke de la Lago Lemano Publier (en Francio), kaj en okcidento al Tolochenaz kaj Chigny.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Morges pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 kaj la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Laŭzano, Friburgo, Berno, Zuriko, Sankt-Galo al Sankt-Margreto, al kiu la komunumo disponas pri du alveturejoj.
Morges situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo, kiu estis malfermita en la jaro 1858.
Diversaj poŝtaŭtolinioj ligas la urbon kun Ecublens, Apples, Lavigny, Cossonay kaj Le Pont.
La loko ankaŭ estas servata de la ŝiptrafiko sur la Lago Lemano.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Morges datiĝas el la jaro 1297 kiel Morgia. Jam en la jaro 1286 sub la regado de Ludoviko la 1-a de Savojo estis komencita la konstruado de la Kastelo de Morges.
Post la konkero de Vaŭdo fare de Berno en la jaro 1536 Morges fariĝis la ĉefloko de la samnoma voktejo.
Post la disfalo de la Malnova Reĝimo pro la Helveta Revolucio la urbo de 1798 ĝis 1803 estis parto de la Kantono Lemano. Dum la epoko de la meditacio Morges integrigĥis en la tiam kreita Kantono Vaŭdo kaj fariĝis ĉefloko de la samnoma distrikto.[3]
Famaj personecoj
[redakti | redakti fonton]En Junio de 1915, Stravinski kaj lia familio translokiĝis el Clarens al Morges. La familio pluloĝis tie (ĉe tri diferencaj adresoj) ĝis 1920.[4]
En Morges naskiĝis la fama svisa sciencisto, bahaano kaj esperantisto Auguste Forel kaj la bakteriologo Alexandre Yersin. La interlingvisto Richard Berger estis inter 1928 kaj 1963 profesoro ĉe altlernejo Morges. En Morges mortis hungardevena svisa kemiisto Ervin Kováts.
En 1936 en la domo de pola virtuozo kaj estinta ĉefministro Ignacy Jan Paderewski estiĝis t.n. Fronto Morges – politika interkompreno de la polaj centraj partioj, laŭ iniciato de Ignacy Paderewski kaj generalo Władysław Sikorski, direktita kontraŭ tiutempaj regopovoj de la Dua Pola Respubliko.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Paul Bissegger: Bussy-Chardonney en Historia Leksikono de Svislando (2012-07-18)
- ↑ V. Stravinsky kaj Craft 1978, pp. 136–37.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la urbo Morges
- Morges en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Morges – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|