Naturfibro
Naturfibro estas ĉiu fibro, kiu venas de naturaj fontoj kiel plantoj, bestoj aŭ mineraloj kaj sen kemiaj transformado povas esti aplikataj. oni do devas distingi ĝin de kemia fibro, kiu estas sinteze farita. Ne al la naturfibro apartenas regeneraĵa fibro, kiu estas farata el celulozo, materialo el renovigeblaj krudaĵoj (ekzemple viskozo el ligno kaj bambuo). Ankaŭ la relative malgrandaj lignofibroj ricevas specialan agnoskon.
Plantfibroj
[redakti | redakti fonton]- (rigardu ankaŭ fibroplantoj)
Plantfibroj povas havi diversan devenon . kaj tial ankaŭ diversajn ecojn. Plantfibroj povas deveni de vaskulaj faskoj en la tigoj aŭ trunko aŭ sajntrunko, de la arboŝelo (ekzemple kiel bastfibro) kaj del semharoj.
Jena listo montras diversajn plantfibrojn. La listo montras la multecon de la plantaj naturfibroj.
- semfibroj
- Bastfibroj
- bambusfibro
- urtiko, vidu ankaŭ fibra urtiko
- kanabo-fibro
- juto
- kenafo
- linfibro el ordinara lino
- lupolo
- ramio
- Sunn-kanabo
- Durfibroj
La folifibroj estas ankaŭ nomataj en la komerco kaj tekstilindustrui „durfibroj“.[1] Kaj ananaso kaj kuraŭo kaj karoo apartenas al la familio de la Bromeliacoj. Ilia uzado estas malpli konata kaj plej ofte oni uzas la foliojn kiel kromprodukto de la fruktrikolto.[1]. Apud la sisal-agavo estas tuta vico de aliaj specioj el tiu familio (Agavacoj), kiuj liveras fibrojn, ekzemple el la genro Furcraea. Tiuj fibroj ankaŭ nomiĝas mauricia kanabo.
Krome uzeblas kelkaj junkoj, fendita bambuo kaj aliaj plantoj por ricevi fibrojn. La longaj fibroj de talio kaj kverko estas bonaj krudmaterialo por fari korboj, matoj kaj fadenoj.
Fibroj de besta origino
[redakti | redakti fonton]Ĉe bestoj la harfolikloj formas fibrojn, kiu ekzistas en formo de hararo kaj de la pelto. Esceptoj estas la silkofibroj el la kokono de la silkraŭpaj pupoj kaj el sekrecioj estiĝinta fibroj kiel la aranesilko aŭ la bisusofibroj. Fibroj kiuj estas uzeblaj por fari tekstilaĵoj:
- Lanoj kaj fajnaj bestharoj
- lano de ŝafoj
- alpako, ljamo, vikuno, gvanako estas haroj de la samnomaj ljamaj specioj. La haroj estas molaj, fajnaj, brilaj kaj iomete vilaj.
- angoroa haroj de la Angora-kuniklo kaj ordinara kuniklo. La haroj estas tre fajnaj glataj kaj tre malpezaj kaj ĉar ili ne absorbas akvovaporo ili estas tre izolaj.
- kamelharoj estas la lanugo de kameloj. Ĝi estas tre fajna, malpeza kaj iomete vila kaj sablo kolora.
- kasmirlano lanugo de la kaŝmirkapro. La haroj estas tiel fajnaj kiel la plej fajna merino-lano.
- mohajro estas la nomo por lano de la angura kapro. Ĝi estas longa, malpeza iom vila kaj brila. La koloro estas blanka kaj ĝi apenaŭ feltiĝas.
- Malfajnaj bestharoj
- bovoharoj, precipe la haroj de la gruntbovo.
- ĉevaloharoj estas malfajnaj. en fruaj jaroj uzata kiel repuraĵo en matracoj, hodiaŭ nur uzataj de tajloro.
- kaproharo
- Silkoj
- morussilko el la kokono de la bredita morusa silkraŭpo.
- tusa silko el la kokono de sovaĝe vivantaj silkraŭpoj.
- bisino
Mineralaj naturfibroj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj mineralaj fibroj ankaŭ apartenas al la naturfibroj.
Kaj sukcesa niĉa apliko estas fliso por la eksemado de kresoj, de kiuj estas produktataj ĉiujare ĉirkaŭ 125 ĝis 160 t surbaze de kabanaj kaj linaj fibroj je proksimume samaj kvotoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Jen tabelo, kiu montras la monda produktado de naturaj fibroj laŭ datoj de la ONA.
Faser | ekzemple;produktado; (en milionoj da tuno) |
---|---|
kotono | 25,00 |
juto | 2,90 |
lando | 1,20 |
kokoso | 1,00 |
lino | 1,00 |
jutosimilaj fibroj inklude de kenafo | 0,40 |
sisalo kaj henekeno | 0,38 |
ramio | 0,28 |
silko | 0,15 |
abako | 0,10 |
kanabo | 0,09 |
aliaj bestaj fibroj | 0,03 |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Robert R. Franck (Hg.): Bast and other plant fibres, Woodhead Publishing, Cambridge, England, 2005, ISBN 1-85573-684-5
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Amar K. Mohanty, Manjusri Misra, Lawrence T. Drzal, (Hrsg.): Natural fibers, biopolymers, and biocomposites. Taylor & Francis Group, Boca Ranton FL 2005, ISBN 0-8493-1741-X.
- Anton Schenek: Naturfaser-Lexikon. Deutscher Fachverlag, Frankfurt am Main 2001, ISBN 3871506389