Nicomedes Pastor Díaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Nicomedes Pastor Díaz. (Museo del Prado).

Nicomedes-Pastor Díaz Corbelle (Vivero, Lugo, 15-a de septembro de 1811 - Madrido, 22-a de marto de 1863), estis hispana verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto de la Romantismo kaj de la galega movado Rexurdimento. Kiel politikisto, Díaz estis ministro en la registaro de Leopoldo O'Donnell en 1856, dum la regado de Isabel la 2-a (Hispanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la tria el dek gefratoj, ok virinoj kaj du viroj, kaj ricevis la nomon de la naskotaga sanktulo nome, San Nicomedes, plus la virigita nomo lia baptopatrino, Pastora (Pastor formas parton tiele de lia propra nomo, ne de lia familinomo, ege ofta konfuzo). Lia patro, Antonio Díaz, estis administra funkciulo de la Armea Ŝiparo, kaj poste de la poŝta servo de Lugo. La patrino estis María Corbelle. Malofte por la epoko, ĉiuj gefratoj survivis la infaaĝon. Lia nura vira frato, Felipe Benicio, estis funkciulo kaj Deputito. Nicomedes eniris en Seminario kaj poste en alia de Mondoñedo en 1823. Post kvar jaroj li iris studi juron en la Universitato de Santiago de Compostela, kie komencis lia poezia agado. Poste li translokiĝis al Alcalá de Henares por plustudi, kaj tie gradiĝis kiel advokato en 1833. Ŝajne lia religia profesio estis sincera: mortiĝis fraŭlo kaj, laŭ Juan Valera, li preĝis ĉiutage, sed ne pastriĝis pro personaj memdevigoj.

Danke al la akademiano Manuel José Quintana, li konatiĝis kun Donoso Cortés, Juan Nicasio Gallego, Ventura de la Vega, Espronceda, Larra, Serafín Estébanez Calderón kaj aliaj, inter kiuj estos post jaroj lia granda amiko kaj protektito: José Zorrilla. Li ĉeestis en la babilrondo El Parnasillo kaj publikigis en diversaj madridaj revuoj, kiaj El Artista, La Abeja kaj El Siglo, kie li kunredaktoris kun Ros de Olano kaj José de Espronceda. Frua amo por junulino, memorata kiel Lina, frue mortinta, markis liajn vivon kaj verkon. Setlita en Madrido (1832), partoprenis en romantikaj agadoj kaj protektis José Zorrilla, kies agadon dum la entombigo de Larra en 1837 li rakontis emocie. Konservativulo kaj monarkiema, li estis fidela al María Cristina, malamiko de Espartero, kiun li atakis ekde la ĉiusemajna El Conservador (1841), gazeto fondita de li mem, Antonio Ríos Rosas, Joaquín Pacheco kaj de Francisco de Cárdenas.

En 1835 li kunlaboris en la refondo de la Ateneo kaj samjare li estis nomumita ministro, kio markis la komencon de lia politika kariero. Li ricevis altrangajn postenojn dum la 1830-aj jaroj en diversaj lokoj. En Segovio li agis kuraĝe metante ĉiun riĉaĵon en la Alkazaro kiam okazis atako de karlistoj, kiuj volis ĉefe tion. Krome li sekrete veturis tra la tuta provinco okupita de la karlistoj, por informi la registaron pri la agado de la okupantoj. Post tiuj du jaroj kiel aktivulo kaj post la venko sur la karlistoj, Pastor Díaz, ricevis altrangan jurpostenon en Valadolido. En 1839, li iĝis guberniestro en Cáceres, ke li redaktis faman Manifiesto. Ekde tie li apogis malferme la defendo de la Konstitucio de 1837 kaj kontraŭas energie la partianojn malfermi novan konstitucifaran periodon; dume li koncentriĝis al la klopodoj por kunigi la partiojn. Kio kompreneble havigis al li grandajn komplikojn.

Post la puĉo de septembro de 1840, Pastor Díaz ricevis mendon iri al Valencio por negoci kun la regentino María Cristina la formadon de registaro de nacia unuiĝo kiu estu super la lukto partia. Tiam li konatiĝis kun la generalo Leopoldo O'Donnell. Reveninte al Madrido, li estis enkarcerigita dum du monatoj. Fine li estis liberigita kaj partoprenis kun Ríos Rosas en la defendo de la ĵurnalistoj ekzilitaj pro la lastaj okazintaĵoj.

1841 estis malbona jaro por Pastor Díaz. Li malsaniĝis kaj lia patro mortiĝis. Samjare kunlabore kun Francisco Cárdenas, iniciatis la komponon de serio de biografioj en la nomata Galería de españoles célebres contemporáneos inter kiuj elstaras la Duko de Rivas, la generalo Diego de León, Ramón Cabrera kaj Javier de Burgos. Kun Francisco Cárdenas, Joaquín Pacheco kaj Antonio de los Ríos Rosas, fondis revuon tre influan ĝis ties fermo fare de registara ordeno, El Conservador (1841), per kiu li intencis kontraŭstari kun la moderuloj kontraŭ Espartero, kaj same apogis la regentinon dum tiu konflikto; pro tio li estis malliberigita dum unu monato, sed kreskis lia politika prestiĝo inter monarkianoj. Post laboro en El Correo Nacional kaj El Heraldo, li fondis la ĵurnalon El Sol kun Antonio de los Ríos Rosas kaj Gabriel García Tassara. Ekde tiu gazeto li postulis malferme en 1842 la aĝomajorigon de la futura reĝino Isabel la 2-a.

Elektita deputito por La Coruña en 1843, kaj poste por Cáceres. Poste por Pozoblanco, kaj por Navalmoral de la Mata. Poste li iĝis altranga postenulo pri trezoro, pri komerco, pri eduksistemo kaj aliaj aferoj: apogis la bibliotekon de la Universitato de Sevilo kaj nomumis Bretón de los Herreros kiel direktoro de la Nacia Biblioteko. En 1847, nome la 18-an de marto, estis nomumita Pastor Díaz membro de la Real Academia Española de la Lengua, kun Hartzenbusch kaj Olivari. El tie li apartiĝis iom post iom el politiko, kvankam foje oni alvokos lin por moderigi la polemikojn inter la diversaj frakcioj.

Li centriĝis tiam en sia intelekta agado. El 1847 al 1850 li estis rektoro de la Universitato de Madrido kaj en 1856 iĝis ŝtata konsilisto kaj ministro en 1856 dum la registado de Unión Liberal de Leopoldo O'Donnell. En 1857 estis elektita membro de de la Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj. En 1858 iĝis senatano, krom ambasadoro en Sardio (1854) kaj Lisbono (1859-1861), kaj aliaj; li mortiĝis la 22-an de marto de 1863.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Publikigis Poesías (1840) post ties apero en El Artista kaj aliaj revuoj, komponitaj ekde 1828. Fakte lia poemo en galega Alborada (1818) estas konsiderata unu el unuaj montroj de la renaskiĝo de la lingvo. Per tiaj poemoj li antaŭis kun Enrique Gil y Carrasco, al la pasia intimeco de Gustavo Adolfo Bécquer kaj de Rosalía de Castro. El lia poemo "Mi inspiración" (1828) derivis Zorrilla sian ideon pri la misio de la poeto kaj la koncepto de tiu kiel senterigita en la mondo.

Estas ampoemoj pri du virinoj, Lina, junaĝa amo, kaj alia, eble nobela madridanino kiun li amis pli aĝa. La komponoj inspiritaj de Lina estas plenaj je doloro, angoro, funebraj vidaĵoj, senkonsolo, kvazaŭ preziditaj de "Mariposa negra" (nigra papilio), (1835), laŭ unu el plej famaj poemoj. Elstaras "Al silencio" (al silento), evoko de noktaj rendevuoj, "A la muerte" (al morto), amara krio de angoro por la malapero de la amatino; "A la luna" (al la luno), kie kombiniĝas la galega pejzaĝo kaj la saudade (nostalgio, manko) pri la forestantino. La poemoj dediĉitaj al la dua amo parolas pri la belo de la amatino kaj maleblo atingi ŝin.

Li komponis ankaŭ poemojn priskrib-filozofajn. Tempopaso kaj malpleno de homa vivo estas en "Al Acueducto de Segovia" kaj "En las ruinas de Itálica". "La sirena del Norte" priskribas la maran pejzaĝon de Galegio, la ĉiutagan aventuron de la maristoj kaj la religian fervoron de la fino de la serĉo. "A la inmortalidad" esprimas dubon pri la alia mondo kaj la pludaŭro. Li faris ankaŭ kelkajn tradukojn el la franca kaj kelkajn komponojn pri cirkonstancoj, kiaj "A don José Zorrilla". En metriko li montriĝis originala, inventante strofojn.

Li kontribuis al romanarton per du verkoj klasitaj kiel sentimientaj kun elementoj membiografiaj. Una cita (rendevuo, 1837), verkita en 1833, estas novelo kun etoso en Galegio kiu revivigas la amhistorion kun Lina kaj ties morto. Ĝi similas al "La promesa" de Bécquer. De Villahermosa a la China. Coloquios de la vida íntima (1855), antaŭpublikita en La Patria, estas romano kie Javier, la protagonisto, estas indentigebla kun la aŭtoro. Li rakontas la amojn de diboĉulo kaj ties religian konverton, ekde festoj de la madrida palaco Villahermosa ĝis lia foriro al Ĉinio kiel misiisto. Pedro Antonio de Alarcón ŝajne inspiriĝis en Nicomedes Pastor Díaz por sia romano El escándalo (la skandalo). Ĉiukaze De Villahermosa a la China estas antaŭeniro en la konsolido de la Realismo rakonta.

Li krome komponis nombrajn artikolojn kaj librojn rezulte el sia laboro kiel ĵurnalisto, politikisto kaj oratoro. Condiciones del Gobierno Constitucional en España. Palabras de un diputado conservador sobre las principales cuestiones de nuestra situación política (1846) studas la strukturon de la politikaj partioj kaj petas la union de liberaloj; ĝi publikiĝis en 1848 laŭ subtitolo de A la Corte y a los partidos (al parlamento kaj al partioj). Serio de prelegoj en la Ateneo de Madrido konstituas la kernon de Los problemas del socialismo (1848-1849), kiu jam estis publikitaj en La Patria (1849). En ili montriĝas lia konservativa pensmanieron per kontraŭo al la socialaj modernaj doktrinoj kaj esperi el religio la solvon de la konfliktoj. Kunlabore kun Francisco Cárdenas verkis Galería de españoles célebres y contemporáneos o biografías retratos de todos los personajes distinguidos de nuestros días en las ciencias, la política, en las armas, en las letras y en las artes (1842) al kio kontribuis per la biografioj de Ángel de Saavedra, Duko de Rivas, kaj Ramón Cabrera. Li publikigis ankaŭ Compendio Histórico-Crítico de la Jurisprudencia Romana (1842), prijura verko, bazita sur la verko de la angla historiisto Gibbon kie tiu analizis la disvolvigon de la Romia Juro ĝis la tempo de Justiniano.

Inter liaj artikoloj pri kritiko elstaras "Del movimiento literario en España" (Museo Artístico y Literario, 1837), brila defendo de la Romantismo, kaj "De las novelas en España" (El Conservador, 1841), per kiu, pri la apero de Sab, markas la mankon de noveloj en hispana lingvo. Liaj Obras (verkoj) estis publikitaj de la Real Academia (1866-1868) en ses volumenoj, kun enkonduko de Fermín de la Puente, Juan Eugenio Hartzenbusch, Antonio Ferrer del Río, Juan Valera kaj Patricio de la Escosura. Estas moderna eldono de Obras (Madrid, BAE, 1969-1970), kun studo de José María Castro y Calvo.

Monumentoj al Nicomedes Pastor Díaz[redakti | redakti fonton]

Vivero, la naskurbo de Nicomedes Pastor Díaz, faris omaĝon al li per nomigo de strato kaj metante tabulon sur muro de la naskodomo. Poste laŭ iniciato de Manuel Murguía oni starigis monumenton, konstruita ekde 1889 al inaŭguro la 26-an de septembro de 1891. Montras statuon el fero kovrita el bronzo kun 2,80 metroj de alto. Ĝi estis farita de la kataluna skulptisto José Campeny Santamaría kaj fandita en la atelieroj de Alejandro Wolgüemoutch, de Barcelono. Aperas Pastor Díaz stare havanta plumon en dekstra mano kaj rulon el paperoj en la maldekstra.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3a eld.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]